sábado, 25 de janeiro de 2014

Lernado / Aprendizado - 3

Lernado
126. – Ĉu la vibroj rilataj al la bono kaj malbono, eligitaj de la enkarniĝinta animo dum sia surtera lernado, daŭras plu en la Spaco, por la ekzameno kaj pesado de la estonteco?
– Vi devos konsenti kun ni, ke ekzistas fizikaj fenomenoj tro transcendaj, por ke ni povu ilin ĝuste ekzameni en la mallarĝaj limoj de viaj nuntempaj scioj.
Temante tamen pri vibroj elsenditaj de la enkarniĝinta Spirito, ni estas devigitaj konfesi, ke tiuj vibroj restas porĉiame gravuritaj sur la memoro de ĉiu homo; kaj la memoro estas kvazaŭa fotografa plako, kie la figuroj neniam konfuziĝas.
Sufiĉos la manifesto de la memoro, por ke efektiviĝu pli malfrue ĉiuj konsideroj sur la kampo de la esprimoj de malbono kaj bono.
127. – Ĉu la instruo “sana korpo, sana menso” povas esti observata sole nur per la praktikado de sportoj kaj atletismo?
– Rilate la “sanan korpon”, atletismo ludas gravan rolon kaj havus plej edifan agadon ĉe la problemo de la fizika sano, se la homo, en sia vantamo kaj egoismo, ne estus difektinta ankaŭ la fonton de gimnastiko kaj sporto, aliigante ĝin en scenejon por surtronigo de perforto, de la morala bastardigo de la junularo iluziita per la bruta forto kaj trompita per la imperativoj de la tiel nomata eŭgenio aŭ per la strangaj konkuroj de la sektaj grupoj, deturnante de ĝiaj noblaj celoj unu el la grandaj kolektivaj movadoj por kunfratiĝo kaj sano.
Sufiĉos ja tiu rimarko, por ke ni komprenu, ke “sana menso” estos realaĵo nur tiam, kiam estos perfekta ekvilibro inter la mondomovadoj kaj la internaj konkeroj de la animo.
128. – Ĉu ankaŭ la vivo de besto havas misiajn karakterojn?
– La besta vivo ne estas ĝustedire ia misio, sed ĝi prezentas ian superan celon, kiu estas ĝia propra perfektiĝo laŭlonge de la bonfaraj spertoj de laboro kaj akirado de la sanktaj principoj de la intelekto, tra senĉesaj, paciencaj penadoj.
129. – Ĉu estas eraro la fakto, ke la homo sin nutras per besta vianto?
– La englutado de besta viando estas ja eraro je gravaj sekvoj, el kiu originis malbonaj kutimoj de la homa nutrado.
Estas bedaŭrinda tiu situacio, des pli ĉar, se la materia stato de la homo postulas la kunagadon de certaj vitaminoj, tiuj nutraj valoroj povas troviĝi en la vegetalaj produktoj, sen la absoluta bezono de buĉejoj kaj fridujoj.
Sed ni devas konsideri la ekonomian maŝinon de la intereso kaj kolektiva harmonio, en kiu tiom multe da laboristoj fabrikas sian ĉiutagan panon. Ĝiaj pecoj ne povas esti subite detruataj sen gravaj danĝeroj. Ni konsolu nin ĉe la vido de la estonteco, kaj estas juste, ke ni sindone laboru por la alveno de novaj tempoj, kiam la surteraj homoj ne plu bezonos sin nutri per la sangaj restaĵoj de siaj malsuperaj fratoj.
130. – Kiel ni, laborantoj ĉe la surtera lernado, povos rigardi la sanktan tekston: “memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta” , kiam la laborkontraktoj difinas por tio la dimanĉon?
– La homo devas sanktigi la dimanĉan ripozon ne pro tio, ke temas pri dimanĉo, sed pro la bezono starigi semajnan paŭzon al la agado de la fizika vivo, por spirita rifuĝo de la animo en sin mem, sur la vojo de la surtera aktiveco. La dimanĉa ripozo plene anstataŭas la antikvan sabaton, kaj ni atentigu, ke la rigideco de ĝia observado estis starigita de la hebreaj leĝodonintoj pro la ambicio kaj potenco de la sinjoroj de sklavoj, en tiu epoko tre nombraj, kaj kiuj nur tiamaniere obeis la homaman normon, permesante halton al la laciga diligenteco, kutime neniiganta la vivon de malfortaj, sendefendaj sklavoj.
La homo ĉiam devas dediĉi la semajnan ripozon al la spiritaj praktikoj de sia vivo, sed ne sindonante al iu ajn ekscesoj laŭ la senco de la litero en tiu afero, ĉar post la vorto de Moseo, ni devas aŭdi la lecionon de la Sinjoro, kiu klarigis, ke “la sabado estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato”.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Aprendizado.
126 – As vibrações relativas ao bem e ao mal, emitidas pela alma encarnada no seu aprendizado terrestre, persistem no Espaço para exame e ponderação do futuro?
Haveis de convir convosco que existem fenômenos físicos, transcendentes em demasia, para que possamos examina-los, devidamente, na pauta exígua dos vossos conhecimentos atuais.
Todavia, em se tratando de vibrações emitidas pelo Espírito encarnado, somos compelidos a reconhecer que essas vibrações ficam perenemente gravadas na memória de cada um; e a memória é uma chapa fotográfica, onde as imagens jamais se confundem. Bastará a manifestação da lembrança, para serem levadas a efeito todas as ponderações, mais tarde, no capítulo das expressões do mal e do bem.
127 – O preceito do “corpo são, mentalidade sadia”, poderá ser observado tão somente pelo hábito dos esportes e labores atléticos?
No que se refere ao; “corpo são”, o atletismo tem papel importante e seria de ação das mais edificantes nos problemas da saúde física, se o homem na sua vaidade e egoísmo não houvesse viciado, também, a fonte da ginástica e do esporte, transformando-a em tablado de entronização da violência, do abastardamento moral da mocidade, iludida com a força bruta e enganada pelos imperativos da chamada eugenia ou pelas competições estranhas dos grupos sectários, desviando de suas nobres finalidades um dos grandes movimentos coletivos em favor da confraternização e da saúde.
Bastará essa observação para compreendermos que a “mentalidade sadia” somente constituirá uma realidade quando houver um perfeito equilíbrio entre os movimentos do mundo e as conquistas interiores da alma.
128 – A vida do irracional está revestida igualmente das características missionárias?
A vida do animal não é propriamente missão, apresentando, porém, uma finalidade superior que constitui a do seu aperfeiçoamento próprio, através das experiências benfeitoras do trabalho e da aquisição, em longos e pacientes esforços, dos princípios sagrados da inteligência.
129 – É um erro alimentar-se o homem com a carne dos irracionais?
A ingestão das vísceras dos animais é um erro de enormes conseqüências, do qual derivaram numerosos vícios da nutrição humana. É de lastimar semelhante situação, mesmo porque, se o estado de materialidade da criatura exige a cooperação de determinadas vitaminas, esses valores nutritivos podem ser encontrados nos produtos de origem vegetal, sem a necessidade absoluta dos matadouros e frigoríficos.
Temos de considerar, porém, a máquina econômica do interesse e da harmonia coletiva, na qual tantos operários fabricam o seu pão cotidiano. Suas peças não podem ser destruídas de um dia para o outro, sem perigos graves. Consolemo-nos com a visão do porvir, sendo justo trabalharmos, dedicadamente, pelo advento dos tempos novos em que os homens terrestres poderão dispensar da alimentação os despojos sangrentos de seus irmãos inferiores.
130 – Operários do aprendizado terrestre, como devemos encarar o texto sagrado do “lembra-te do dia de sábado para santifica-lo”, quando as obrigações de serviço proporcionam para isso os domingos?
O descanso dominical deve ser sagrado pelo homem, não por se tratar de um domingo, mas em virtude da necessidade de se estabelecer uma pausa semanal aos movimentos da vida física, para o recolhimento espiritual da alma em si mesma, no caminho das atividades terrestres. O repouso dominical substitui perfeitamente o sábado antigo, salientando-se que a rigidez da sua observância foi instituída pelos legisladores hebreus, em virtude da ambição e da prepotência dos senhores de escravos, numerosos na época, e que, somente desse modo, atendiam à medida de humanidade, concedendo uma trégua ao esforço exaustivo que costumava aniquilar a existência de servos fracos e indefesos.
O descanso semanal deve ser sempre consagrado pelo homem às expressões de espiritualidade da sua vida, sem se dar, porém, a qualquer excesso no domínio da letra, nesse particular, porque, após a palavra de Moisés, devemos ouvir a lição do Senhor, esclarecendo que “o sábado foi feito para o homem e não o homem par ao sábado”.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita