domingo, 9 de março de 2014

La kastoj / AS CASTAS

La kastoj
La hinda popolo, malgraŭ sia alta grado da progreso en la spiritaj sciencoj, entute ne sufiĉe profitis sian abundon da sanktaj spertoj. Ĝiaj kondukantoj konis la altajn celojn de la vivo. Ili neprecize rememoris la promesojn de la Sinjoro, antaŭ ol sia reenkarniĝo ĉe la laboroj en la peniga ekzilejo. La pruvo pri tio estas, ke ili akceptis ĉiujn grandajn misiistojn de la pasinteco, vidante en ili la avatarojn de sia Savanto. Viaso estis ilo de la lecionoj de la Kristo, ses mil jarojn antaŭ la Evangelio, kies epopeo, en siaj plej malgrandaj detaloj, estis antaŭvidita de la hindaj inicitoj, kelkajn miljarojn antaŭ la organizado de Palestino. Kriŝno, Budho kaj aliaj granduloj senditaj de Jesuo al la fizika mondo, por eldirado de liaj savantaj veraĵoj, estis komprenataj de la granda popolo, sur kies frunton la Sinjoro, en ĉiuj tempoj, direktis la diajn helecojn de sia sindona kaj kompatema amo. Sed kvazaŭ la afero estus determinita de dolora psika atavismo, la hinda popolo, malgraŭ siaj spiritecaj tradicioj, lasis kreski en sia koro la dornon de fiero, kiu ja kaŭzis ĝian ekzilon sur la Teron.
Baldaŭ la organizado de kastoj apartigis la hindajn kolektivojn por ĉiam. Tiuj kastoj stariĝis ne nur kun hierarkia senco, sed ankaŭ kun signifo de ia fiera kaj absoluta supereco. La profundaj radikoj de ia potenca vanteco dividas la homojn sur la socia kaj religia kampo. La efektivaj idoj de la lando sin nomas arjoj, origina nomo de ilia primitiva raso, kaj ilia religia sistemo entute nomiĝas “Arja-Darmo”, kiun, laŭ sia aserto, ili alportis el sia malproksima origino, kie ne ekzistas specialaj kolektivoj aŭ centra aŭtoritatulo, sed profunda kaj mirinda libereco je sento.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
AS CASTAS
O povo hindu, não obstante o seu elevado grau de desenvolvimento nas ciências do Espírito, não aproveitou de modo geral, como devia, o seu acervo de experiências sagradas. Seus condutores conheciam as elevadas finalidades da vida. Lembravam-se vagamente das promessas do Senhor, anteriores à sua reencarnação para os trabalhos do penoso degredo. A prova disso é que eles abraçaram todos os grandes missionários do pretérito, vendo neles os avatares do seu Redentor. Viasa foi instrumento das lições do Cristo, seis mil anos antes do Evangelho, cuja epopeia, em seus mínimos detalhes, foi prevista pelos iniciados hindus, alguns milênios antes da organização da Palestina. Krishna, Buda e outros grandes enviados de Jesus ao plano material, para exposição de suas verdades salvadoras, foram compreendidos pelo grande povo sobre cuja fronte derramou o Senhor, em todos os tempos, as claridades divinas do seu amor desvelado e compassivo. Mas, como se a questão fosse determinada por um doloroso atavismo psíquico, o povo hindu, embora as suas tradições de espiritualidade, deixou crescer no coração o espinho do orgulho que, aliás, dera motivo ao seu exílio na Terra.
Em breve, a organização das castas separava as suas coletividades para sempre. Essas castas não se constituíam num sentido apenas hierárquico, mas com a significação de uma superioridade orgulhosa e absoluta. As fortes raízes de uma vaidade poderosa dividem os espíritos no campo social e religioso. Os filhos legítimos do país dão-se o nome de árias, designação original de sua raça primitiva, e o seu sistema religioso, de modo geral, chama-se "Ária-Darma", que eles afirmam trazer de sua longínqua origem, e em cujo seio não existem comunidades especiais ou autoridade centralizadora, senão profunda e maravilhosa liberdade de sentimento.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário