domingo, 15 de junho de 2014

RACIO / RAZÃO

RACIO
 197. – En la spirita sfero, kiel oni rigardas la posedaĵon de la surtera kulturo?
– En la nevidebla sfero, ĉiuj esprimoj de la homa kulturo estas taksataj kiel sankta kolekto da klopodoj de la planeda homo en ties kontinuaj, respektindaj laboroj.
Sed estas necese reliefigi, ke sur ĉi tiu “alia flanko” de la vivo, via kultura pozicio estas konsiderata kiel proceso, ne kiel celo, ĉar ĉi tiu kuŝas en la perfekta saĝo, glora sintezo de la animo, edifinta sin mem tra ĉiuj okazoj de laboro kaj studo en la materia ekzistado.
Inter la surtera kulturo kaj la spirita saĝo estas eksteror- dinara diferenco, kiun oni bezonas konsideri. La unua ŝanĝiĝas ĉiutage kaj varias laŭ vidpunkto de la individuoj, kiuj estas ĝiaj eksponantoj, en la plej evidentaj karakteroj de nekonstanteco; la dua tamen estas la dia, pura kaj netransdonebla scio, kiun la animo amasigas dum sia marŝo survoje al la senmorta vivo.
198. – Ĉu la racionalismo povas garantii la evoluadon sur la Tero?
– Per si mem la racionalismo ne povas efektivigi tiun grandiozan penadon, des pli, ĉar ĉiuj centroj de la surtera kulturo jam de longe tro misuzas tiun koncepton. Ĉe iliaj ekscesoj ni rimarkas ian respektindan civilizacion kondamnita al amaraj ruinoj. La racio sen la sento estas malvarma kaj senkompata, same kiel la numeroj, kaj la numeroj povas esti faktoroj de observado kaj registrado de aktiveco, sed ili neniam kreis la vivon. La racio estas nepre necesa bazo, sed sole nur la sento kreas kaj edifas. Tial la konkeroj de humanismo neniam malaperos tra la evoluaj procesoj de la Homaro.
199. – Ĉu la Racio eble malbezonos la Fidon?
– La homa racio ankoraŭ estas tre malforta kaj ne povos malbezoni la kunhelpon de la fido, ĝin prilumanta, por la solvo de la grandaj, sanktaj problemoj de la vivo.
Pro la disigo de ili ambaŭ, sur la vivovojoj, ni vidas ja la surteran homon en la terura labirinto de mizero kaj detruo.
Pro la malsaĝeco de la racio, sen la dia lumo de la fido, la forto faras siajn lastajn provojn por alproprigi al si ĉiujn konkerojn de la mondo.
Vi tro parolis pri racio kaj tamen vi restas plu en la detrua milito, kie nur iradas mizeraj venkitoj; vi elmontris la plej altajn signojn de inteligento, sed mobilizas vian tutan konon por la senkompata buĉado; vi predikis la pacon, kaj fabrikis hommortigajn kanonojn; vi pretendis esti solvinta la sociajn problemojn, intensigante la konstruadon de prizonoj kaj bordeloj.
Tia estas la progreso de la racio sen la fido, kie la homoj perdiĝas en senglora, sencela lukto.
 200. – Kie oni lokalizu la originon de la deturnoj de la homa racio?
– La origino de tiu malekvilibro kuŝas en la dizertado de la pastraro en la diversajn ekleziojn fonditajn konforme al la instruoj de Kristanismo. Kaŝante la veron, por ke superregu la ekonomiaj interesoj de ĝiaj malvirtaj elmontrantoj, la religiaj sektoj okazigis la degeneradon de la fido, pro absoluta manko de kunlaboro kun la prudento, sur la senfina vojo de la vivokonkeroj.
201. – En la kadro de la raciaj valoroj, ĉu Scienco kaj Filozofio sin kompletigas reciproke, celante la realigojn de la spirito?
– Ili ambaŭ kompletiĝas sur la kampo de la mondaj aktivecoj, same kiel du grandaj riveroj, kiuj, servante al diversaj regionoj en la sfero de produktado nepre necesa por la vivotenado, kuniĝas ĉe difinita punkto de la fluejo por kune enflui en la saman oceanon, kiu estas tiu de la saĝo.
202. – Ĉu en la problemo de la esplorado estas limoj por apliko de la racionalismaj metodoj?
– Tiuj limoj ekzistas ne nur por la apliko, sed ankaŭ por la observo; tiuj limoj dependas de la spiritaj fortoj, regantaj la planedan evoluon, obee al la konveno kaj stato de morala progreso de la homoj.
Tial la limoj de la tiel nomataj pozitivaj aplikoj kaj analizoj ĉiam akompanas kaj ĉiam sekvos la spiritan evoluadon de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero.
203. – Kiel oni juĝu la racionalistojn, fierantajn pri siaj surteraj realigoj, per kiuj ili pretendas trovi lastajn, definitivajn valorojn?  
– Tiuj, kiuj fieras pri io, preskaŭ ĉiam falas en la izolisman egoismon, ilin apartigantan disde la universa plano, sed tiuj, amantaj sian penon ĉe la aliulaj efektivigoj aŭ la sanktan kontinuecon de la aliulaj verkoj, ĉe sia propra aktiveco, neniam konservas absurdajn pretendojn kaj neniam limigas sian evolusferon, ĉar la profundaj energioj de la spiritoj sanktigas al ili la sincerajn penojn, ilin kondukante al la grandaj faroj, tra la noblaj vojoj de la inspiro.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier
RAZÃO
197 – Como se observa, no plano espiritual, o patrimônio da cultura terrestre?
Todas as expressões da cultura humana são apreciadas, na esfera invisível, como um repositório sagrado de esforços do homem planetário em seu labores contínuos e respeitáveis.
Todavia, é preciso encarecer que, neste “outro lado” da vida, a vossa posição cultural é considerada como processo, não como fim, porquanto este reside na perfeita sabedoria, síntese gloriosa da alma que se edificou a si mesma, através de todas as oportunidades de trabalho e de estudo da existência material.
Entre a cultura terrestre e a sabedoria do espírito há singular diferença, que é preciso considerar. A primeira se modifica todos os dias e varia de concepção nos indivíduos que se constituem seus expositores, dentro das mais evidentes características de instabilidade; a segunda, porém, é o conhecimento divino, puro e inalienável, que a alma vai armazenando no seu caminho, em marcha para a vida imortal.
198 – Pode o racionalismo garantir a linha de evolução da Terra?
Para si só, o racionalismo não pode efetuar esse esforço grandioso, mesmo porque, todos os centros da cultura terrestre têm abusado largamente desse conceito. Nos seus excessos, observamos uma venerável civilização condenada a amarguradas ruínas. A razão sem o sentimento é fria e implacável como os números, e os números podem ser fatores de observação e catalogação da atividade, mas nunca criaram a vida. A razão é uma base indispensável, mas só o sentimento cria e edifica. É por esse motivo que as conquistas do humanismo jamais poderão desaparecer nos processos evolutivos da Humanidade.
199 – Poderá a Razão dispensar a Fé?
A razão humana é ainda muito frágil e não poderá dispensar a cooperação da fé que a ilumina, para a solução dos grandes e sagrados problemas da vida.
Em virtude da separação de ambas, nas estradas da vida, é que observamos o homem terrestre no desfiladeiro terrível da miséria e da destruição.
Pela insânia da razão, sem a luz divina da fé, a força faz as suas derradeiras tentativas para assenhorear-se de todas as conquistas do mundo.
Falastes demasiadamente de razão e permaneceis na guerra da destruição, onde só perambulam miseráveis vencidos; revelastes as mais elevadas demonstrações de inteligência, mas mobilizais todo o conhecimento para o morticínio sem piedade, pregastes a paz, fabricando os canhões homicidas; pretendestes haver solucionado os problemas sociais, intensificando a construção das cadeias e dos prostíbulos.
Esse progresso é o da razão sem a fé, onde os homens se perdem em luta inglória e sem-fim.
200 – Onde localizar a origem dos desvios da razão humana?
A origem desse desequilíbrio reside na defecção do sacerdócio, nas várias igrejas que se fundaram nas concepções do Cristianismo. Ocultando a verdade para que prevalecessem os interesses econômicos de seus transviados expositores, as seitas religiosas operaram os desvirtuamento da fé, fixando a sua atividade, por absoluta ausência de colaboração com o raciocínio, no caminho infinito de conquistas da vida.
201 – No quadro dos valores racionais, Ciência e Filosofia se integram mutuamente, objetivando as realizações do espírito?
Ambas se completam no campo das atividades do mundo, como dois grandes rios que, servindo a regiões diversas na esfera da produção indispensável à manutenção da vida, se reúnem em determinado ponto do caminho para desaguarem, juntos, no mesmo oceano, que é o da sabedoria.
202 – No problema da investigação, há limites para aplicação dos métodos racionalistas?
Esses limites existem, não só para a aplicação, como também para a observação; limites esses que são condicionados pelas forças espirituais que presidem à evolução planetária, atendendo à conveniência e ao estado de progresso moral das criaturas. É por esse motivo que os limites das aplicações e das análises chamadas positivas sempre acompanham e seguirão sempre o curso da evolução espiritual das entidades encarnadas na Terra.
203 – Como apreciar os racionalistas que se orgulham de suas realizações terrestres, nas quais pretendem encontrar valores finais e definitivos?
Quase sempre, os que se orgulham de alguma coisa caem no egoísmo isolacionista que os separa do plano universal, mas, os que amam o seu esforço nas realizações alheias ou a continuidade sagrada das obras dos outros, na sua atividade própria, jamais conservam pretensões descabidas e nunca restringem sua esfera de evolução, porquanto as energias profundas da espiritualidade lhes santificam os esforços sinceros, conduzindo-os aos grandes feitos através dos elevados caminhos da inspiração.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita