quarta-feira, 24 de maio de 2017

Lecioneto / pequena lição - 67

Sid/i PV

1. (iu) Resti ie, metinte la postaĵon de la korpo sur io: li sidas apud la tablo; sidi ĉe la pordo de sia domo, sur trono; birdo sidas sur branĉo; forte sidas, kiu Dion fidas PrV; la ferkesto, kiun sidas avarulo, enteni same povus sablon aŭ oron.
2. (iu) Resti sur seĝo por konsiliĝi, diskuti aŭ juĝi: la parlamento sidis dum la tuta nokto; mi ne sidas kun homoj malveremaj.
3. (iu) Resti senmova, senaga: sidi kiel muso sub balailo PrV; Dion fidu, sed senfare ne sidu PrV; sidadi super libro dum tutaj horoj; (figure) la vortoj flugas, sed la pensoj sidas.  VD:kovi, kuŝi, sieĝi, stari
4. (io) (figure) Restadi, estadi: en la kandelingo sidis brulanta kandelo; la ŝlosilo sidas en la pordo; diademo, malgranda tapeto sidis sur ŝia kapo; la verda stelo, kiu sidas sur nia brusto; en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo PrV; en unueco sidas nia forto; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas PrV; kiel solece sidas la urbo! malsaĝeco forte sidas en lia koro.
5. (io) (figure) Konveni, akordiĝi laŭ la vidpunkto de la ekstera beleco: la vestoj bonege sidas - sidejo Loko, kie sidas iu aŭ io: mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern.
*sidigi - Igi iun sidi 1: sidigu vin ..., sinjoro.
*sidiĝi = eksidi - sidiĝu, sinjoro.
Rim.: Z. konsilas, ke „ anstataŭ "sidiĝu" estus pli bone diri "sidigu vin" aŭ "eksidu" tamen ĉar la formo "sidiĝu" jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam "esperantismo" kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas”.
Sidilo - Ĉia meblo aŭ aĵo uzata por sursido.
Eksidi - Sin meti sur seĝon, sidiĝi: ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro.
Kunsidi - Partopreni en komuna diskutado aŭ konsiliĝo: multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.
Kunsido - Iom daŭra diskutado aŭ konsiliĝo inter sidantaj personoj: la kunsido estis longa.  VD:kunveno.

Nenhum comentário:

Postar um comentário