quarta-feira, 23 de novembro de 2016

Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn / Dejar a su padre, a su madre y a sua hijos

Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn
4. Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia. nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (Mateo, 19: 29)
5. Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (Luko, 18: 28-30)
6. Kaj ankoraŭ alia diris: mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. (Luko, 9: 61-62)
Ne diskutante pri vortoj, tie ĉi oni devas serĉi la penson, kiu evidente estis jena: "La interesoj de l' estonta vivo pli gravas, ol ĉiaj interesoj kaj ĉiaj konsideroj de la homoj", ĉar tiu ĉi penso estas konsenta kun la esenco de la doktrino de Jesuo, dum la ideo de forlaso de sia familio estus malkonfeso de tiu doktrino.
Cetere, ĉu ni ne havas, sub la okuloj, ekzemplon de aplikado de tiuj maksimoj en la ofero de l' interesoj kaj de la familiaj ligiloj por la patrujo? Ĉu oni riproĉas iun, ke li forlasas sian patron, sian patrinon, siajn fratojn,
sian edzinon, siajn infanojn, por marŝi defende de sia lando? Kontraŭe, ĉu oni ne kalkulas kiel meriton, ke li sin forŝiras de la hejma dolĉa komforto, de l' amikaj ĉirkaŭprenoj, por plenumi devon? Ekzistas do iuj devoj, kiuj superas aliajn devojn. Ĉu la leĝo ne trudas al junulino la devon forlasi siajn gepatrojn, por sekvi sian edzon? En la mondo svarmas okazoj, kiam la plej doloraj disiĝoj estas necesaj; sed la amo ne rompiĝas pro tiu; aparteco ne malgrandigas la respekton, nek la prizorgadon, kiujn ŝuldas filo al siaj gepatroj, kaj ankaŭ ne la koralligitecon de gepatroj al siaj filoj. Oni vidas do, ke, eĉ se akceptitaj laŭvorte, escepte de la vorto malami, tiuj vortoj ne estas la neigo de l' instruo, kiu ordonas honori sian patron kaj sian patrinon, nek de la sento de patra amo, kaj des pli prave, se oni prenas ilin laŭ la spirito. Tiuj vortoj celis per hiperbolo montri, kiel grava estas por la homo zorgi pri sia estonta vivo. Cetere ili certe estis malpli tranĉaj ĉe popolo kaj en epoko, kiam, pro la kutimoj, la ligiloj de familio estis malpli fortikaj, ol ĉe civilizacio morale pli progresinta; tiuj ligiloj, pli malfortaj ĉe primitivaj popoloj, streĉiĝas laŭ la elvolviĝo de la sentokapablo kaj de la morala sento. La disiĝo mem estas necesa ankaŭ al la progreso; la familioj estas kiel la rasoj; ili degeneras, se ili kunmiksiĝas, se ili ne estas engreftataj unuj en aliajn; tiu estas natura leĝo en la intereso, tiel de la morala, kiel de la materiala progreso. La aferoj estas rigardataj tie ĉi nur el surtera vidpunkto; Spiritismo igas nin vidi de pli alte, montrante, ke la veraj ligiloj de amo estas tiuj de la spirito, kaj ne tiuj de la korpo; ke la spiritaj ligiloj ne rompiĝas, ĉu per la disiĝo, ĉu per la morto mem de la korpo; ke ili plifortiĝas en la spirita vivo per la puriĝo de la Spirito: konsola vero, el kiu la homo ĉerpas grandan forton, por elteni la alternaĵojn de la vivo. (Ĉ. IV, § 18; æ. XIV, § 8. ).
         La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
         Dejar a su padre, a su madre y a sua hijos
4. Y cualquiera que dejare, casa o hermanos, o hermanas, o padre, o madre, o mujer, o hijos, o tierra por mi nombre, recibirá ciento por uno y poseerá la vida eterna. (San Mateo, cap. XIX, v. 29).
5. Y dijo Pedro: Bien ves que nosotros hemos dejado todas las cosas y te hemos seguido. - El les dijo: En verdad os digo, que ninguno hay que haya dejado casa, o padres, o hermanos, o mujeres, o hijos por el reino de Dios, - que no haya de recibir mucho más en este tiempo, y en el siglo venidero la vida eterna. (San Lucas, cap. XVIII, v. 28, 29 y 30).
6. Y otro le dijo: Te seguiré, Señor, mas primeramente déjame ir a dar disposición de lo que tengo en mi casa. - Jesús le dijo: Ninguno que pone su mano en el arado y mira atrás, es apto para el de Dios. (San Lucas, cap. XI, v. 61 y 62.)
Sin discutir las palabras, es preciso buscar aquí el pensamiento, que evidentemente era éste: "Los intereses de la vida futura sobrepujan a todos los intereses y a todas las consideraciones humanas, porque está conforme con el fondo de la doctrina de Jesús, mientras que la idea de renunciar a la familia seria la negación.
¿Acaso no tenemos a la vista la aplicación de estas máximas, en el sacrificio de los intereses y de los efectos de familia por la patria? ¿Se vitupera a un hijo porque deja a sus padres, a sus hermanos, a su mujer y a sus hijos, para marchar en defensa de su país? ¿No se le atribuye, por el contrario, un mérito por abandonar las comodidades del hogar doméstico, los lazos de la amistad, para cumplir con un deber? Hay, pues, deberes mayores unos que otros. ¿No impone la ley la obligación a la hija de dejar a sus padres para seguir a su esposo? El mundo está lleno de casos en que las más penosas separaciones son necesarias, pero no por eso se rompen los afectos; el alejamiento no disminuye ni el respeto ni la solicitud que se debe a los padres, ni la ternura por los hijos. Se ve, pues, que aun tomadas literalmente, a excepción de la palabra "aborrecer", aquellas no son negación del mandamiento que prescribe honrar padre y madre, ni el sentimiento de ternura paternal, mayormente si en ellas se busca el sentido propio. Estas palabras tenían por objeto enseñar, por medios de un hipérbole, cuán imperioso era el deber de ocuparse de la vida futura. Por otra parte, poco podían ofender a un pueblo y en una época en que, a consecuencia de las costumbres, los lazos de la familia tenían menos fuerza que una civilización moral más avanzada; más débiles estos lazos en los pueblos primitivos, se fortifican con el desarrollo de la sensibilidad y del sentido moral. La separación es, asimismo, necesaria para el progreso; sucede en las familias como en las razas, que se bastardean si no hay cruzamiento y si no se injertan las unas con las otras; es una ley de la naturaleza, tanto en interés del progreso moral como físico.
Aquí las cosas se miran desde el punto de vista terrestre; el Espiritismo nos las hace ver de más alto enseñándonos que los verdaderos lazos de afecto son los del Espíritu y no los del cuerpo; que estos lazos no se rompen ni por la separación, ni aun por la muerte del cuerpo, y que se fortifican en la vida espiritual por la purificación del espíritu; verdad consoladora que da gran fuerza para sobrellevar las vicisitudes de la vida. (Cap. IX, número 18; cap. XIV, Nº 8).
EL EVANGELIO SEGÚN EL ESPIRITISMO – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita