terça-feira, 22 de novembro de 2016

Kion mi faru? / Que farei? - Emmanuel

Kion mi faru? – Emmanuel.
“Kion mi faru?” – Paŭlo / LA AGOJ, 22 : 10.
Miloj da kamaradoj alproksimiĝas al la Evangelio por la malnova
kulto al la malpenemo.
Kiel mi regos? - unuj demandas.
Kiel mi ripozos? - demandas aliaj.
Kaj multiĝas la petoj, strangaj, riproĉindaj, nekompreneblaj . . .
Estas tiuj petantaj pri trivialaj refreŝigoj de la karno ; tiuj plendantaj pri nemeritaj korinklinoj ; tiuj sopirantaj al nekonfeseblaj negocoj ; kaj tiuj postulantaj rimedojn por malhelpi la konstruadon de paco kaj bono.
La demando de la apostolo Paŭlo, ĝuste en la momento kiam li ricevas la gracon de la Dia Ĉeesto, staras kiel modelo por ĉiuj lernantoj kaj
sekvantoj de la Bona Novaĵo.
La granda laboristo de la Revelacio ne petas translokiĝon al la Ĉielo, nek dekliniĝas al sugestoj pri favorado al sia intima rondo. Li ne petegas pri formeto de respondecoj, nek evitas la devon bataladi.
- Kion mi faru? - li demandas Jesuon, komprenante necesan sia penado.
Kaj la Majstro ordonas al li leviĝi por la semado de lumo kaj amo per la ofero de si mem.
Se vi estis vokita al la fido, ne turnu vin al la Dia Mentoro kun petegoj pri privilegioj kaj favoroj, kiuj vin restigus ĉe spirita stagnado.
Ni serĉu kun la Sinjoro la servadon, kiun al ni difinas lia Senlima Bonkoreco, kaj ni tiel venke marŝos al la sublima renoviĝo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Viva Fonto, ĉapitro 112.
Que farei? 
“Que farei?” - Paulo / Atos dos Apóstolos, 22:10. 
Milhares de companheiros aproximam-se do Evangelho para o culto  inveterado ao comodismo.
Como dominarei? — interrogam alguns.
Como descansarei? — indagam outros.
E os rogos se multiplicam, estranhos, reprováveis, incompreensíveis...
Há quem peça reconforto barato na carne, quem reclame afeições indébitas, quem suspire por  negócios inconfessáveis e quem exija recursos para dificultar o  serviço da paz e do bem.
A pergunta do apóstolo Paulo, no justo momento em que se vê agraciado  pela Presença Divina, é padrão para todos os aprendizes e seguidores da Boa Nova.
O grande trabalhador da Revelação não pede transferência da Terra para o  Céu e nem descamba para sugestões de favoritismo ao seu círculo pessoal.
Não roga isenção de responsabilidade, nem foge ao dever da luta.
­ Que farei? ­ disse a Jesus, compreendendo o impositivo do esforço que lhe cabia.
E o Mestre determina que o companheiro se levante para a sementeira de luz e de amor, através do próprio sacrifício.
Se foste chamado à fé, não recorras ao Divino Orientador suplicando  privilégios e benefícios que justifiquem tua permanência na estagnação espiritual.
Procuremos com o Senhor o serviço que a sua Infinita Bondade nos reserva e caminharemos, vitoriosos, para a sublime renovação.
Livro: Fonte Viva, cap. 112.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita