domingo, 23 de março de 2014

TRANSIĜO / TRANSIÇÃO – 3

         Transiĝo.
156. – Tuj post sia elkarniĝo, ĉu la Spiritoj ĝojas pro la ebleco komunikiĝi kun ni?
– Ĝenerale, estas tre malgranda la nombro da homoj, kiuj, dum siaj ordinaraj laboroj sur la Tero, sin preparas por la mortoemocioj, kaj ofte la meditoj dum la malsanoj ne sufiĉas por starigi situacion de perfekta trankvileco en la unuaj tempoj de la transtombo. Jen la motivo, kial fariĝas tiel edifaj viaj kunsidoj por studoj kaj predikado de la Evangelio, en kiuj partoprenas granda nombro de niaj fratoj, avidaj je parolo el la Tero, ĉar la impresoj, kiujn ili portas el la mondo, ne ebligas al ili percepti la altrangajn mentorojn el la plej altaj spiritaj sferoj.
157. – Ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj povas aŭdi kaj vidi nin ĉiam, kiam ili volas? Kiel ili plenumas tiun deziron?
– Tio estas ebla ne tiam, kiam ili volas, sed kiam ili tion meritas, des pli ĉar ekzistas kulpaj Spiritoj, kiuj nur multajn jarojn post sia disiĝo je la mondo sukcesas permeson por aŭdi la amikan, konsolan parolon de siaj fratoj aŭ amataj estuloj sur la Tero, por sin gvidi en la labirinto de la elaĉetaj suferoj. La ĉeesto de ĵuselkarniĝinta estulo ĉe evangelia kunsido jam signifas benon de Dio por lia seniluziiĝinta koro, ĉar tiu cirkonstanco estas sekvata de la plej altaj helpoj al lia interna vivo.
Koncerne la proceson de ilia kontakto kun ni, ni konsideru, ke, por komunikiĝi en la monda sfero, la transtombaj estuloj devas, en sia ĝeneraleco, adaptiĝi al via naturo, kaj ili akordigas siajn kapablojn kun via fluida situacio sur la Tero. Jen la motivo, kial en tiuj momentoj, en komuna formo, ili posedas vian sensorian kapablon kaj limigas siajn vibrojn, tiel ke ili ree adaptiĝas al la surtera medio.
158. – Se iu elkarniĝas postlasante malamikojn sur la Tero, ĉu estas eble, ke li daŭrigu plu sian persekuton kontraŭ sia kontraŭulo, en la situacio de nevidebleco?
– Sur la kampo de la surteraj interrilatoj, tio estas ebla kaj preskaŭ ĝenerala, ĉar se la amo estas ligilo kuniganta la animojn en la ĝojoj de la libereco, la malamo estas la kateno de la erarintoj, ilin reciproke katenanta en la karcero de la malfeliĉo.
Se iu foriris kun malamo, kaj se en la mondo lia kontraŭulo obstinas en la kulturado de la ĝermoj de antipatio kaj kruelaj rememoroj, estas ja pli ol nature, ke en la nevidebla sfero persistu la elementoj de la senkompataj malamikeco kaj venĝo, konforme al la leĝo de reciprokeco. El tio ni konkludu, ke pardono kun plena forgeso pro la malbono estas bezono, ke la pura frateco manifestiĝu per la preĝo kaj vigleco, transformante malamon en amon kaj kompaton, surbaze de la plej sanktaj ekzemploj prenitaj el la Evangelio de Jesuo.
159. – Rilate al la persekutoj fare de la spiritaj malamikoj, ĉu ties agado efektiviĝas sen la kono de niaj amemaj, klarmensaj gvidantoj?
– La tiel nomataj persekutoj de la nevidebla sfero, je ĉiu ajn speco, ne okazas sen la konscio de Jesuo kaj liaj senditoj, mentoroj de la homo en ties irado en la direkto al la scio kaj al la lumo.
La persekutoj de nevidebla malamiko havas limon kaj atingas sian objekton, nur en okazo de propra bezono, ĉar, en la amemaj okuloj de viaj gvidantoj el la supera sfero, ĉiuj tiuj movadoj havas la sanktan celon instrui al vi la moralan forton, la toleremon, la paciencon, la rezignacion, laŭ la plej sanktaj devoj de frateco kaj bono.
160. – En la sferoj plej proksimaj al la Tero, ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ dividiĝas en inajn kaj virajn estulojn?
– En la sferoj plej proksimaj al la Tero, la elkarniĝintaj animoj konservas la karakterojn, kiuj al ili estis pli agrablaj en la aktivecoj de la materia ekzistado. Konsideru, ke iuj el tiuj animoj, vagantaj en la mondo, en organa vesto, al ili trudita de la cirkonstancoj de la tasko plenumota apud surteraj estuloj, reprenas, nun pli spertaj, siajn kondiĉojn antaŭajn al ilia reenkarniĝo, se ili sciis plenumi siajn devojn sur la kampo de la doloroj kaj materiaj malfacilaĵoj.
Plilongigante tamen la demandon, ni konsideru, ke la Spiritoj, kun ĉi tiuj aŭ tiuj karakteroj, marŝas en la direkto al Dio, purigante ĉiujn sentojn kaj plibeligante siajn kapablojn, por respeguli la dian lumon. Tiam ili sin transformas, en tiuj aŭ ĉi tiuj kondiĉoj, en perfektajn plenumantojn de la projekto de la Eternulo.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Transição.
156 – Os Espíritos logo após a sua desencarnação ficam satisfeitos pela possibilidade de se comunicarem conosco?
De um modo geral, muito reduzido é o número das criaturas humanas que se preparam para as emoções da morte, no desenvolvimento dos seus trabalhos comuns na Terra e, freqüentemente, as meditações da enfermidade não bastam para uma situação de perfeita tranqüilidade, nos primeiros tempos do alémtúmulo. Eis o motivo por que tão salutares se fazem a vossas reuniões de estudo e de evangelização, às quais concorre grande número de irmãos nossos, ansiosos por uma palavra da Terra, porquanto as impressões que trazem do mundo não lhes permitem a percepção dos mentores elevados, das mais altas esferas espirituais.
157 – Os Espíritos desencarnados podem ouvir-nos e ver-nos quando querem? Como procedem para realizar semelhante desejo?
Isso é possível, não quando querem, mas quando o mereçam, mesmo porque, existem espíritos culpados que, somente muitos anos após o desprendimento do mundo, conseguem a permissão de ouvir a palavra amiga e confortadora dos seus irmãos ou entes amados, da Terra, a fim de se orientarem no labirinto dos sofrimentos expiatórios. O comparecimento de uma entidade recémdesencarnada, às reuniões do Evangelho, já significa uma bênção de Deus para o seu coração desiludido, porquanto essa circunstância se faz acompanhar dos mais elevados benefícios para a sua vida interior.
Quanto ao processo do seu contacto convosco, precisamos considerar que os seres do Além-Túmulo; em sua generalidade, para se comunicarem nos ambientes do mundo, adaptam-se ao vosso modo de ser, condicionando suas faculdades à vossa situação fluídica na Terra; razão pela qual nesses instantes, na forma comum, possuem a vossa capacidade sensorial, restringindo as suas vibrações de modo a se acomodarem, de novo, ao ambiente terrestre.
158 – Se uma criatura desencarna deixando inimigos na Terra; é possível que continue perseguindo o seu desafeto, dentro da situação de invisibilidade?
Isso é possível e quase geral, no capítulo das relações terrestres, porque, se o amor é o laço que reúne as almas nas alegrias da liberdade, o ódio e a algema dos forçados, que os prende reciprocamente no cárcere da desventura.
Se alguém partiu odiando, e se no mundo o desafeto faz questão de cultivar os germens da antipatia e das lembranças cruéis, é mais que natural que, no plano invisível, perseverem os elementos da aversão e da vindita implacáveis, em obediência às leis de reciprocidade, depreendendo-se daí a necessidade do perdão com o inteiro esquecimento do mal, a fim de que a fraternidade pura se manifeste através da oração e da vigilância, convertendo o ódio em amor e piedade, com os exemplos mais santos, no Evangelho de Jesus.
159 – No caso das perseguições dos inimigos espirituais, a ação deles se realiza sem o conhecimento dos nossos guias amorosos e esclarecidos?
As chamadas atuações do plano invisível, de qualquer natureza, não se verificam à revelia de Jesus e de seus prepostos, mentores do homem na sua jornada de experiências para o conhecimento e para a luz.
As perseguições de um inimigo invisível têm um limite e não afetam o seu objeto senão na pauta de sua necessidade própria, porquanto, sob os olhos amoráveis dos vossos guias do plano superior, todos esses movimentos têm uma finalidade sagrada, como a de ensinar-vos a fortaleza moral, a tolerância, a paciência, a conformação, nos mais sagrados imperativos da fraternidade e do bem.
160 – Os Espíritos desencarnados se dividem, igualmente, nas esferas mais próximas da Terra, em seres femininos e masculinos?
Nas esferas mais próximas do planeta, as almas desencarnadas conservam as características que lhes eram mais agradáveis nas atividades da existência material, considerando-se que algumas, que perambulam no mundo com uma veste orgânica imposta pelas circunstâncias da tarefa a realizar junto às criaturas terrenas, retomam as suas condições anteriores à reencarnação, então enriquecidas, se bem souberam cumprir os seus deveres do plano das dores e das dificuldades materiais.
Dilatando, porém, a questão; devemos ponderar que os espíritos, com esses ou aqueles traços característicos; estão em marcha para Deus, purificando todos os sentimentos e embelezando as próprias faculdades, a fim de refletirem a luz divina, transformando-se, então, nessas ou naquelas condições, em perfeitos executores dos desígnios do Eterno.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita