sexta-feira, 19 de maio de 2017

Prelego pri Zamenhof


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo.
Ne ĉiuj esperantistoj bone konas la vivon de la kreinto de la internacia lingvo, kaj verŝajne ne malmultaj eĉ ne interesiĝas pri Zamenhof. Ekzemple mi mem, kiam mi eklernis Esperanton memstare, mi volis nur koni tiun interesan artefaritan lingvon, sed mi ne interesiĝis – aŭ ne havis tempon por interesiĝi - pri ĝia kreinto. Mi sciis nur, ke li estis pola kaj juda kuracisto.
Tre verŝajne tio ne estas la kazo de la legantoj de la Esperanta Retradio. Malgraŭe mi pensas, ke en ĉi tiu jaro, la Zamenhof-Jaro, valoras la penon paroli iomete pri tiu, al kiu ni ŝuldas nian internacian lingvon.
Do mi tre ŝatis la artikolon de la 23-a de aprilo de nia kolego Andreo Bach, en kiu li montris plurajn fotojn kaj eksplikis ilin, donante multajn detalojn pri la vivo de Zamenhof kaj de lia familio.
Kelkajn tagojn antaŭe, la 11-an de aprilo, esperantistoj de Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kolektiĝis en la pola ambasadejo, ĉar la ambasadoro de Pollando estis invitinta ilin por honori la memoron al Zamenhof, tri tagojn antaŭ la centa datreveno de lia morto.
Dum tiu akcepto la prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo, Evandro Avelar, faris bonegan, tre interesan prelegon pri Zamenhof. Ĉar ne ĉiuj ĉeestintoj estis esperantistoj, li devis paroli en la portugala, sed montrante bildojn kun esperantaj tekstoj. Li estis farinta profundan esploron, kaj pro tio povis konigi multajn detalojn kaj montri multajn fotojn. Mi mem estis farinta – en 2014 – portugallingvan prelegon pri Esperanto, en kiu mi ankaŭ parolis pri Zamenhof. Do mi jam konis sufiĉe bone lian vivon, sed en la prelego de la prezidanto mi eksciis multe pli.
Evandro Avelar komencis montri la komplikan historion de Pollando, ĉar li volis informi pri la situacio de la regiono, en kiu Zamenhof vivis. Ekzemple la naskiĝurbo de Zamenhof, Bjalistoko, situas proksime al Litovio, kaj pasintece Pollando kaj Litovio formis ununuran landon, la tiel nomatan “Respubliko de Ambaŭ Nacioj”. Kelkaj familianoj de Zamenhof vivis en urboj, kiuj nun apartenas al Litovio.
Poste la preleganto donis tre detalajn informojn pri la Zamenhofa familio. Ekzemple la avo de Zamenhof vivis unue en Grodno, hodiaŭ en Litovio. Ankaŭ en hodiaŭa Litovio, pli ekzakte en la urbo Kaŭno – aŭ Kovno (laŭ PIV; Kaunas en la litova) – vivis la bogepatroj kaj ties filino, Klara Silbernik, kiu edziniĝis kun Zamenhof.
Pri ŝi kaj aliaj familianoj mi ripetas kelkajn gravajn informojn donitajn de Andreo Bach:
“Klara destinis sian tutan doton por la eldono de la libreto „La internacia lingvo” kiam ili ambaŭ ankoraŭ estis gefianĉoj. [...] Klara konis E-on kaj apogis sian edzon en la E-agado, ŝi okupiĝis pri administrado kaj estis lia sekretariino. Ŝi akompanis sian edzon dum ĉiuj liaj vojaĝoj kaj UK-oj ankaŭ post ties morto. La lasta ŝia UK okazis en Vieno en 1924, kiu estis la jaro de ŝia morto. [...] Ĉiuj gefiloj de Ludoviko konis E-on kaj apogis sian patron en la agado, partoprenante kune en UK-oj kaj post lia morto ili daŭrigis la E-agadon. La plej juna Lidia dediĉis sian vivon al la ideo de sia patro.”
Andreo Bach montris kelkajn interesajn bildojn. Evandro Avelar ankaŭ montris kelkajn el ili – kaj plurajn pliajn, ekzemple de la knabo Zamenhof kun samklasanoj kaj instruistoj en la reallernejo. Unu specifa foto de la unua Universala Kongreso estas tre konata, sed la preleganto montris ne nur tri aliajn de tiu UK (ekzemple: Zamenhof kun advokato Michaux) sed ankaŭ fotojn de la dua ĝis la deka UK.
Dum la artikolo de Andreo Bach estas alirebla por ĉiuj esperantistoj (ne nur en ERR, sed ankaŭ en Jutubo: https://www.youtube.com/watch
time_continue=17&v=PvA1mgCjBrU), bedaŭrinde nur malmultaj povis profiti de la prelego de la prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo. Sed almenaŭ oni povas spekti la bildojn (kun fotoj, mapoj, informoj), ĉar li alŝutis ilin al la interreto (https://drive.google.com/file/d/0B8tt6G7bhJnmSk5ZQW94VUlBM3M/view). 

Nenhum comentário:

Postar um comentário