quarta-feira, 7 de setembro de 2016

LA TERO - Casimiro de Abreu.


Estas sur la ter’ malhelaj
noktoj kun tempest-bruadoj,
kaj malĝojoj kaj saŭdadoj,
amarec’, malplacoj mil;
sed ekzistas ankaŭ tagoj
kun sunlumo kaj prospero,
melodio, ĝoj’, espero,
kantoj de eterna bril’ .

Estas ja la ter’ feliĉa
mondo, paradiz’ de floroj,
plena de ridantaj koroj,
en la lum’ ĉe l’ ĉielpord’.
Himno de la fort’ kaj vivo
pulsas en la mar’ kaj fontoj
kaj resonas tra la montoj,
eĥas ekde Sud’ al Nord’.

De l’ junec’ la lumaj revoj,
pompaj festoj de l’ naturo,
libro de belec’, plezuro,
paĝoj helaj kaj de glor’;
kie historioj estas
la trilkantoj de l’ birdetoj,
kaj pentraĵoj la nestetoj
stampitaj en verd-kolor’.

Kie reĝoj ja poetoj,
flugilhavaj trobadoroj
estas kaj heroaj koroj
kun orkanta amdeklar’,
kaj salutas l’ aŭror-nimfon
kiam venas ŝi, lumardas
kaj fiere sin rigardas
en la speguleg’ de l’ mar’.

Kie la princinoj floroj
estas, sin kisante lumas
kaj la herbejojn parfumas
per la dolĉa amospir’,
kaj centope burĝonante
ĉe la strat’ al hom’ oferas
belon, kian li preferas,
kun rideta ĝoj-aspir’.

Tuta tago estas himno
de tre dolĉaj belosvarmoj;
nokto tre agrablaj ĉarmoj
de la lun’ en blankvual’ .
La vesper’ la stelojn kisas,
l’ astroj sunon aperantan,
sun’ la kampon ridetantan,
la ĉielon kamp’ kaj val’ .

Kiu en Edeno tiu
vivas, kun ridet’ kaj forto,
ne deziras ke la morto
de la viv’ disigu lin;
la feliĉon trovi scias
en fortika la ĝardeno;
por sufer’, batalĉagreno,
je esper’ plenigas sin.

Estas sur la ter’ malhelaj
noktoj, plenaj je doloroj,
pezaj larmoj kaj angoroj,
krudaj ĝemoj, afliktiĝ’;
sed ekzistas ankaŭ tagoj
oraj de junec’ kaj lumoj,
ridoj, floroj kaj parfumoj,
revoj pri l’ estont-feliĉ’.
Livro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Casimiro de Abreu, brazila poeto naskita en 18-10-1850 kaj mortinta en sia 23ª jaro de vivo. Liaj lirikaj versoj estas parkere deklamataj de la brazilaj gejunuloj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário