sexta-feira, 25 de novembro de 2016

Kiun vi sekvas? / A Quem Segues?

Kiun vi sekvas? – Emmanuel
“Sed vi ne tiel lernis Kriston.” – Paŭlo / EFESANOJ, 4 : 20 .
La homo kompreneble renkontos survoje diversajn sugestojn. Ne nur el la materia sfero venos al li certaj inspiroj, lin emigantaj al forlaso de la plej noblaj realigoj. Ankaŭ la nevidebla sfero apuda al la rondo de liaj pensoj povas liveri al li certajn perspektivojn nekonformajn al la altaj devoj entenataj en la vivo mem.
En la konsiderado de tiu problemo, la sinceraj disĉiploj komprenas la bezonon centri sian konduton en Jesuo Kristo, kaj la forgeso de tiu imperativo povas estigi la plej grandajn konfuzojn.
La disĉiploj malpli fidelaj al la instruoj de la Majstro kredas, ke ili povas servi al du sinjoro, kaj kelkfoje ili eĉ konsentas la eblecon kontentigi ĉiujn frenezajn impulsojn de la sensoj sen perdo de la anima paco. Sian pravigon ili serĉas en novaj doktrinoj naskitaj de la sciencaj novaĵoj de la jarcento kaj ĉe certaj pseudofilozofoj, trovalorigantaj la instinktojn ; sed veninte al tiu punkto, ili nepre atendu plej grandajn falojn, ĉar la bezono de spirita edifado daŭre restas viva kaj pli kaj pli urĝega. Ili ja povos serĉi apogon ĉe la asertoj de la pretendemaj scienculoj de la mondo, sed ne tiel instruis Jesuo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Vojo, Vero kaj Vivo, ĉapitro 159.
A Quem Segues?
“Mas vós não aprendestes assim a Cristo.” – Paulo / EFÉSIOS, capítulo 4, versículo 20.
O homem, como é natural, encontrará diversas sugestões no caminho. Não somente do plano material receberá certos alvitres tendentes a desviá-lo das realizações mais nobres. A esfera invisível, imediata ao circulo de suas cogitações, igualmente pode oferecer-lhe determinadas perspectivas que se não coadunam com os deveres elevados que a existência implica em si mesma.
Na consideração desse problema, os discípulos sinceros compreendem a necessidade de sua centralização em Jesus-Cristo. Quando esse imperativo é esquecido, as maiores perturbações podem ocorrer.
O aprendiz menos centralizado nos ensinos do Mestre acredita que pode servir a dois senhores e, por vezes, chega a admitir que é possível atender a todos os desvairamentos dos sentidos, sem prejudicar a paz de sua alma. Justificam-se, para isso, em doutrinas novas, filhas das novidades científicas do século; valem-se de certos filósofos improvisados que conferem demasiado valor aos instintos; mas, chegados a esse ponto, preparem-se para os grandes fracassos porque a necessidade de edificação espiritual permanece viva e cada vez mais imperiosa. Poderão recorrer aos conceitos dos pretensos sábios do mundo, entretanto, Jesus não ensinou assim.
Livro: Caminho, Verdade e Vida, cap. 159.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita