quarta-feira, 13 de agosto de 2014

SPIRITO KAJ MATERIO / ESPÍRITO E MATÉRIA

III – SPIRITO KAJ MATERIO
Ne estas efiko sen ia kaŭzo; la nenio ne povas produkti ion. Jen aksiomoj, t.e. nekontesteblaj veraĵoj. Nu, ĉar ja ekzistas en ĉiu homo potencoj, fortoj, kiuj ne povas esti rigardataj kiel materiaj, necesas serĉi ilian originon en alia fonto ekster la materio, nome en tiu principo konata kiel animo aŭ Spirito.
Kiam, malsuprenirante en la fundon de la animo, ni volas lerni kiel koni nin mem, analizi niajn fakultojn; kiam tiun animon ni senbalastigas je la ŝaŭmo, kiun la vivo amasigis sur ĝin, kaj ni forskuas de nia intelekto la dikan envolvaĵon el antaŭjuĝoj, eraroj kaj sofismoj – tiam ni eniras la plej kaŝajn angulojn de nia memo kaj troviĝas antaŭ tiuj noblaj principoj, sen kiuj ne estus grandeco en la homaro: la amo al la bono, la sento de justeco kaj progreso.
Tiuj principoj, kiuj en diversaj gradoj troviĝas tiel en la malklerulo, kiel ankaŭ en la genio, ne povas deveni de la materio, ĉar tiajn atributojn ĝi ne posedas. Kaj se ĝi ilin ne posedas, kial ĝi sola povus formi estaĵojn havantajn tiajn ecojn? La sento pri la belo kaj la vero, la admiro, kiun ni spertas ĉe la grandaj kaj noblaj faroj, havus tiel la saman originion, kiel la karno de nia korpo kaj la sango en niaj vejnoj. Ni tamen devas ilin rigardi, kiel rebrilojn de pura, superega lumo, brilanta interne de ĉiu homo, same kiel la Suno rebrilas en la akvoj, ĉu ili estas klaraj aŭ ne.
Vane oni pretendus, ke ĉio estas materio! Kiel do! Ni sentas potencajn strebojn al la amo kaj la bono, ni amas la virton, la sindonon, la heroecon; en ni estas gravurita la sento pri la morala beleco; la harmonio de la leĝoj kaj aferoj nin ravas kaj penetras; kaj nenio el ĉio ĉi distingus nin de la materio? Ni sentas, ni amas, ni havas konsciencon, volon, prudenton; kiel do ni devenus el kaŭzo, kiu posedas tiajn ecojn en nenia grado; kiu nek sentas, nek amas; kiu konas nenion; kiu estas blinda kaj muta! Estante superaj al la kaŭzo, kiu nin kreis, ni ja estus pli bonaj, pli perfektaj ol ĝi.
Tia vidmaniero ne eltenas ekzamenon. La homo havas duoblan naturon. Laŭ la korpo kaj ties organoj li devenas el la materio; laŭ siaj intelektaj kaj moralaj kapabloj li devenas el la Spirito. Rilate al la homa korpo ni pli ĝuste aldiru, ke la organoj formantaj tiun mirindan maŝinon similas al radoj, kiuj ne povas moviĝi sen ia motoro, sen ia funkciiga volo. Tiu motoro estas la animo. Tria elemento ilin ambaŭ kunligas, transsedante al la korpo la komandojn de la penso.
Tiu elemento estas la perispirito: etereca materio, neperceptebla por niaj sentumoj. Ĝi envolvas la animon, kiun ĝi akompanas en ties senfinaj migradoj kaj al kiu, per plipuriĝo kaj progresado, ĝi liveras vaporecan, diafanan korpon. Ni pritraktos pli poste la ekziston de tiu perispirito, ankaŭ nomata fluideca duoblaĵo. (*)
La Spirito vivas en la materio, kiel arestito en karcero; la sentumoj estas kvazaŭ fendoj, tra kiuj Spirito komunikiĝas kun la ekstera mondo. Sed dum la materio frue aŭ malfrue senfortiĝas kaj diseriĝas, la Spirito tamen fariĝas pli potenca kaj pli forta per edukado kaj sperto.
Liaj aspiroj pligrandiĝas, plu daŭras en la transtombo; lia bezono scii, koni, vivi ne havas limojn.
Ĉio ĉi montras, ke la homa estaĵo nur kelkatempe apartenas al la materio. La korpo estas ne pli ol pruntita vestaĵo, pasema formo, ia instrumento per kiu la animo daŭrigas en tiu ĉi mondo sian puriĝadon kaj progreson. La spirita vivo estas la normala, vera, senfina vivo.
 (*) De kelke da jaroj certa skolo penas anstataŭigi la dualismon de la materio kaj de la spirito per la teorio de l’ unueco de la substanco. Por tiu skolo materio kaj spirito estas diferencaj statoj de unu sama substanca, kiu tra eterna evoluado plipuriĝas, rafiniĝas, fariĝas inteligenta kaj konscia. Ni ne funde pritraktos ĉi tie tiun demandon, kio postulus pli longan elvolvon, sed necesas rekoni, ke la ideo, kiun oni ĝis nun faris pri la materio, estis erara. Dank’ al la eltrovoj de Crookes, Becquerel, Curie, Lebon, la materio nun montriĝas al ni sub tre subtilaj statoj, kaj en tiuj statoj ĝi posedas senfine variajn proprecojn. Ĝia ŝanĝiĝemo estas ekstrema. Ĉe certa grado de maldensiĝo ĝi ŝanĝiĝas en forton. G. Lebon povis diri, kun ŝajna pravo, ke la materio estas ne pli ol densiĝo de la forto, dum la forto estas diseriĝinta materio. Sed restas ankoraŭ nura hipotezo dedukti el tiuj faktoj, ke en difinita momento de sia evoluado la forto fariĝas inteligenta kaj konscia. Por ni ekzistas inter la esto kaj la ne-esto ia laŭesenca diferenco. Aliflanke, la monismo de Haeckel, malakceptante ĉe la homa spirito ian vivon sendependan de la korpo kaj repuŝante ĉian nocion pri la postvivo, logike enfluas en la samajn konsekvencojn de la pozitivisma materialismo kaj meritas la samajn kritikojn.
Libro: LA KIALO DE L’ VIVO
Léon Denis.
III - ESPÍRITO E MATÉRIA
Não há efeito sem causa; nada procede do nada. Esses são axiomas, isto é, verdades incontestáveis. Ora, como se constata em cada um de nós a existência de forças e de poderes que não podem ser considerados como materiais, há a necessidade, para explicar sua causa, de se chegar a uma outra fonte além da matéria, a esse princípio que chamamos alma ou espírito.
Quando, descendo ao fundo de nós mesmos, querendo aprender a nos conhecer, a analisar nossas faculdades; quando, afastando de nossa alma a borra que a vida acumula, o espesso envelope de preconceitos, erros e sofismas que têm revestido nossa inteligência; penetrando nos recessos mais íntimos de nosso ser, encontramo-nos face a face com esses princípios augustos sem os quais não haveria grandeza para a humanidade: o amor ao bem, o sentimento de justiça e de progresso. Esses princípios, que se encontram em diversos graus, tanto entre os ignorantes quanto entre os homens de gênio, não podem vir da matéria, desprovida que está de tais atributos. E se a matéria não possui essas qualidades, como poderia formar, sozinha, os seres que delas são dotados? O senso do belo e do verdadeiro, a admiração que sentimos pelas grandes e generosas obras, não poderia ter a mesma origem que a carne de nossos membros ou o sangue de nossas veias. Está lá, na sua maior parte, como os reflexos de uma luz sublime e pura que brilha em cada um de nós, da mesma forma que o sol se reflete sobre as águas, quer estejam sujas ou límpidas.
Em vão se pretende que tudo seja matéria. E apesar de que ainda que nos ressintamos de poderosos impulsos de amor e de bondade, já conseguimos amar a virtude, o devotamento, o heroísmo; o sentimento da beleza moral está gravado em nós; a harmonia das coisas e das leis nos penetra, nos arrebata. E, com tudo isso, nada nos distinguiria da matéria?
Sentimos, amamos, possuímos consciência, vontade e razão e procederíamos de uma causa que não encerra essas qualidades em nenhum grau, de uma causa que não sente, não ama nem conhece nada, que é cega e muda? Superiores à força que nos produziu, seríamos mais perfeitos e melhores que ela!
Uma tal maneira de ver não suporta um exame. O homem participa de duas naturezas.
Por seu corpo, por seus órgãos, deriva da matéria; por suas faculdades intelectuais e morais, é espírito.
Dizendo ainda mais exatamente, relativamente ao corpo humano, os órgãos que compõem essa admirável máquina são semelhantes a rodas incapazes de agir sem um motor, sem uma vontade que as coloque em ação. Esse motor é a alma. Um terceiro elemento religa os dois outros, transmitindo aos órgãos as ordens do pensamento. Esse elemento é o perispírito, matéria etérea que escapa aos nossos sentidos. Envolve a alma, acompanha-a após a morte nas suas peregrinações infinitas, depurando-se, progredindo com ela, constituindo um corpo diáfano, vaporoso. Voltaremos, mais adiante, a comentar sobre a existência desse perispírito, chamado também de duplo fluídico.
O espírito jaz na matéria como um prisioneiro em sua cela; os sentidos são as aberturas pelas quais se comunica com o mundo exterior. Mas, enquanto a matéria, cedo ou tarde, declina, periclita e se desagrega, o espírito aumenta em poder, fortifica-se pela educação e experiência. Suas aspirações se engrandecem, se estendem para além da túmulo; sua necessidade de saber, de conhecer e de viver não tem limites. Tudo mostra que o ser humano pertence apenas temporariamente à matéria. O corpo não é senão uma vestimenta emprestada, uma forma passageira, um instrumento com a ajuda do qual a alma prossegue, nesse mundo, sua obra de depuração e de progresso. A vida espiritual é a vida normal, verdadeira, sem fim.
Livro: O Porquê da Vida.
Léon Denis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita