sexta-feira, 11 de novembro de 2016

Sur la ŝtonplena vojo / Na senda escabrosa.

Sur la ŝtonplena vojo 
 “Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.” – Paŭlo / Hebreoj, 13 : 5.
La parolo de la Sinjoro aludas ne nur la subtenadon de la fizika vivo ĉe la ŝtonplena suprenirejo al la spirita altiĝo.
Multe pli ol la fizikan, ni bezonas la panon spiritan.
Se la ĉeloj de la fiziologia kampo suferas malsaton kaj postulas ordinaran supon, la bezonoj kaj deziroj, impulsoj kaj emocioj de la animo estigas kelkfoje senmezurajn afliktojn, postulante pli riĉan nutron spiritan.
Estas momentoj de profunda laceco ĉe la plej internaj el niaj rezervoj.
La energio ŝajnas elĉerpita kaj la espero retiriĝas en apation. Ombro ekestas en nia interno, kvazaŭ densa nokto nin envolvus.
Kaj simile al la Naturo sub la nokta mantelo, malgraŭ ke ni disponas fontojn de kompreno kaj florojn de bonvolemo en la vasta teritorio de la animinterna lando, ĉio restas vualita per la nebulego de nia maltrankvilo.
Sed eĉ tiam la Ĉiokompatema tute ne forlasas nin en la mallumo de niaj ŝanceliĝoj kaj elreviĝoj. Kiel Li lumigas la brilegajn stelojn en la altaĵo, montrante la stelplenajn irejojn de l’ firmamento al la devojiĝintoj sur tiu ĉi mondo, tiel same Li ekflamigas, sur la ĉielo de niaj idealoj, novajn konvinkojn kaj pli noblajn aspirojn, por ke la spirito ne perdiĝu en sia irado al la supera vivo.
“Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin” -- promesas la Dia Boneco.
Nek soleco, nek forlasiteco.
La Ĉiela Providenco senĉese prigardas . . .
Ni do konservu la konsolan certecon, ke ĉian ŝtormon sekvas trankvila atmosfero kaj ke post nokto nepre venas tagiĝo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Viva Fonto”, ĉapitro 41. 
Na senda escabrosa
“Nunca te deixarei, nem te desampararei.” – Paulo. (Hebreus, 13:5.)
A palavra do Senhor não se reporta somente à sustentação da vida física, na subida pedregosa da ascensão.
Muito mais que de pão do corpo, necessitamos de pão do espírito.
Se as células do campo fisiológico sofrem fome e reclamam a sopa comum, as necessidades e desejos, impulsos e emoções da alma provocam, por vezes, aflições desmedidas, exigindo mais ampla alimentação espiritual.
Há momentos de profunda exaustão em nossas reservas mais íntimas.
As energias parecem esgotadas e as esperanças se retraem apáticas. Instala-se a sombra, dentro de nós, como se espessa noite nos envolvesse.
E qual acontece à Natureza, sob o manto noturno, embora guardemos fontes de entendimento e flores de boa-vontade, na vasta extensão do nosso país interior, tudo permanece velado pelo nevoeiro de nossas inquietações.
O Todo-Misericordioso, contudo, ainda aí, não nos deixa completamente relegados à treva de nossas indecisões e desapontamentos. Assim como faz brilhar as estrelas fulgurantes no alto, desvelando os caminhos constelados do firmamento ao viajor perdido no mundo, acende, no céu de nossos ideais, convicções novas e aspirações mais elevadas, a fim de que nosso espírito não se perca na viagem para a vida superior.
“Nunca te deixarei, nem te desampararei” – promete a Divina Bondade.
Nem solidão, nem abandono.
A Providência Celestial prossegue velando...
Mantenhamos, pois, a confortadora certeza de que toda tempestade é seguida pela atmosfera tranqüila e de que não existe noite sem alvorecer.
Emmanuel / Chico Xavier.
Livro: Fonte Viva, Cap.: 41.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita