sexta-feira, 18 de novembro de 2016

Kiraso de karitato / Couraça da caridade .

Kiraso de karitato
“Ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo.” – Paŭlo / I. TESALONIKANOJ, 5 : 8.
Paŭlo estis treege saĝa kiam li konsilis al la laborantoj de la lumo surmeti la kirason de karitato.
Por atingi la dezirindan sukceson en la misio de amo, kiun ni intencas plenumi kun la Kristo, antaŭ ĉio nepre necesas antaŭgardi la koron.
Kaj se ni ne ŝirmos la fonton de la sentoj en la vibroj de fervora amo, inspirate de nobla kompreneno en la rondoj de edifa spertiĝado, en kiuj ni moviĝadas surtere, tiam estos al ni tre malfacile venki ĉe la tasko, kiun la Sinjoro konfidas al ni.
La konstanta malpacienco kontraŭ nesciado prokrastas la bonojn de la bonfara instruado.
La troa indigno kontraŭ pekemo ekstermas la malfortikajn ĝermojn de la virto.
La ofta kolero sur la batalkampo de la vivo povas multobligi la malamikojn sen ia utilo por la laboro, al kiu ni nin dediĉas.
La ekscesa severeco kontraŭ tiuj personoj ankoraŭ fremdaj al la avantaĝoj de disciplino kuntrenas malbonefikajn rezultojn pro la manko de edukiteco en la medio kie ĝi manifestiĝas.
Komprenante, do, ke ni, kristanoj, troviĝas sur vera batalkampo, kie kelkfoje nin kontraŭstaras sugestoj por senbrida malpacienco, maloportuna indigno, senprava kolero aŭ maledifa severeco, tial la apostolo al la nacianoj preskribis al ni la kirason de karitato kiel defendan gardostaranton de la centraj organoj de la vivomanifestiĝo.
Nepre necesas armi la koron per senfina frata komprenemo por plenumo de la laboro, al kiu ni devontigis nin.
La konvinkiteco kaj la entuziasmo de la fido sufiĉas por inde komenci la servadon, sed por ĝin daŭrigi kaj sukcese elfini neniu povos malhavi la paciencan, indulgeman kaj nevenkeblan karitaton.
Emmmanuel / Chico Xavier.
Libro: Viva Fonto, ĉapitro 98.
Couraça da caridade 
“Sejamos sóbrios,  vestindo-­nos  da  couraça  da  fé  e  da  caridade.”  Paulo (I Tessalonicenses, 5:8) 
Paulo foi infinitamente sábio quando aconselhou a couraça da caridade aos trabalhadores da luz.
Em favor do êxito desejável na missão de amor a que nos propomos, em companhia do Cristo, antes de tudo é indispensável preservar o coração.
E se não agasalharmos a fonte do sentimento nas vibrações do  ardente amor, servidos por uma compreensão elevada nos círculos da experiência santificante em que nos debatemos na arena terrestre, é muito difícil vencer na tarefa que o Senhor nos confia.
A irritação permanente, diante da ignorância, adia as vantagens do ensino  benéfico.
A indignação excessiva, perante a fraqueza, extermina os germes frágeis da virtude.
A ira freqüente, no campo da luta, pode multiplicar-nos os inimigos sem qualquer proveito para a obra a que nos devotamos.
A severidade demasiada, à frente de pessoas ainda estranhas aos benefícios da disciplina, faz-se acompanhar de efeitos contraproducentes por escassez de educação do meio em que se manifesta.
Compreendendo, assim, que o cristão se acha num verdadeiro estado  de luta, em que, por vezes, somos defrontados por sugestões da irritação intemperante, da indignação inoportuna, da ira injustificada ou da severidade destrutiva, o apóstolo  dos gentios receitou-nos a couraça da caridade, por sentinela defensiva dos órgãos centrais de expressão da vida.
É indispensável armar o coração de infinito entendimento fraterno  para atender ao ministério em que nos empenhamos.
A convicção e o entusiasmo da fé bastam para começar honrosamente, mas para continuar o serviço, e terminá-lo com êxito, ninguém poderá prescindir da caridade paciente, benigna e invencível.
Livro: Fonte Viva, cap. 98.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita