sexta-feira, 11 de novembro de 2016

Catalepsia - Resurrecciones / Katalepsio – Reviviĝoj

Catalepsia - Resurrecciones.
29. La materia inerte es insensible. El fluido periespiritual también lo es, pero transmite la  sensación al centro sensitivo que es el espíritu. Las lesiones dolorosas del cuerpo repercuten en el espíritu como una corriente eléctrica a través del fluido periespiritual, y los nervios parecen ser los hilos conductores. Los fisiólogos lo llamaron influjo nervioso, pero al no conocer las relaciones de ese fluido con el principio espiritual, no han podido explicar sus efectos.
Puede haber una interrupción por la separación de un miembro o por el seccionamiento de un nervio, pero también puede haberla en forma parcial o general y sin lesiones de por medio en los momentos de emancipación, de sobreexcitación o preocupación del espíritu. En ese estado el espíritu no se preocupa del cuerpo y en su actividad febril atrae hacia sí al fluido periespiritual que, retirándose de la superficie, produce una insensibilidad momentánea. Bajo ciertas circunstancias, se produce en el fluido periespiritual una modificación molecular que impide temporalmente la transmisión. Así es como en el ardor del combate un militar no advierte que está herido y una persona absorbida totalmente en un trabajo no oye el ruido que se hace en su entorno. Un efecto análogo, aunque más pronunciado, es el que se produce en ciertos casos de sonambulismo, de letargia y de catalepsia. También así se explica la insensibilidad de los convulsionarios y de ciertos mártires (Revista Espírita, enero de 1868: “Los aissaouá o los convulsionarios de la calle Le Peletier”).
La parálisis no tiene el mismo origen: en ella el efecto es puramente orgánico; son los mismos nervios, los hilos conductores, que ya no son aptos para permitir la circulación fluídica; en este caso las cuerdas del instrumento están alteradas.
30. En ciertos estados patológicos, cuando el espíritu no está ya en el cuerpo y el periespíritu sólo está unido a éste en ciertos puntos, el cuerpo tiene todas las apariencias de un cadáver, diciéndose, con razón, que la vida pende de un hilo. Este estado puede durar un tiempo más o menos prolongado; ciertas partes del cuerpo pueden comenzar a descomponerse, sin que la vida se haya extinguido completamente. Mientras ese lazo fluídico no esté cortado, el espíritu puede, gracias a una acción enérgica de su propia voluntad, o por un influjo extraño igualmente poderoso, volver al cuerpo. Así se explican ciertas prolongaciones de la vida, contrarias a toda probabilidad, y ciertas supuestas resurrecciones. Es como una planta que vuelve a brotar sirviéndose de un pequeño fragmento de raíz. Pero cuando la últimas moléculas del cuerpo fluídico se han desprendido del cuerpo carnal, o cuando éste se encuentra en un estado de degradación irreparable, el regreso a la vida se convierte en algo imposible.
EL GÉNESIS – Allan Kardec.
Katalepsio – Reviviĝoj
29. – La inerta materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Ĝi estas la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue Spirite, januaro 1868: “Studo pri la Aissaouas”.)
Paralizo absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj de la instrumento aliiĝis.
30. – Ĉe certaj patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la korpo povas eĉ sperti malkomponiĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta. Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Ĝi estas kvazaŭ la planto, kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla.
La Genezo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita