sábado, 6 de maio de 2017

Lecioneto / Pequena lição - 61

Proksima - Apartigita per malgranda distanco:
a) En spaco: proksima urbo, najbaro, lando; la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro; proksima je, al, de io; rigardi ion de proksime; alporti ion de malproksime; sendi iun malproksimen.  VD:najbara
b) En tempo: la proksiman (pasintan aŭ venontan) jaron; la tago de la edziĝo estis proksima; la plej proksima estonteco.
c) Per metaforo: proksima parenco; jam proksima (tuj preta) estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas; ĝis la fina malapero de la muroj inter la popoloj, estas ankoraŭ tre malproksime.

Ĉirkaŭ
A. Prepozicio signifanta:
1.
a) - Pli-malpli ronde en la spaco kuŝanta ĉiuflanke de: la tero rondiras ĉirkaŭ la suno; la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj; danci kiel kato ĉirkaŭ poto PrV; aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo; (figure) ĉirkaŭ la valizo klopodadis grandega nigra kato; (figure) kontenta rideto ludis ĉirkaŭ lia buŝo; (figure) li penis koncentrigi [siajn pensojn] ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden.
b) - En la spaco proksima al: [ili] kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn; [plantoj,] kiujn mi trovis ĉirkaŭ Parizo dum miaj promenadoj.
Rim.: Pri uzo de ĉirkaŭ kun akuzativo, vd al ĉirkaŭ, ĉirkaŭ ...-n.
2.
A - Proksimume samtempe kun: ĉirkaŭ la vespero; ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero; ĉirkaŭ la noktomezo [...] kunvenis la sekvantaj respektindaj personoj; ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis; ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta;
B.- Adverbo koncernanta sekvantan numeralon, kun la signifo:
3. - Proksimume: en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj Marta; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj; mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn; la vesto kostos ĉirkaŭ cent frankojn VdE; la koncerto daŭris ĉirkaŭ tri horojn VdE; la invititoj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj; estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj Marta; nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ dek tri egiptajn mejlojn.
Rim.: Tiu uzo vastiĝas ankaŭ al mezurindikoj, eĉ sen esprimita numeralo, kiel en: granda lada kamentubo, ĉirkaŭ metron larĝa diametre, ĉirkaŭ duonon de tuno peza. Aldone, la sama adverba uzo aperas antaŭ adjektivoj kunmetitaj el numeralo aŭ mezurindiko: knabineto ĉirkaŭ sesjara; du bienoj tie troviĝis en ĉirkaŭ 1300-metra alteco.
Rim.: Ĉar estas iom ĝene en teorio, ke la sama vorto foje efikas kiel prepozicio, foje kiel adverbo (sed nur rilate al tuj posta „numeralo“), iuj emas konsideri, ke la adverba uzo estas specifa uzo de prepozicio (trovebla ankaŭ ĉe ĝis, inter, super, po...). Ĉiuokaze, necesas bone kompreni, ke male al la normala uzo la koncerna „prepozicio“ neniel enkondukas adjekton aŭ suplementon, sed povas aperi komence de ajna substantiva grupo, eĉ se tiu estas subjekto, predikativo, aŭ objekto. Notindas, ke en sia frua uzo Zamenhof neniam akuzativigis objekton aŭ tempan adjekton komenciĝantan per ĉirkaŭ, kion foje imitis aliaj aŭtoroj: ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jaroj; fraŭlino Szwejc [...] havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto Marta; li havas ĉirkaŭ sesdek jaroj PV.

Apud - Proksimecon, pli-malpli grandan najbarecon: li staris tutan horon apud la fenestro; apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas PrV; la batalo apud Solferino.
Rim.: Pri uzo de apud kun akuzativo, vd al apud, apud ...-n.

***
Proksima  próximo, vindouro, perto, seguinte, propínquo, junto, circunvizinho, à mão: liaj okulvitroj estis tute proksimaj seus óculos estavam bem à mão. ŝi loĝas en domo proksima ela mora numa casa perto. ili estas domoj proksimaj, tial li ilin aĉetis eram casas juntas, por isso ele as comprou. Obs.: em significado temporal, “proksima” pode se referir igualmente ao passado ou ao futuro. Para fatos futuros, pode-se precisar com “venonta”, “sekva”, “baldaŭa”. proksime perto, próximo, junto: ŝi loĝas proksime ela mora perto. li loĝas proksime de la plaĝo ele mora junto da praia. proksimulo o próximo. proksimuma aproximado. proksimume (tb. ĉirkaŭ) aproximadamente, perto de, cerca, de coisa de: post proksimume duonhoro mi revenos daqui a coisa de meia hora eu voltarei. alproksimigi (tb. proksimigi) proximar. alproksimiĝi (tb. proksmiĝi) aproximar-se, acercar-se. alproksimiĝo aproximação. malproksima 1 longínquo, distante, longe, afastado, recôndito. 2 a distância: malproksima vidado visão a distância. malproksime 1 longe, distante. 2 (em lugar de acesso difícil) fora de mão: la domo estas bona, sed ĝi situas malproksime a casa é boa, mas fica fora de mão. malproksimege muito longe, longe como o diabo. malproksimigi 1 distanciar. 2 afastar, arredar. malproksimiĝi 1 distanciar-se. 2 afastar-se, arredar-se. ¨ proksima al perto de: ŝi estas tute proksima al la lernejo ela está bem perto da escola. proksime de perto de, cerca de, próximo de. de malproksime à distância: la gardostaranto gvatas de malproksime a sentinela vigia à distância. esti malproksima distar. malproksima aŭdado audição a distância. malproksima de longe de. malproksime de distante de, longe de. malproksima vidado visão a distância. malproksime de distante de, longe de. malproksimiĝi de distanciar-se de. ne lasi proksimiĝi manter a distância. ne malproksime de a pouca distância de. pli (ou plej) proksima imediato, mais direto: pli proksimaj sekvantoj seguidores mais diretos, seguidores imediatos. tute proksima al pertinho de. || ne proksimiĝu! (aviso em caminhões etc.) mantenha distância!

Ĉirkaŭ  prep. (abrev.: ĉ.) 1 (tb. proksimume) em torno de, em redor de, ao derredor de, em volta de; por volta de; cerca de, aproximadamente. ao redor de, à roda de, obra de, entre uns, coisa de: post ĉirkaŭ duonhoro mi revenos daqui a coisa de de meia hora eu voltarei. · el.comp. 2 pelos meados de: tio okazis ĉirkaŭ la mezo de la pasinta jarcento isso ocorreu pelos meados do século passado. 3 circun-. ĉirkaŭa que está em torno de. ĉirkaŭe à volta, em redor. ĉirkaŭi (tr.) circundar, rodear, cercar. ĉirkaŭo 1 periferia, perímetro. 2 entorno. ĉirkaŭaĵo 1 (tb. ĉirkaŭurbo) arrabalde, cercania. 2 arredores, cercanias, entorno. ĉirkaŭaĵoj arredores, cercanias, entorno. ĉirkaŭiĝi cercar-se (de segurança). ĉirkaŭiro circuito. ĉirkaŭbrako 1 (tb. ĉirkaŭmano) bracelete. 2 (tb. ĉirkaŭpreno, brakumo) abraço. ĉirkaŭbraki (tr.) (tb. ĉirkaŭpreni) abraçar, abarcar. ĉirkaŭkolo colar, coleira.

Apud  prep. junto de, junto a, perto de, ao lado de, próximo a, ao pé de: la batalo apud Vaterlo a batalha de Waterloo. apuda adjacente, junto, contíguo, apenso, próximo, vizinho, colateral. apude junto, juntamente. apudaĵo anexo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário