domingo, 16 de março de 2014

TRANSIĜO / TRANSIÇÃO – 2

TRANSIĜO
151. – Ĉu la elkarniĝinta Spirito eble suferas el la brulado de la kadavraj elementoj?
– Ĉe kremaciado necese estas kompati la kadavrojn, prokrastante je pliaj horoj la detruadon de la materiaj visceroj, ĉar, ĉe la unuaj horoj post la forpaso, pro la organikaj fluidaĵoj ankoraŭ altirantaj la animon al la sensacoj de la materia ekzistado, ĉiam ekzistas, iamaniere, multaj interŝanĝoj de sento inter la elkarniĝinta Spirito kaj la korpo en kiu estingiĝis la “viva tonuso”.
152. – Ĉu la nenatura morto kaŭzas al la elkarniĝintoj sensacojn malsamajn ol tiujn de la tiel nomata “natura morto”?
       – Kaŭze de la situacio de surprizo antaŭ la gravegaj, neeviteblaj okazintaĵoj, la elkarniĝo pro akcidentoj, la subitaj disiĝoj estigas ja tre dolorajn sensacojn al la elkarniĝinta animo. En tiaj cirkonstancoj, la estulo preskaŭ ĉiam ne troviĝas sufiĉe preparita, kaj la subiteco de la situacio alportas al li amarajn, terurajn emociojn.
Tiuj malĝojaj surprizoj tamen ne okazas al la animoj en okazo de doloraj kaj longedaŭraj malsanoj, ĉe kiuj la koro kaj la intelekto estas atingataj de la lumo de edifaj meditoj, kaj rimarkas la trompojn kaj malprofitojn de la troa alkroĉiĝo al la Tero, kaj estas juste, ke ni konsideru la utilecon kaj bezonon de la fizikaj doloroj en tiu aparta situacio, ĉar nur per ĝia valora helpo la homo povas liberiĝi de la ŝarĝo de siaj nocaj impresoj el la mondo, por trankvile pasi tra la sojlo de la vivo en la Senfino.
153. – Se ne estos alveninta la horo de la morto, ĉu la homo povos perei sub la danĝeroj lin minacantaj?  
– Ĉe la eksteraj aspektoj de la vivo, se nur la enkarna Spirito kondutas laŭ la reguloj de pura konscienco kaj bonintenca koro, sen la malprudento de la rapidemaj kaj la egoismo de la ambiciaj, ĉia defendo de la homo kuŝas en Dio.
154. – Kiaj estas la unuaj impresoj de tiuj, kiuj elkarniĝis per memmortigo?
– La unua elreviĝo lin atendanta estas la realeco de la vivo, kiu ne estingiĝas per la morto de la fizika korpo, vivo gravigita de la timigegaj turmentoj, pro lia decido plena de ekstrema ribelemo.
Ekzistas memmortigintoj, kiuj spertas plu la senfinajn fizikajn suferojn de sia lasta surtera horo. Dum tutaj jaroj ili sentas la terurajn impresojn de la tokso, neniiginta al ili la energiojn, la traboradon de la cerbo pro fremda korpo elpafita el la armilo uzita ĉe lia lasta ago, la pezon de la pezaj radoj, sub kiujn ili sin ĵetis ĉe la dezirego foriri el la vivo, la pasadon de la silentaj, malgajaj akvoj sur sia kadavro, kie ili serĉis la kriman forgeson de siaj taskoj en la mondo, kaj, ordinare, la plej malagrabla sensaco de la memmortiginto estas akompani  minuton post minuto la malkomponiĝadon de la korpo forlasita en la sino de la tero, plena de vermoj kaj putrinta.
El ĉiuj devojiĝoj de la homa vivo, memmortigo estas eble la plej grava pro sia karaktero de falsa heroeco, de absoluta neado de la amoleĝo kaj de ekstrema ribelo kontraŭ la volo de Dio, kies justeco neniam sentiĝis, ĉe la homoj, sen la lumo de la favorkoreco.
155. – Ĉu la timo al la morto montras mankon de spirita evoluo?
– En tiu senco, ni ne povas ĝeneraligi tian difinon. Rilate al tiuj timoj, ni plurfoje estas devigitaj akcepti la pravigojn prezentitajn de la amo, pravigojn ĉiam sublimajn en sia spirita manifestiĝo. Sed ne estas juste, ke la sincera kredanto pleniĝu de timegoj antaŭ la ideo de sia transiro al la sfero nevidebla por la homaj okuloj, kaj estas ja oportuna la konsilo pri ĉiama preparado de la homo por la nova vivo, kiun la morto prezentos al li.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
TRANSIÇÃO
151 – O espírito desencarnado pode sofrer com a cremação dos elementos cadavéricos?
Na cremação, faz-se mister exercer a piedade com os cadáveres, procrastinando por mais horas o ato de destruição das vísceras materiais, pois, de certo modo, existem sempre muitos ecos de sensibilidade entre o Espírito desencarnado e o corpo onde se extinguiu o “tônus vital”, nas primeiras horas seqüentes ao desenlace, em vista dos fluídos orgânicos que ainda solicitam a alma para as sensações da existência material.
152 – A morte violenta proporciona aos desencarnados sensações diversas da chamada “morte natural?”.
A desencarnação por acidentes, os casos fulminantes de desprendimento proporcionam sensações muito dolorosas à alma desencarnada, em vista da situação de surpresa ante os acontecimentos supremos e irremediáveis. Quase sempre, em tais circunstâncias, a criatura não se encontra devidamente preparada e o imprevisto da situação lhe trazem emoções amargas e terríveis.
Entretanto, essas surpresas tristes não se verificam para as almas, no caso das enfermidades dolorosas e prolongadas, em que o coração e o raciocínio se tocam das luzes das meditações sadias, observando as ilusões e os prejuízos do excessivo apego à Terra, sendo justo considerarmos a utilidade e a necessidade das dores físicas, nesse particular, porquanto somente com o seu concurso precioso pode o homem alijar o fardo de suas impressões nocivas do mundo, para penetrar tranqüilamente os umbrais da vida do Infinito.
153 – Se a hora da morte não houver chegado, poderá o homem perecer sob os perigos que o ameacem?
Nos aspectos externos da vida, e desde que o Espírito encarnado proceda de conformidade com os ditames da consciência retilínea e do coração bem intencionado, sem a imponderação dos precipitados e sem o egoísmo dos ambiciosos, toda e qualquer defesa do homem reside em Deus.
154 – Quais as primeiras impressões dos que desencarnam por suicídio?
A primeira decepção que os aguarda é a realidade da vida que se não extingue com as transições da morte do corpo físico, vida essa agravada por tormentos pavorosos, em virtude de sua decisão tocada de suprema rebeldia.
Suicidas há que continuam experimentando os padecimentos físicos da última hora terrestre, em seu corpo somático, indefinidamente. Anos a fio, sentem as impressões terríveis do tóxico que lhes aniquilou as energias, a perfuração do cérebro pelo corpo estranho partido da arma usada no gesto supremo, o peso das rodas pesadas sob as quais se atiraram na ânsia de desertar da vida, a passagem das águas silenciosas e tristes sobre os seus despojos, onde procuraram o olvido criminoso de suas tarefas no mundo e, comumente, a pior emoção do suicida é a de acompanhar, minuto a minuto, o processo da decomposição do corpo abandonado no seio da terra, verminado e apodrecido.
De todos os desvios da vida humana, o suicido é, talvez o maior deles pela sua característica de falso heroísmo, de negação absoluta da lei do amor e de suprema rebeldia à vontade de Deus, cuja justiça nunca se fez sentir, junto dos homens, sem a luz da misericórdia.
155 – O receio da morte revela falta de evolução espiritual?
Nesse sentido, não podemos generalizar semelhante definição.
No que se refere a esses receios, somos obrigados a reconhecer, muitas vezes, as razões aduzidas pelo amor, sempre sublime na sua manifestação espiritual.
Todavia, não é justo que o crente sincero se encha de pavores ante a idéia de sua passagem para o plano invisível aos olhos humanos, sendo oportuno o conselho de uma preparação permanente do homem para a vida nova que a morte lhe apresentará.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário