segunda-feira, 1 de maio de 2017

Ni konservu fidelecon / Guardemos lealdade

Ni konservu fidelecon
       “Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.”- Paŭlo / I KORINTANOJ, 4 : 2.
Ni faru en ĉiu tago tion plej bonan, kion ni povas.
Se vi administras, estu justa en la distribuado de laboro.
Se vi leĝdonas, estu fidela al ĉies bono.
Se vi dissemas la donacojn de la fido, ne malzorgu tiujn plej
proksimajn al vi.
Se vi instruas, komprenebligu vian lecionon.
Se vi dediĉas vin al la arto, ne difektu la dian inspiron.
Se vi kuracas, ne malŝatu la malsanulon.
Se vi konstruas, konsideru la sekurecon.
Se vi plugas, plenumu ĝin kun ĝojo.
Se vi kunlaboras por la urbpurigado, rigardu la higienon kiel vian mision.
Se vi fondis familion, sanktigu ĝin por la benoj de amo kaj lumo, eĉ se tio kostos al vi aflikton kaj sinoferon.
Ne maltrankviliĝu pro neatenditaj ŝanĝoj, nek konsterniĝu pro la ŝajna venko de tiuj, kiuj sin donas al multoblaj interesoj escepte de tiuj ilin mem koncernantaj.
Konsideru la Viglan Rigardon de la Dia Providenco, kiu observas ĉiujn niajn paŝojn.
Memoru, ke, kie ajn vi troviĝas, vi vivas pro decido de la Plej Alta Povo direktanta niajn destinojn, tial ni konservu fidelecon al la devoj nin koncernantaj.
Kaj klopodante senĉese por la disvastigado de bono sur tiu batalkampo, kiun al ni konfidis la vivo, ni atendu de la Leĝo novajn decidojn rilatajn al ni, ĉar la Leĝo mem levos nin al pli alta nivelo kaj glorigos al ni la penadojn en la oportuna momento.
Emmanuel / Chico Xavier.
Livro: Viva Fonto, ĉapitro:115.
Guardemos lealdade 
“... Além disso, requer-se nos despenseiros que cada um  se ache fiel.”  Paulo (I Coríntios, 4:2) 
Vivamos cada dia fazendo o melhor ao nosso alcance.
Se administras, sê justo na distribuição do trabalho.
Se legislas, sê fiel ao bem de todos.
Se espalhas, os dons da fé, não te descuides das almas que te rodeiam.
Se ensinas, sê claro na lição.
Se te devotas à arte, não corrompas a inspiração divina.
Se curas, não menosprezes o doente.
Se constróis, atende à segurança.
Se aras o solo, faze-o com alegria.
Se cooperas na limpeza pública, abraça na higiene o teu sacerdócio.
Se edificaste um lar, sublima-o para as bênçãos de amor e luz, ainda mesmo  que isso te custe aflição e sacrifício.
Não te inquietes por mudanças inesperadas, nem te impressione a vitória aparente daqueles que cuidam de múltiplos interesses, com exceção dos que lhes dizem respeito.
Recorda o Olhar Vigilante da Divina Providência que nos observa todos os passos.
Lembra-te de que vives, onde te encontras, por iniciativa do Poder Maior  que nos supervisiona os destinos e guardemos lealdade às obrigações que nos cercam.
E, agindo incessantemente na extensão do bem, no campo de luta que a vida nos confia, esperemos por novas decisões da Lei a nosso respeito, porque a própria Lei nos elevará de plano e nos sublimará as atividades no momento oportuno.
Livro: Fonte Viva, cap.: 115.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita