terça-feira, 9 de maio de 2017

La virtuala mondo sukcesigas E-on en la reala mondo

Per la apero de la nova kompufona aplikaĵo "Amikumu" antaŭ nelonge la teknika bazo por la disvastiĝo de Esperanto en la mondo signife plifortiĝis: Nun eblas trovi E-amikojn en la proksimeco de ĉiu loko sur la tero kie oni ĵus troviĝas. Do se oni vizitas alian landon aŭ se oni ekloĝas en nova lando kies lingvon oni ankoraŭ nesufiĉe regas, tiam la trovo de E-amiko helpe de "Amikumu" certe estas bona afero.
Esperanto tiel ebligas ja ne nur pure lingvan komunikadon, sed ĝi peras ankaŭ sociajn kontaktojn, se oni estas fremda en lando kaj se oni volas ligi kontaktojn kun homoj en tiu lando. Kaj tiu ebleco por la multaj novlernintoj de Esperanto, kiuj ekzemple lernis ĝin per Duolingo, estos instigo por daŭrigi la intereson pri la lingvo.
Kaj tio ja ankaŭ ege gravas. Jam pli ol 800 000 homoj ek-lernis nian lingvon per Duolingo, tio ja estas ege granda nombro dum apenaŭ du jaroj. Kaj tiuj homoj havu allogan oferton por apliki la lingvon post la lernado. Plej multaj el ili ja ne interesiĝos pri la enprofundiĝo en la lingvon, sed ili volas helpe de la lingvo plivastigi sian socian horizonton kaj atingi alie netroveblajn travivaĵojn.
Tiucele esperantumado en Fejsbuko kaj per "Amikumu" ja estas bonaj antaŭŝtupoj por partopreno en internacia E-aranĝo kie renkontiĝas homoj el pluraj landoj kaj kie la lingvo vere povas vivi inter la partoprenantoj. Alvenos tiel defio por organizantoj de E-aranĝoj, ĉar necesas alparoli la interesojn de la novaj partoprenontoj. Por ili "E-konferencoj" aŭ kunvenoj de E-asocioj apenaŭ estos interesaj, sed la aranĝoj apud la socia karaktero estu klerigaj por pli bone kompreni la nuntempan situacion en la mondo kaj por optimisme povi rigardi estontecen.
La partopreno en internacia aranĝo laŭ tiu kleriga celo jam postulas pli bonan regadon de la lingvo. Tiucele regula kaj ofta aŭskultado kaj legado de artikoloj en Esperanto estas utila. La Esperanta Retradio servas por tiu celo per ĉiutagaj mallongaj programoj kiuj estas kaj aŭskulteblaj kaj legeblaj, kaj kiuj pritraktas temojn interesajn por tutmonda aŭskultantaro.
Ni uzu la rimedojn de la virtuala mondo por sukcesigi nian lingvon en la reala mondo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário