terça-feira, 16 de maio de 2017

Spritaĵoj kun lecionoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Leciono 1
La edzo eniras sub la duŝon en la momento, kiam lia edzino eliras el la banĉambro.
Ĉi-momente aŭdiĝas ĉeporda sonorileto. La edzino rapide ĉirkaŭvolvas sin per viŝtuko kaj kuras malsupren por malfermi. Malantaŭ la pordo staras najbaro.
Antaŭ ol la virino komencis paroli, la najbaro diras "Mi donos al vi 800 dolarojn, se vi demetos la viŝtukon".
Post momento da pripensado la virino ekstaras nude antaŭ la najbaro. Post kelksekunda rigardo la najbaro enmanigas al ŝi 800 dolarojn kaj foriras.
La virino denove surmetas la viŝtukon, revenas supren, kaj la edzo demandas "Kiu estis?"
"Nia najbaro dekontraŭe" li aŭdas responde kaj daŭrigas:
"Bonege! Ĉu li eble redonis tiujn ĉi 800 dolarojn, kiujn li pruntis de mi?"
La konkludo de la historio tekstas: se vi posedas esencajn informojn koncerne preni krediton kaj la riskon ligitan kun tio ĉi, informu pri tio la kunposedantojn de la akcioj en la ĝusta tempo.

Leciono 2
Komerca reprezentanto, administra oficistino kaj ilia estro iras komune tagmanĝi. Surstrate ili trovas malnovan lampon. Kiam ili ektuŝis ĝin, aperis Ĝino, kiu promesis plenumi unu deziron al ĉiu el ili. "Mi unue, mi unue!" ekkriis la oficistino. "Mi deziras troviĝi sur Bahamaj Insuloj, navigi motorboaton kaj pensi pri nenio". Kaj jen ŝi malaperis.
"Nun mi" ekvokis la komercisto. "Mi ankaŭ volas esti sur la insuloj, ripozi surstrande kun mia persona masaĝistino kaj kun stoko da malvarma kokakolao". Kaj li ankaŭ tuj malaperis.
"Bone, nun vi" diris la Ĝino al la estro, kaj tiu ĉi respondis: "Mi volas, ke la duopo venu al mia buroo tuj post la lunĉo".
Kaj jen la konkludo de tio: ĉiam permesu, ke via ĉefo parolu kiel la unua.

Leciono 3
Aglo sidis sur arbo, ripozis kaj faris nenion. Malgranda kuniklo rigardis la aglon kaj demandis:
"Ĉu mi ankaŭ povas eksidi ĉi tiel kaj fari nenion?" Je tio la aglo rediris: "Certe, kial ne?"
Do la kuniklo same eksidis kaj ripozis. Tiam subite aperis vulpo, saltis sur la kuniklon kaj formanĝis ĝin.
Kaj kia estas la konkludo pri tio? - Por sidi kaj fari nenion, oni devas sidi sufiĉe alte.

Nenhum comentário:

Postar um comentário