domingo, 14 de maio de 2017

Lecioneto / pequena lição - 63

Ig/ PV
Sufikso almetebla al ĉiaj radikoj kaj esprimanta per si mem la agon de ia kaŭzo, ne precizigante la manieron, kiel efikas tiu kaŭzo, per peto, ordono, trudo aŭ interna neceseco.

I -ig Vikipedio - (sufikso)
Kun neverba radiko, ig signifas: agi tiamaniere, ke iu alia estu en la stato esprimata de la radiko; fari, ke iu estu ia aŭ iel; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e:
1. Kun adjektiva radiko: akrigi (igi akra), aliigi, apartigi, beligi, blankigi, blindigi, certigi, dikigi, ktp; laboro lacigas; kiu tro sin pravigas, tiu sin mem kulpigas; tiu flamo lumas, sed tute ne varmigas; la prudento necesigas nin venki la naturon (igas necese, ke ni venku).
2. Kun adverba, prepozicia aŭ afiksa radiko: aligi (fari ke iu venu al, meti ion ĉe ion, almeti ion); disigi (igi disen); eligi (fari, ke iu estu el); enigi; forigi; surigi, ktp; ni devas labori por kunigi, ne por disigi.
3. Kun simpla substantiva radiko, ig aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko: entuziasmigi (igi entuziasma); flamigi (igi flama); glaciigi, pintigi, publikigi, rajtigi (traktaton), reguligi, ruinigi, ktp; tiu fonto ŝtonigas objektojn.
Rim. 1: Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (igi ano); edzigi (igi edzo); fianĉigi, ktp.
Rim. 2: Kelkaj verboj signifantaj meti ion en la staton montratan de la radiko aŭ doni al io la formon montratan de la radiko, estas senpere derivitaj per la sufikso ig el substantivaj radikoj: amasigi (meti en staton de amaso, aranĝi en maniero de amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenon; foliigi arĝenton; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel ke ĝi konservu naturan vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton de pecoj); polvigi; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj).
Rim. 3: El aliaj substantivaj radikoj oni sammaniere derivas per la sufikso ig sen prefiksa prepozicio verbojn signifantajn, havigi al, provizi per, garni per (kio ĉe sciencaj terminoj foje esprimiĝas per la radika sufikso  bukligi hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon (oni uzas ankaŭ enkorpigi. Kp. D); leĝigi popolon (doni leĝojn al); limigi kampon (doni limojn al); rajtigi senditon (doni rajton al); rimigi versojn; truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al).
Rim. 4: Konforme al la principo permesanta forlason de afikso, kiu ne estas nepre necesa, la esperantistaro pli kaj pli kutimas forigi ĉe la verboj aluditaj en Rim 2 kaj 3 ne nur la prefikson sed ankaŭ la sufikson ig en la okazoj, kiam la derivita verbo evidente povas havi nur unu sencon: embarasi, niveli, animi, balzami, bridi, bukli, digi, figuri, formuli, gudri, kadri, limi, loki, lumi, maski, makuli, nodi, numeri, ombri, ori, sulfuri, vaksi, vuali, zoni, ktp., la analogajn verbojn senpere derivitajn de nomo de ilo: martelo-marteli. Oni ankaŭ rimarku, ke la mala responda verbo konservas ambaŭ afiksojn: senanimigi, senbridigi, senmaskigi, ktp.
4. Kun substantiva radiko antaŭita de prefiksa prepozicio, ig havas diversajn sencojn, laŭ la speco de la prefikso, sed la substantivo estas ĉiam la komplemento de tiu prepozicio.
a) - Kun loka prepozicio, ig signifas: “meti en la lokon esprimatan de la radiko”: albordigi (venigi al la bordo); alcentrigi (puŝi al la centro); devojigi (forklini de la vojo); elartikigi (eligi el la artiko); elnodigi; enbalzamigi (meti en balzamon); endigigi (meti en digojn); endomigi, enkadrigi, enkaleŝigi, enkorpigi, enkasigi, enlimigi, enlitigi, enmanigi, ensabligi (ŝipon), enŝipigi, enterigi, entombigi; interdigigi (meti inter digojn); subakvigi (meti sub akvon); surkrucigi (meti sur krucon); surterigi, ktp.
b) - Kun prepozicio esprimanta senecon aŭ forigon, ig signifas: “senigi je la objekto esprimata de la radiko”: senakvigi (senigi je akvo); senbridigi, senbukligi, mallumigi, senmaskigi, senorigi, senplumigi, senpolvigi, detronigi, senvualigi, dezonigi, ktp.
c) - Kun prepozicio esprimanta la manieron (laŭ, en f.), ig signifas: “meti en la staton esprimatan de la radiko”: endanĝerigi (meti en danĝeran situacion); laŭliniigi palisojn.
Rim. 1: Ĉar kelkaj verbaj radikoj ne ebligas, ke oni devenigu de ili verbojn kun maniera aŭ seniga signifo, oni devas tiri tiajn verbojn el la responda substantiva formo: alfinigi (konduki al fino; rad. fini), endormigi (meti en dormon; rad. dormi); malbriligi (senigi je brilo; rad. brili); sendevigi (liberigi iun je devo); senesperigi (forpreni esperon de iu); senmovigi, sensentigi, senvidigi, ktp. Kiam la substantiva formo estas sufikshava, tiu sufikso ordinare malaperas en la kunmetado: enloĝigi (enloĝ(ej)igi, meti en loĝejon; rad. loĝi); enveturigi (meti en veturilon; rad. veturi); senarmigi (senigi je armiloj; rad. armi) ktp.
Rim. 2: Ĉar tiu formo de vortfarado per sen estas ordinare pli klara kaj pli drasta ol la formado per mal, oni ofte kreas analogiajn derivaĵojn, kvankam ekzistas pli simpla kontraŭaĵo kaj neaĵo per prefikso mal-: seninfektigi (malinfekti); sensigeligi (malsigeli); senŝarĝigi (malŝarĝi); senvestigi (malvesti); senarmigi (malarmi), ktp.
Rim. 3: Oni atentu ne konfuzi du ŝajne similajn sed efektive tute malsamajn formojn de kunmetado, kiuj ambaŭ konsistas el prefiksa prepozicio aŭ adverbo, substantiva radiko, kaj sufikso ig. La unuan tipon, en kiu la substantivo estas komplemento de la prepozicio, ni priparolis supre ; la alian tipon prezentas vortoj kiel kunordigi, subordigi, dispecigi, kunamasigi, kies formado estas tute malsimila, ĉar en ili la substantivo ne estas komplemento de la prepozicio, sed tiu ĉi prepozicio aŭ adverbo estas prefikse aldonita al jam aparte ekzistanta verbo rekte derivita de substantivo per la sufikso ig , tiamaniere, ke oni devas analizi tiajn vortojn ne jene: kun-ordo-igi = igi kun ordo; sub-ordo-igi = igi sub ordo; dis-pecoj-igi = igi dise de pecoj, sed jene: kun-ordigi = ordigi-kun (igi en ordon paralele kun io alia); subordigi = ordigi-sub (igi en ordon sub io alia, depende de io alia); dis-pecigi = pecigi-dis (dise meti en staton de pecoj), kc.
II. - Kun verba radiko ig signifas: “agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimitan de la radiko”:
1. Kun netransitivaj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la participan sufikson -anta (aŭ -inta); alivorte ĝi servas por transitivigi netransitivajn verbojn: abortigi (igi iun abortanta); bruligi, ĉesigi, daŭrigi, devigi (fari ke iu devu), dormigi, enuigi, estigi, faligi, ĝojigi, haltigi, irigi, kurigi, kuŝigi, kutimigi, mortigi pasigi, pendigi pereigi, rapidigi, sidigi, starigi, suferigi, ŝprucigi, venigi, ktp.
Rim.: Kiel pri multaj verboj, la subjekto povas direkti la agon sur sin mem (resendaj verboj): sin mortigi, sin sidigi, sin starigi, ktp.
2. - Kun transitivaj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la participajn sufiksojn -anta (aŭ -inta) aŭ -ata (aŭ -ita); alivorte ĝi havas sencon jen aktivan, jen pasivan.
a) - Aktiva senco: sciigi amikon pri novaĵo (igi amikon scianta); trinkigi ĉevalon je akvo; vi vane penas kredigi min, ke tio estas vero; vi min manĝigos, mi vin trinkigos, tondro kampulon memorigas pri Dio, devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese; ili lernigis sian langon paroli malveron; ĉio konjektigas min, ke...; la ideoj pensigas, la sentoj agigas; mi decidigis mian amikon veni en la teatron; pli bone estas enviigi ol kompatigi, ktp.
b) - Pasiva senco: sciigi novaĵon al amiko (igi novaĵon sciata); trinkigi akvon al ĉevalo; mi manĝigis kokinon al miaj gastoj; mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn; li sentigos al vi sian skurĝon; la teksistoj komprenigis la neordinaran desegnon; kion la magistrato anoncigas al mi per vi? marĉandado aĉeti ne devigas; tiu afero decidigis la militon; kolorigi muron; havigi panon al iu; konigi sciigon; abonigi gazeton al iu; aŭdigi sian voĉon; distingigi iun, ktp.
Rim. 1: Kvankam iu sama ig-verbo povas esti jen aktiva, jen pasiva, ĝi ne povas havi siajn du komplementojn en akuzativo, sed unu el ili devas esti konstruata kun prepozicio; oni ne povas diri: sciigi amikon novaĵon , sed oni devas uzi unu el la du supre montritaj konstruoj.
Rim. 2: La supraj reguloj aplikiĝas al la verboj derivitaj per ig de verboj jam kunmetitaj kun prefikso: la pluvo malsoifigas (igas malsoifanta) la teron; vi elhakigis (igis elhakata) al vi tombon; li elĉizigas (igas elĉizata) en la roko loĝejon por si.
Rim. 3: Kvankam la pasiva senco estas pli ordinara kaj ofta, la ig-verbo povas kelkfoje esti dubasenca. Por forigi ĉiun dubon, oni povas, laŭ la konsilo de Zamenhof, esprimi antaŭ la sufikso ig la participan sufikson, ekzemple: la farmisto manĝantigis aŭ manĝatigis siajn kokinojn; konantigi amikon pri libro, konatigi libron al amiko. Esprimado de tiu sufikso estas necesa, kiam oni volas precizigi, ke la ago okazos en la estonteco: sin devontigi al la pagado de grandaj sumoj.
Rim. 4: Kelkaj esperantistoj, precipe german- kaj anglolingvaj, ŝajnas rigardi la sufikson ig kiel necesan karakterizilon de ĉiu transitiva verbo kaj inklinas superflue kaj taŭtologie aldoni ĝin al simplaj transitivaj radikverboj, kiuj tute ne bezonas ĝin; ekz. anstataŭ la simplaj korektaj formoj elekti, konvinki, minaci, fini, sin vesti, ktp, kaj samsence kiel ili, oni uzas la formojn erarajn elektigi, konvinkigi, minacigi, finigi, sin vestigi, trompigi, konfuzigi, sufokigi, preparigi, konsoligi, montrigi, vekigi, ktp. Jam en jaro 1909 sinjoro Boirac, prezidanto de la Akademio, protestis kontraŭ tiu malkorekteco. Oni ankaŭ atentu, ke tia troa uzado de ig kun verba transira radiko tute diferencas de la nenecesa, sed en dubaj okazoj tute korekta almeto de tiu sufikso al substantiva radiko. Oni povas ankaŭ uzi la sufikson igi kiel memstaran verbon.
III. - De ĉiuj verboj derivataj per ig, oni povas regule devenigi:
1. Substantivojn, kun la senco: “ago –igi”, aŭ “-igaĵo”, ekz.: la mortigo je Cezaro; aprobi la nuligon de kondiĉo; kondamnita je pendigo; estu trankvila, mi donos al vi kontentigon.
2. - Adjektivojn, kun la senco: “-iganta, povanta –igi”, ekz.: saniga aero; mortiga frapo; ruinigema filino de Babel.
3. - Adverbojn, kun la senco: “laŭ -iga maniero”, ekzemple: enuige paroladi; devige rideti.
Rim.: Ĉe tiuj derivitaj adjektivoj kaj adverboj, la sufikso estas ofte malmulte utila, kaj tial forlasita: disting(ig)a, dolor(ig)a, lim(ig)a, ktp.
IV. Radiko samsignifa uzata memstare.
Igi - Verbo havanta la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de fari, per tio, ke fari signifas, ke io estas ŝanĝata de ia ekstera kaŭzo, dum igi nenion precizigas pri la kaŭzo, kaj havas sekve pli vastan amplekson: li igis fari al si veston; mi igis rakonti al mi la novaĵon; igis tion supozi ŝiaj hipokrite mallevitaj okuloj.
Rim.: Kvankam la ordo de la vortoj estas sufiĉe libera en Esperanto, oni kutimas, pro klareco, meti inter igi kaj la infinitivo la subjekton de tiu infinitivo, kaj post la infinitivo ties komplementon: tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi, kaj faros lin pli cedema; kolero de reĝo estas kuriero de morto, sed homo saĝa igas ĝin pardoni; kio do igis ilin vagadi? ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado la bezono de viaj servoj igis min vin voki; la amuzo igis min forgesi pri la horo; mi igis lin forkuri; la farmisto igis siajn amikojn manĝi la kokinojn; trovi rimedojn por igi la mondon komenci uzadi la lingvon.
Ige - Vikipedio
Adverbo signifanta la kaŭzecon, kaj montranta la aganton: ĉio okazis ige de tiu virino; la malvenko de Anibalo ige de Scipiono; la fondo de Romo ige de Romulo.
age de, fare de.

Nenhum comentário:

Postar um comentário