quinta-feira, 11 de maio de 2017

Bona humoro subtenas la memoron

Ĉu la memoro bone funkcias, tio estas ankaŭ demando de sinteno. Kiu malstreĉite rilatas al la maljuniĝo, tiu forgesas malpli. Jen ekzercoj por la memoro.
Eĉ se tio sonas iom neprobabla: Nia propra sinteno al nia memoro influas tion kiel bone ni povas memorteni aferojn kaj kiel ni pritaksas nian mensan freŝecon. Tio rilatas ankaŭ al nia sinteno rilate al la temo de "maljuniĝo". Al tridekjarulo  tio ankoraŭ ne estas signifa, se li kredas pri si mem ke li dum maljunaĝo perdos mensan freŝecon, sed ju pli multe homoj pliaĝiĝas, des pli ŝajnas ke ilia memorkapablo kaj eĉ ilia korpa bonfarto dependos de tio ĉu ili havas pozitivajn aŭ negativajn imagojn pri la maljuneco.
Kiel tiuj kuntekstoj precize aspektas, tio estas ankoraŭ science ne klarigita. Diversaj faktoroj ludas perantan rolon: Kiu ekzemple kredas pri si ke li kapablas bone memorteni aferojn - sendepende de la aĝo - tiu kuraĝos fari pli kaj entreprenos pli. Kaj kiu akceptas la pliaĝiĝon kun anima trankvileco, tiu estas pli bonhumora - kaj ankaŭ pozitiva emocia sinteno levas la memorkapablon. Ne estas hazardo ke homoj kun gravaj depresioj ofte suferas pri afekcioj de la memorkapablo. Nun do temas pri tio ŝanĝi iomete la sintenon pri la propra memorkapablo kaj pri la pliaĝiĝo. Jen du alternativoj por ekzercoj - por sufiĉe junaj homoj kaj por sufiĉe aĝaj homoj.

Por junaj homoj
Verŝajne vi ankoraŭ ne multe cerbumas pri tio kiel aspektos via vivo kiam vi estos signife pli aĝa. Faru nun foje salton en via imago kaj pripensu: Kiel vi fartos se vi estos 60 jara aŭ pli aĝa? Ĉu tio estas bona sento? Aŭ ĉu negativaj pensoj kunsonas? Pripensu nun ĉu vi povas projekti pozitivan vizion pri via vivo kun 60 jaroj. Kion vi faros? Ĉu vi estos saĝa? Kiu pli aĝa  aktoro aŭ kiu pli aĝa politikistino povus servi kiel modelo por vi? Aŭ ĉu eble en via socia medio troviĝas homoj kiuj "bone" maljuniĝas? Desegnu laŭeble precizan bildon. Kaj nun venas la propra tasko: Ĉiam kiam vi konfrontiĝas kun la temo memorkapablo ("Kie denove estas la ŝlosilo por mia aŭto?") aŭ kun la temo maljuneco ("La kanzonisto Ikso mortis?"), tiam pensu pri tiu pozitiva, mense kapabla bildo pri via propra maljuneco: Ĝuu tion!

Por pli aĝaj homoj
Tute klare, ĉi tie ne temas pri "cerbolavado". Ĉiu scias ke la memorkapablo dum maljunaĝo vere malkreskas. Tio estas normala. Observu tamen dum via ekzercado precize kiel aspektas viaj akompanaj pensoj kaj emocioj, se vi dum la ĉiutago forgesas ion, konfuzas ion, misformetis ion. Atentu pri tio, ĉu vi reagas je tio pesimisme ("Tiel estas, se oni estas maljuna", "Tipe, mi ne plu kapablas fari tion tiel") kaj ĉu vi havas malagrablajn sentojn ("Domaĝe ke ne plu fariĝos kiel dum antaŭaj epokoj", "Mi estas malkapabla"). Provu dum la ekzercado ne plu sekvi tiujn pensojn kaj sentojn kaj provu eĉ moki ilin. Parolu al vi mem la negativan penson aŭ komenton ekzemple per alta voĉo aŭ kantu ĝin kvazaŭ kiel furorkanton. Tiel ĝi perdos sian negativan efikon. Provu la rimedojn por malvenki la pensojn pri la temo "Mi estas maljuna, tion ĉion mi ne plu kapablas".
La ekzercoj dum tiu tempo kaptas pli la psikon ol la menson. La trejnadaj unuoj tial ne havos tujajn rektajn efikojn je la memorkapablo. Sed se vi havos la senton, ke tiuj ekzercoj precize trafos "vian temon", tiam la prilaboro de via sinteno ja tre bone daŭre povos helpi al vi - ĝi plibonigos vian bonhumoron kaj vian memorkapablon.

Nenhum comentário:

Postar um comentário