segunda-feira, 4 de agosto de 2014

DEVO KAJ LIBERO / DEVER E LIBERDADE

I – DEVO KAJ LIBERO
Kiu homo, en siaj horoj de silento kaj enpensiĝo, ne demandis la Naturon kaj sian koron pri la sekreto de la aferoj, la kialo de la vivo, la pravo de ekzisto de l’ Universo? Kie estas tiu, kiu ankoraŭ ne penis koni siajn destinojn, levi la mortvualon, scii ĉu Dio estas fikcio aŭ realo? Ne ekzistas tiu homo, kiel ajn indiferenta li estas, kiu ankoraŭ ne alfrontis tiujn konsternajn problemojn. La malfacileco trovi ilian solvon, la mallogikeco kaj plureco de la rezultintaj teorioj, la bedaŭrindaj sekvoj de la plimulto el la konataj sistemoj nur konsistigas konfuzan tutaĵon, kiu tedas la homan spiriton kaj lin puŝas al indiferenteco kaj skeptikeco.
Sed la homo bezonas scii; li bezonas la lumon, kiu klarigas, la esperon, kiu konsolas, la certecon, kiu lin gvidas kaj subtenas. Li ja havas la rimedojn por koni la veron, la eblecon vidi ĝin eliĝi el la mallumo kaj priverŝi lin per sia bonfara lumo. Por tio li devas forlasi la antaŭjuĝajn sistemojn, funde esplori sin mem, aŭskulti tiun internan voĉon, kiu sin turnas al ĉiuj senescepte kaj kiun la sofismoj ne povas falsi: la voĉon de la prudento, la voĉon de la konscienco.
Tiele mi faris. Dum longa tempo mi pripensis; mi primeditis la problemojn de la morto kaj la vivo kaj persiste sondis ties profundajn abismojn. Al la Eterna Saĝo mi direktis ardan preĝon, kaj la Eterna Saĝo elaŭdis min, same kiel Ĝi elaŭdas ĉiun spiriton poseditan de la amo al la bono. Pruvoj evidentaj, faktoj rekte observitaj konfirmis la konkludojn de mia rezonado, liveris solidan, neskueblan bazon al mia konvinko. Post dubo, mi kredis; post neado, mi vidis.
Kaj paco, fido, morala forto falis sur min. Jen la bonoj, kiujn, kun sincereco de la koro, kun la deziro esti utila al miaj proksimuloj, mi proponas al tiuj, kiuj suferas kaj malesperas.
Neniam la bezono de lumo fariĝis tiel forta, kiel nun. Radikala transformiĝo efektiviĝas en la sino de la homaj socioj. Submetita dum pluraj jarcentoj al la principo de aŭtoritateco, la homo aspiras ĉiam pli kaj pli al libereco kaj memregado. Samtempe kiel ŝanĝiĝas la politikaj kaj sociaj institucioj, la religiaj kredoj, la fido al la dogmoj malvigliĝas; la kultoj estas forlasataj.
Ankaŭ en ĉi tio kuŝas unu el la sekvoj de la aplikado de libero al la aferoj de la konscienco kaj pensado. Libero, en ĉiuj siaj kampoj, emas anstataŭi perforton kaj aŭtoritatecon kaj gvidi la naciojn al novaj horizontoj. La rajto de kelkiuj fariĝis la rajto de ĉiuj; sed por ke tiu suverena rajto regu konforme al la justeco kaj produktu siajn fruktojn, necesas, ke ĝian uzadon reguligu la konado de la moralaj leĝoj. Por ke libero estu fruktodona, por ke ĝi liveru solidan, temporezistan bazon al la homaj verkoj, necesas, ke ĝi estu kompletigita de la lumo, la saĝo kaj la vero. Ĉu libero, en la manoj de malkleruloj kaj malvirtuloj, ne same efikus, kiel potenca armilo en la manoj de infano? Tiuokaze la armilo ofte turniĝas kontraŭ la portanto kaj vundas lin.
Libro: La Kialo de la Vivo – Leon Denis.
I - DEVER E LIBERDADE
Quem é que, nas horas de silêncio e recolhimento, nunca interrogou à natureza e ao seu próprio coração, perguntando-lhes o segredo das coisas, o porquê da vida, a razão de ser do universo? Onde está aquele que jamais procurou conhecer seu destino, levantar o véu da morte, saber se Deus é uma ficção ou uma realidade? Não seria um ser humano, por mais descuidado que fosse, se não tivesse considerado, algumas vezes, esses tremendos problemas. A dificuldade de os resolver, a incoerência e a multiplicidade das teorias que têm sido feitas, as deploráveis conseqüências que decorrem da maior parte dos sistemas já divulgados, todo esse conjunto confuso, fatigando o espírito humano, os têm relegado à indiferença e ao ceticismo.
Portanto, o homem tem necessidade do saber, da luz que esclareça, da esperança que console, da certeza que o guie e sustente. Mas tem também os meios para conhecer, a possibilidade de ver a verdade se destacar das trevas e o inundar de sua benfazeja luz.
Para isso, deve se desligar dos sistemas preconcebidos, descer ao fundo de si mesmo, ouvir a voz interior que nos fala a todos, e que os sofismas não podem enganar: a voz da razão, a voz da consciência.
Assim tenho feito. Por muito tempo refleti, meditei sobre os problemas da vida e da morte e com perseverança sondei esses profundos abismos. Dirigi à Eterna Sabedoria um ardente apelo e Ela me respondeu, como sempre responde a todos. Com o espírito animado do amor ao bem, provas evidentes e fatos da observação direta vieram confirmar as deduções do meu pensamento, oferecer às minhas convicções uma base sólida e inabalável. Após haver duvidado, acreditei, após haver negado, vi. E a paz, a confiança e a força moral desceram em mim. Esses são os bens que, na sinceridade de meu coração desejoso de ser útil aos meus semelhantes, venho oferecer àqueles que sofrem e se desesperam.
Jamais a necessidade de luz fez-se sentir de maneira mais imperiosa. Uma imensa transformação se opera no seio das sociedades. Após haver sido submetido, durante uma longa seqüência de séculos, aos princípios da autoridade, o homem aspira cada vez mais a libertar-se de todo entrave e a dirigir a si próprio. Ao mesmo tempo em que as instituições políticas e sociais se modificam, as crenças religiosas e a fé nos dogmas se tornam enfraquecidas. É ainda uma das conseqüências da liberdade em sua aplicação às coisas do pensamento e da consciência. A liberdade, em todos os domínios, tende a substituir a coação e o autoritarismo e a guiar as nações para horizontes novos. O direito de alguns torna-se o direito de todos; mas, para que esse direito soberano esteja conforme com a justiça e traga seus frutos, é preciso que o conhecimento das leis morais venha regulamentar seu exercício. Para que a liberdade seja fecunda, para que ofereça às ações humanas uma base certa e durável, deve ser complementada pela luz, pela sabedoria e pela verdade. A liberdade, para os homens ignorantes e viciosos, não seria como uma arma possante nas mãos da criança? A arma, nesse caso, freqüentemente se volta contra aquele que a porta e o fere.
Livro: O Porquê da Vida.
Leon Denis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita