domingo, 24 de agosto de 2014

AS VIDAS SUCESSIVAS / LA SINSEKVAJ EKZISTADOJ

AS VIDAS SUCESSIVAS
Como tínhamos dito o homem deve antes de tudo aprender a se conhecer a fim de clarear seu porvir. Para caminhar com passo firme, precisa saber para onde vai. É conformando seus atos com as leis superiores que o homem trabalhará eficazmente para a própria melhoria e do meio social. O importante é discernir essas leis, determinar os deveres que elas nos impõem, prever as conseqüências de suas ações. O dia em que estiver compenetrado da grandeza de sua função, o ser humano poderá melhor sedes apegar daquilo que o diminui e rebaixa; poderá se governar com sabedoria, preparar por seus esforços a união fecunda dos homens em uma grande família de irmãos.
Mas estamos longe desse estado de coisas. Ainda que a humanidade avance na via do progresso, pode-se dizer, entretanto, que a imensa maioria de seus membros caminha pela via comum, em meio à noite escura, ignorante de si mesma, nada compreendendo do propósito real da existência.
Espessas trevas obscurecem a razão humana. As radiações da verdade chegam empalidecidas, enfraquecidas, impotentes para aclarar as rotas sinuosas trilhadas pelas inumeráveis legiões em marcha e para fazer resplender aos seus olhos o objetivo ideal e longínquo.
Ignorando seus destinos, flutuando sem cessar entre o preconceito e o erro, o homem maldiz, por vezes, a vida. Curvando-se sob seu fardo, lança sobre seus semelhantes a culpa das provas que suporta e que, muito freqüentemente, são geradas por sua imprevidência. Revoltado contra Deus, a quem acusa de injustiça, chega mesmo, algumas vezes, na sua loucura e desespero, a desertar do combate salutar, da luta que, por si só, poderia fortificar sua alma, esclarecer seu julgamento, prepará-lo para os trabalhos de uma ordem mais elevada. Por que é assim? Por que o homem desce fraco e desarmado na grande arena onde trava sem trégua, sem descanso, a eterna e gigantesca batalha? É porque este globo, a Terra, está em um degrau inferior na escala dos mundos. Aqui residem em sua maior parte espíritos infantis, isto é, almas nascidas há pouco tempo para a razão. A matéria reina soberana em nosso mundo. Nos curva sob seu jugo, limita nossas faculdades, estanca nossos impulsos para o bem e nossas aspirações para o ideal.
Além disso, para discernir o porquê da vida, para entrever a lei suprema que rege as almas e os mundos, é preciso saber se libertar dessas pesadas influências, desapegar-se das preocupações de ordem material, de todas essas coisas passageiras e cambiantes que encobrem nosso espírito e que obscurecem nossos julgamentos. É nos elevando pelo pensamento acima dos horizontes da vida, fazendo abstração do tempo e do lugar, pairando, de alguma forma, acima dos detalhes da existência, que perceberemos a verdade.
Por um esforço de vontade, abandonemos um instante a Terra e gravitemos nessas alturas imponentes. De cima se desenrolará para nós o imenso panorama das idades sem conta, e dos espaços sem limites. Da mesma forma que o soldado, perdido no conflito, não vê senão confusão em torno dele, enquanto o general, cujo olhar abraça todas as peripécias da batalha, calcula e prevê os resultados; da mesma forma que o viajante, perdido nas sinuosidades do terreno pode, escalando a montanha, vê-las se fundir em um plano grandioso; assim a alma humana, da altura onde plana, longe dos ruídos da terra e longe dos baixios obscuros, descobre a harmonia universal.
- Aquilo que, aqui embaixo, lhe parece contraditório, inexplicável e injusto, quando visto do alto, se reata, se aclara; as sinuosidades do caminho se endireitam; tudo se une, se encadeia; ao espírito, fascinado, aparece a ordem majestosa que regula o curso das existências e a marcha do universo.
Dessas alturas iluminadas, a vida não é mais, para os nossos olhos, como é para os da multidão - uma vã perseguição de satisfações efêmeras mas antes um meio de aperfeiçoamento intelectual, de elevação moral, uma escola onde se aprende a doçura, a paciência e o dever. E essa vida, para ser eficaz, não pode ser isolada. Fora de seus limites, antes do nascimento e após a morte, vemos, em uma espécie de penumbra, desenrolar-se inúmeras existências através das quais, ao preço do trabalho e do sofrimento, conquistamos, peça por peça, retalho por retalho, o pouco de saber e de qualidades que possuímos; por elas igualmente conquistaremos o que nos falta: uma razão perfeita, uma ciência sem lacunas, um amor infinito por tudo que vive.
A imortalidade se assemelha a uma cadeia sem fim e se desenrola para cada um de nós na imensidade dos tempos. Cada existência é um elo que se religa, na frente e atrás, a elos distintos, a vidas diferentes, mas solidárias entre si. O presente é a conseqüência do passado e a preparação do futuro. De degrau em degrau, o ser se eleva e cresce. Artesã de seu próprio destino, a alma humana, livre e responsável, escolhe seu caminho e, se este caminho é mau, as quedas que advirão, as pedras e os espinhos que a dilacerarão, terão o efeito de desenvolver sua experiência e esclarecer sua razão nascente.
Livro: O Porquê da Vida.
Léon Denis.
LA SINSEKVAJ EKZISTADOJ
Ni diris, ke por klarigi al si la estontecon, la homo devas antaŭ ĉio lerni kiel koni sin mem. Por entrepreni sekuran marŝon estas necese scii, kien oni iras. Nur konformigante sian agadon al la superaj leĝoj la homo efike laboros por sia pliboniĝo kaj la plibonigo de la socio.
Gravas do distingi tiujn leĝojn, difini la devojn, kiujn ili trudas al ni, antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj.
Kiam la homo konvinkiĝos pri la grandeco de sia misio, li pli bone scios liberiĝi de ĉio, kio lin malaltigas kaj malfortigas; tiam, sciante sin regi pli saĝe, li preparos per siaj klopodoj la fruktodonan unuiĝon de la homoj en unu grandan fratan familion.
Sed kiel malproksime ni staras de tiu stato! Kvankam la homaro antaŭeniras sur la vojo de la progreso, tamen oni povas diri, ke la grandega plimulto de la homoj iradas tra la vivo, kiel en malluma nokto, sciante nenion pri si mem kaj pri la reala celo de la ekzistado.
Densa mallumego vualas la homan prudenton. La radioj de la vero trafas ĝin jam palaj, malfortaj, senpovaj por klarigi la kurbajn vojojn iratajn de la multenombraj marŝantaj legioj, kaj ne sukcesas lumbriligi antaŭ ili la foran kaj idealan celon.
Nesciante sian destinon, ŝanceliĝante senĉese inter antaŭjuĝo kaj eraro, la homo kelkfoje malbenas la vivon. Kurbigita sub ties jugo, li kulpigas siajn similulojn pri la elportataj suferoj, kiuj, preskaŭ ĉiam, estas kaŭzitaj de lia neantaŭzorgemo. Ribelema kontraŭ Dio, kiun li akuzas pri maljusteco, li kelkfoje, en sia frenezeco kaj malespero, eĉ forkuras el la edifa batalo, el la sola lukto, kiu povas fortikigi lian animon, klarigi lian juĝadon, prepari lin por pli altrangaj laboroj.
Kial ĝuste tiel? Kial la homo malsupreniras, malforta kaj senarma, sur tiun grandan arenon, kie li sin fordonas, senhalte kaj senripoze, al senfina, giganta batalo? Certe tial, ĉar la terglobo estas malsupra ŝtupo en la hierarkio de la mondoj. Sur ĝi loĝas nur komencantaj Spiritoj, t.e. animoj, ĉe kiuj ekestiĝas la racio. La materio regas superege sur la mondo. Ĝi kurbigas nin sub sia jugo, limigas niajn fakultojn, bridas niajn impulsojn al la bono, niajn aspirojn al la idealo.
Tiel, por distingi la kialon de la vivo, por ekvidi la superegan leĝon, kiu regas la animojn kaj la mondojn, estas necese, ke oni sciu liberiĝi el la maldelikataj influoj, el la materiaj zorgoj, el ĉiuj aferoj pasemaj kaj ŝanĝiĝemaj, kiuj vualas nian spiriton kaj malklarigas nian juĝadon. Nur leviĝante, per la penso, super la horizontoj de la vivo, abstraktante tempon kaj spacon, iel ŝvebante super la bagatelaĵoj de la vivo, ni povos ekvidi la veron.
Per streĉo de la volo, ni momente forlasu la Teron kaj leviĝu ĝis tiuj eksterordinaraj altaĵoj. Tiam malvolviĝos antaŭ ni la grandega panoramo de la sennombraj epokoj kaj senlimaj spacoj. Kiel la soldato, kiu meze de la batalo nur vidas tumulton ĉirkaŭ si, dum la generalo, kies rigardo ampleksas ĉiujn okazaĵojn de la batalo, kalkulas kaj antaŭvidas la rezultatojn; kiel la vojaĝanto, perdiĝinta sur la intermontaj vojoj, povas, suprenirante la monton, rigardi ilian grandiozan tutaĵon, tiel la homa spirito, de super la altaĵoj, kie li ŝvebas, malproksime de la surteraj bruado kaj mizeroj, malkovras la universalan harmonion. Kio ĉi malsupre ŝajnis al li kontraŭdira, neklarigebla, maljusta, tio de alte fariĝas harmonia kaj klara; la vojaj kurbaĵoj rektiĝas; ĉio unuiĝas, kunĉentriĝas; al la ravita spirito montriĝas la majesta ordo reganta la kuron de la ekzistadoj kaj la iradon de l’ Universo.
De tiuj lumaj altaĵoj, la vivo ne plu estas antaŭ niaj okuloj – kiel ĝi estas por la plimulto – ia vana serĉado de pasemaj ĝuoj, sed ja rimedo por intelekta pliboniĝo, morala plialtiĝo; ia lernejo, kie oni lernas la dolĉecon, la paciencon, la devon. Kaj por esti profita, tiu vivo ne povas esti ununura. Ekster ĝiaj limoj, antaŭ la naskiĝo kaj post la morto, ni vidas, kvazaŭ en duonlumo, malvolviĝi multego da ekzistadoj, tra kiuj, per laborado kaj sufero, ni iom post iom konkeris niajn kvalitojn, nian malgrandan scion; kaj tiel ni konkeros ja tion, kio mankas al ni: perfektan prudenton, senmankan sciencon, senfinan amon al ĉio vivanta.
La senmorteco, simila al senfina ĉeno, malvolviĝas por ĉiu el ni en la vasteco de l’ tempoj. Ĉiu ekzistado ligiĝas, per la estonteco kaj la estinteco, al aliaj ekzistadoj malsamaj kaj distingiĝaj, sed solidaraj inter si. La estanteco rezultas el la estinteco kaj preparas la estontecon. Iom post iom la estaĵo kreskas kaj plialtiĝas. Faranto de sia propra destino, la homa spirito, libera kaj respondeca, elektas sian vojon, kaj se tiu vojo estas malbona, tiam liaj faloj kaj la ŝtonoj kaj dornoj, kiuj lin vundos, disvolvos lian sperton, fortikigos lian naskiĝantan prudenton.
Libro: La Kialo de la Vivo.
Léon Denis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita