quinta-feira, 4 de maio de 2017

Evitu malpacon / Evita contender

Evitu malpacon
“Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci.” – Paŭlo / II TIMOTEO, 2 : 24.
Deturnu vin de tiuj, kiuj strebas al malpaco en la servado al la Sinjoro.
Ili ne serĉas la dian lumon por siaj koroj, sed ja konkuras pri elstareco sur la kampo de la pasemaj konsideroj. Studante la sanktajn skribojn, ili celas ne la rimedojn necesajn al sia propra iluminado, sed ja paradi ĉe la malnobla kultado de sia personeco. Ili atakas tiujn, kiuj ne sekvas iliajn principojn, sin ĵetas kontraŭ la laboroj, kiuj ne troviĝas sub ilia rekta kontrolo, ne kunlaboras krom de alte malsupren, opinias utilaj nur tiujn taskojn, kiujn ili mem plenumas, amas la senfinajn diskutojn pri la ĝusta loko de komo kaj perdas longajn tagojn por malkovri la ŝajnajn kontraŭdirojn de la verkistoj, kiuj sin dediĉas al la idealo de Jesuo. Neniam ili havas tempon por la servoj de la kristana humileco, ĉar ilia intereso estas la persona elstareco. Ĉiam tre malinklinaj al la konjugado de la verboj helpi, pardoni kaj servi, ili konstante direktas sian atenton al la neperfekta flanko de la homaro, kontraŭ kiu ili tenas vipojn en la manoj laŭ sia malbona emo al skurĝado. Ili malpacas pro ĉiu apartaĵoj de la evangelia laboro, kaj kiam montriĝas perspektivoj de edifa interkonsento, ili kreas novajn motivojn de perturbo.
Tiuj, kiuj aliĝas al la Savanta Evangelio pro amo al malpaco, apartenas al la vicoj de la plej grandaj kaj subtilaj malamikoj de la Regno de Dio.
La lernanto nepre bezonas vigli por ne fali en la frenezon de la mordantaj kaj senutilaj paroloj.
Ni estas vokitaj ne al kverelado sed ja al servado kaj lernado ĉe la Majstro ; ne al glorado de la “mi”, sed al la plenumado de superaj decidoj por la konstruado de la Dia Regno en ni.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Pano Nia, ĉapitro: 98.
Evita contender
“Ao servo do Senhor não convém contender.” - Paulo / II Timóteo, 2:24.
Foge aos que buscam demanda no serviço do Senhor.
Não estão eles à procura de claridade divina para o coração. Apenas disputam louvor e destaque no terreno das considerações passageiras. Analisando as letras sagradas, não atraem recursos necessários à própria iluminação e, sim, os meios de se evidenciarem no personalismo inferior. Combatem os semelhantes que lhes não adotam a cartilha particular, atiram-se contra os serviços que lhes não guardam o controle direto, não colaboram senão do  vértice para a base, não enxergam vantagens senão nas tarefas de que eles mesmos se incumbem. Estimam as longas discussões a propósito da colocação de uma vírgula e perdem dias imensos para descobrir as contradições aparentes dos escritores consagrados ao ideal de Jesus. Jamais dispõem de tempo para os serviços da humildade cristã, interessados que se acham na evidência pessoal. Encontram sempre grande estranheza na conjugação dos verbos ajudar, perdoar e servir. Fixam-se, invariavelmente, na zona imperfeita da humanidade e trazem azorragues nas mãos pelo mau gosto de vergastar. Contendem acerca de todas as particularidades da edificação evangélica e, quando surgem perspectivas de acordo construtivo, criam novos motivos de perturbação.
Os que se incorporam ao Evangelho Salvador, por espírito de contenda, são  dos maiores e dos mais sutis adversários do Reino de Deus.
É indispensável a vigilância do aprendiz, a fim de que se não  perca no  desvario das palavras contundentes e inúteis.
Não estamos convocados a querelar e, sim, a servir e a aprender  com o  Mestre; nem fomos chamados à entronização do “eu”, mas, sim, a cumprir os desígnios superiores na construção do Reino Divino em nós.
Livro: Pão Nosso.
Emmanuel / Chico Xavier, cap.: 98.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita