sexta-feira, 12 de maio de 2017

Lastaj Konsiloj / ÚLTIMOS CONSELHOS

Lastaj Konsiloj
Jen ni venis al la fino de nia kurso. Ŝajnas al mi, ke vi bone komprenis la regulojn de la gramatiko de ĉi tiu utila lingvo, Esperanto; ĉion eblan mi faris por tio, kaj mi pensas, ke vi montris la plej grandan intereson por la alpreno ne sole de tiuj reguloj, sed ankaŭ de la “spirito” de tiu ĉi mirinda kreaĵo de la majstro Zamenhof. Ŝajnas al mi ankaŭ, ke decidinte lerni Esperanton, vi havis klaran komprenon de ĝia celo, nome, la alproksimiĝo de koroj per la interkompreniĝo de cerboj. Ne alia sento instigis tiun infanon de Bialystok ekpensi pri ia rimedo, kiu faligus la ĥinajn murojn inter la popoloj. Ni estas nun feliĉaj havi en manoj tian murrompilon kaj ni ĝin uzu, konscie kaj obstine, ĝis la mondo fariĝos “unu granda rondo familia”.
Kion nun restas al vi fari, de ĉi tiu momento, kiam vi fermas vian gramatikon? Unu solan vojon vi devas iri: legi niajn klasikulojn. Havigu al vi la verkojn de la majstro kaj legu ilin malrapide, pacience ekzamenante la konstruon de ĉiu frazo; tiam vi rimarkos la tutan belecon de Esperanto kaj efektive admiros tiun geniulon, kiu ĝin faris.
La tutan gramatikon de Esperanto vi posedas, kaj via kapitalo da scioj estas jam nun ne malgranda, sed kompreneble ĝi devas kreski. Daŭrigu do la lernadon de ĉi tiu bela idiomo per atenta legado de fidindaj aŭtoroj, kaj vi ĝin pli kaj pli amos; kaj amante Esperanton, vi ĉiam pli komprenados la homan animon; vi liberiĝos de la nigra egoismo en la lumon de komunehoma vivado; vi fariĝos - Homo!
Esperanto Sem Mestre -  Francisco Valdomiro Lorenz
ÚLTIMOS CONSELHOS
Eis-nos chegados ao fim do nosso curso. Parece-me teres bem compreendido as regras da gramática desta útil língua, o Esperanto; tudo quanto possível eu fiz para isso, e creio que mostraste o máximo interesse no absorver, não só essas regras, mas também o “espírito” desta admirável criação do mestre Zamenhof. Parece-me, outrossim, que, resolvido a aprender o Esperanto, terias clara compreensão do seu objetivo, a saber, a aproximação de corações pelo mútuo entendimento de cérebros. Não foi outro o sentimento que induziu aquela criança de Bialistoque a pensar num meio que derruísse as muralhas chinesas entre os povos. Somos agora felizes de ter em mãos tal aríete, e usêmo-lo, com consciência e obstinação, até que o mundo se torne em “um grande círculo familiar”.
Que te falta agora fazer, a partir deste momento em que fechas a tua gramática? Uma só estrada tens a perlustrar: ler os nossos clássicos. Adquire as obras do mestre e lê-as devagar, pacientemente examinando a construção de cada frase; então notarás toda a beleza do Esperanto e realmente admirarás esse gênio que o fez.
A gramática inteira do Esperanto a possuis, e o teu cabedal de conhecimentos, já neste momento, é não pequeno, mas, é claro, precisa de crescer. Prossegue, pois, no aprender este belo idioma com atenciosa leitura de autores dignos de confiança, e cada vez mais o amarás; e, amando o Esperanto, mais e mais compreenderás a alma humana; libertar-te-ás do negro egoísmo para a luz do conviver entre homens; tornar-te-ás - um ser humano!
Esperanto Sem Mestre -  Francisco Valdomiro Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita