sábado, 16 de agosto de 2014

HARMONIO DE L’ UNIVERSO / HARMONIA DO UNIVERSO - Léon Denis

IV – HARMONIO DE L’ UNIVERSO
Post kiam demonstriĝis la ekzisto en la homo de la principo inteligenta kaj racia, la interligado de la kaŭzoj kaj ties efikoj metas nin, por klarigi ĝian originion, sur la vojon al la fonto, de kiu ĝi devenas. Tiu fonto, en la malriĉa kaj neesprimkapabla homa lingvo, estas nomata Dio.
Dio estas la centro, el kiu emanas kaj kien revenas ĉiuj potencoj de l’ Universo.
Li estas la fokuso, el kiu radias ĉia koncepto pri justeco, solidareco, kaj amo; la komuna celo, al kiu sin turnas ĉiuj estaĵoj, ĉu konscie, ĉu senkonscie. Ĝuste el niaj rilatoj kun la granda Arkitekto de la mondoj rezultas la universala harmonio, la unueco, la frateco. Por ke ni vere estu fratoj, estas necesa la ekzisto de komunuma patro, kaj tiu patro povas esti nur Dio.
Certe oni diros, ke la sektuloj prezentas Dion kun aspektoj tiel strangaj, kelkfoje tiel malamindaj, ke la moderna spirito sin deturnis de li. Sed kion valoras la disrezonado de la sektuloj? Pretendi, ke Dio povas esti malaltigita de la homa volo samvaloras kiel diri, ke la Monto Blanka kaj la Himalajo povas esti ŝancelitaj de moskita blovo. La vero, blindige brilega,
ŝvebas tre alte super la teologiaj malklaraĵoj.
Por vidi tiun veron, la penso devas liberiĝi el la malvastaj scioj, el la vulgaraj praktikoj; ĝi devas forĵeti tiujn maldelikatajn formojn, per kiuj certaj religioj envolvis la superegan idealon. La penso devas koni Dion en la majesteco de liaj verkoj.
En la tempo, kiam ĉio ripozas, kiam la nokto estas diafana kaj la silento etendiĝas super la dormanta Tero, tiam, homo, mia frato, levu vian rigardon kaj kontemplu la senfinan ĉielon!
Observu la ritman iradon de la astroj evoluantaj en la profundaĵoj. Tiuj nekalkuleblaj fajraj fokusoj estas aliaj mondoj, kompare kun kiuj la Tero estas nenio alia ol atomo; miregindaj sunoj, kiujn rondiras sekvantaroj el sferoj, kaj kies rapida movo mezuriĝas per milionoj da mejloj en minuto. Teruraj distancoj disigas ilin de nia mondo, kaj ĝuste tial ili ŝajnas al ni nuraj lumaj punktoj. Sed direktu al ili tiun kolosan lornon de la Scienco, la teleskopon. Tiam vi distingos iliajn supraĵojn, similajn al fajraj oceanoj.
Vane vi penos kalkuli ilian nombron; ili multobliĝas ĝis plej foraj regionoj kaj iom post iom kunfandiĝas en luman polvon. Rigardu al la mondoj najbaraj al la Tero kaj vidu la konturojn de iliaj valoj, montoj kaj maroj, la moviĝon de iliaj nuboj.
Konstatu, ke ĉie montriĝas la manifestado de l’ vivo kaj ke admirinda ordo kunigas, sub samaj leĝoj, por komunaj destinoj, la Teron kaj ties fratojn, la planedojn vagantajn en la senfino. Sciu, ke ĉiuj tiuj mondoj, loĝataj de aliaj homaroj, moviĝas, foriĝas, alproksimiĝas, en diversaj rapidoj, laŭirante grandegajn orbitojn; ke ĉia la moviĝado, la aktiveco kaj la vivo montriĝas en grandioza spektaklo. Observu ankaŭ nian planedon, la Teron, tiun patrinon, kiu ŝajnas diri al ni: via karno estas mia karno: vi estas miaj idoj. Observu tiun grandan nutristinon de la homaro; rigardu la harmonion de ĝiaj konturoj, la kontinentojn, kie la nacioj naskiĝis kaj kreskis, la vastegajn oceanojn en konstanta moviĝado; sekvu la renoviĝadon de la sezonoj, kiuj ĝin vestas per verdaj ornamoj kaj orkoloraj rikoltoj; rigardu ĉiujn vivajn estaĵojn, kiuj loĝas sur la Tero: birdojn, insektojn, bestojn, vegetaĵojn, florojn, kaj vidu, ke ĉiu el ili estas mirinda verko, gemo el la dia juvelujo.
Observu vin mem; rigardu la admirindan funkciadon de viaj organoj, la miregindan kaj kompleksan mekanismon de viaj sentumoj. Kiu homa genio povus imiti tiajn delikatajn majstroverkojn, kiaj la okuloj kaj la oreloj?
Primeditu ĉiujn ĉi aferojn kaj demandu vian racion, vian juĝkapablon, ĉu tiom da beleco, brilegeco kaj harmonio povas rezulti el la hazardo, aŭ cŭ oni ne devas pli ĝuste ĉion atribui al la agado de ia kaŭzo inteligenta, prezidanta en la ordo de la mondo kaj en la evoluado de l’ vivo. Kaj se vi, kontraŭdire, aludas la malfeliĉegojn, la katastrofojn, fine ĉion, kio perturbas tiun mirindan ordon, mi responde diras al vi: Profunde esploru la problemojn de la Naturo, ne haltu sur la supraĵo, malsupreniru ĝis la plejprofundo de la aferoj, kaj vi malkovros, kun surprizo, ke tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj vere konfirmas la ĝeneralan harmonion, ĉar ili ĉiuj estas utilaj al la progreso de la estaĵoj, la sola celo de la ekzistado.
Se Dio, aplombe replikas kelkaj materialistoj, faris la mondon, kiu do faris Dion?
Jen malsaĝa kontraŭdiro. Dio ne viciĝas en la ĉeno de siaj kreitaĵoj. Li estas la Universala Estaĵo, senlima en la tempo kaj la spaco, kaj tial senfina kaj eterna. Ne povas ekzisti alia estaĵo supera aŭ egala al Li. Dio estas la fonto kaj la principo de ĉia vivo. En Li unuiĝas, ligiĝas kaj harmonias ĉiuj individuaj fortoj, kiuj, sen Li, izoliĝus kaj diverĝus.
Forlasitaj al si mem, regataj de nenia leĝo, de nenia supera volo, tiuj fortoj estus produktintaj nur konfuzon kaj ĥaoson. La ekzisto de ĝenerala plano, de komuna celo, en kiuj partoprenas ĉiuj potencoj de l’ Universo, pruvas la ekziston de ia superega intelekto, kiu estas Dio.
Libro: LA KIALO DE L’ VIVO
Léon Denis.
IV - HARMONIA DO UNIVERSO
Vimos acima a existência em nós de um princípio inteligente e racional; retornamos agora até a fonte de onde decorre para explicar sua origem pelo encadeamento das causas e dos efeitos,. Os homens chamam essa fonte, na sua pobre e insuficiente linguagem, de Deus. 
Deus é o centro de onde emanam e para onde retornam todas as potências do Universo.
Ele é o foco de onde se irradia toda idéia de justiça, solidariedade e amor; o objetivo comum para o qual todos os seres se encaminham, consciente ou inconscientemente. É de nosso relacionamento com o grande Arquiteto dos mundos que decorrem a harmonia universal, a comunidade e a fraternidade. Para sermos irmãos, com efeito, é preciso haver um pai comum, e esse pai somente pode ser Deus.
Deus, dirá você, tem estado presente sob aspectos tão estranhos, por vezes tão revoltantes para os homens crentes, que o espírito moderno se está afastando d’Ele. Mas que importam essas divagações sectárias? Pretender que Deus possa ser diminuído pelos propósitos dos homens equivale a dizer que o monte Branco e o Himalaia possam ser manchados pelo sopro de um mosquito. A verdade paira radiosa, deslumbrante, bem acima das obscuridades teológicas.
Para entrever esta verdade, o pensamento deve se desligar das regras estreitas, das práticas vulgares, rejeitar as formas pueris com as quais certas religiões têm envolvido o supremo ideal. Deve estudar Deus na majestade de suas obras.
Na hora em que tudo repousa nas nossas cidades, quando a noite está transparente e o silêncio se faz sobre a terra adormecida, então, ó homens, meus irmãos, elevem seus olhos e contemplem o infinito dos céus!
Observem a marcha ritmada dos astros, evoluindo nas profundezas. Esses fogos inumeráveis são mundos perto dos quais a Terra não é mais que um átomo, sóis prodigiosos contornados por cortejos de esferas e dos quais as distâncias espantosas que nos separam se medem por milhões de anos-luz. Por isso nos parecem simples pontos luminosos. Mas, dirijam para eles esse olho colossal da ciência, o radiotelescópio, e vocês distinguirão suas superfícies, semelhantes a oceanos em chamas.
Procurem em vão contá-los; eles se multiplicam até nas regiões mais remotas e confundem-se na distância, como uma poeira luminosa. Observem também, como sobre os mundos vizinhos da Terra se desenham os vales e as montanhas, mares são cavados, nuvens se movem. Reconheçam que as manifestações da vida se produzem por toda parte, e que uma ordem admirável une, sob leis uniformes e por destinos comuns, a Terra e seus irmãos, os planetas errantes no infinito. Verifiquem que todos esses mundos, habitados por outras sociedades humanas, se agitam, se afastam e aproximam dotados de velocidades diversas, percorrendo orbes imensos; por todo lado o movimento, a atividade e a vida se mostram em um espetáculo grandioso. Observem nosso próprio globo, a Terra, que parece nos dizer: « Vossa carne é a minha, vossos entes minhas crianças ». Observem-na, esta grande ama de leite da humanidade; vejam a harmonia de seus contornos, seus continentes, no seio dos quais as nações germinam e crescem, seus vastos oceanos sempre em movimento; acompanhem a renovação das estações revestindo-a, cada vez, de verdes adornos ou de louras colheitas; contemplem os seres vivos que a povoam: pássaros, insetos, plantas e flores; cada um deles é um cinzelado maravilhoso, uma jóia do estojo divino. Observem a si mesmos; vejam o desempenho admirável de seus órgãos, o mecanismo maravilhoso e complicado de seus sentidos. Que gênio humano poderia imitar essas delicadas obras-primas?
 Considerem todas essas coisas e perguntem à sua razão se tanta beleza, esplendor e harmonia, podem resultar do acaso, ou se não existe, sobretudo, uma causa inteligente presidindo a ordem do mundo e a evolução da vida. E se vocês me opusessem os flagelos, as catástrofes, tudo o que vem perturbar essa ordem admirável, lhes responderia: Sondem os problemas da natureza, não se fixem na superfície, desçam ao fundo das coisas e descobrirão, com surpresa, que as aparentes contradições mais não fazem que confirmar a harmonia geral, que são úteis ao progresso dos seres, único propósito da existência.
Se Deus fez o mundo, replicam triunfalmente certos materialistas, quem então fez Deus? Esta objeção não tem sentido. Deus não é um ser que se junte à série dos seres.
Ele é o Ser universal, sem limites no tempo e no espaço, por conseqüência infinito, eterno. Não pode haver nenhum ser acima nem igual a Ele. Deus é a fonte e o princípio de toda vida. É por ele que se religam, unem e harmonizam todas as forças individuais, e que sem Ele estariam isoladas e divergentes.
Abandonadas a si mesmas, não estando regidas por uma lei, uma vontade superior, essas forças não teriam produzido senão confusão e caos. O fato de existir um plano geral, um propósito comum, do qual participem todos as potências do universo, prova a existência de uma causa, uma inteligência suprema, que é Deus.
Livro: O Porquê da Vida.
Léon Denis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita