sexta-feira, 8 de agosto de 2014

LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO / OS PROBLEMAS DA EXISTÊNCIA

II – LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO
Antaŭ ĉio gravas scii, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kiaj estas niaj destinoj. La ideoj, kiujn ni faras al ni pri la Universo kaj ties leĝoj, pri la rolo, kiun ĉiu el ni devas ludi sur tiu ĉivasta scenejo, estas ja gravegaj, ĉar ĝuste laŭ tiuj ideoj ni starigas nian konduton, la celon de nia vivo, al kiu celo ni nepre marŝas. Jen la bazo, la vera instigilo de ĉia civilizacio. Kia la idealo, tia la homo. Tiel por la kolektivoj, kiel ankaŭ por la individuo, la konceptado de la mondo kaj de la vivo precizigas la devojn; ĝi difinas la irendan vojon, la prenendajn rezoluciojn.
Sed, ni jam diris, la malfacileco solvi tiujn problemojn kaŭzas, ke oni ofte flankelasas ilin. La opinio de la plejmulto estas malfirma, duboplena, kaj tio nepre influas la agojn kaj la karakterojn. Jen la malbono de la nuna epoko, la kaŭzo de la ĝin reganta konfuzo. Ekzistas ja la inklino al la progreso; oni volas iri, sed kien? Neniu sufiĉe pensas pri tio. La homo, nescianta pri siaj destinoj, similas la vojaĝanton, kiu maŝine iradas sian vojon, nesciante ties punktojn de deiro kaj alveno, eĉ nesciante la kialon de sia vojaĝo, de kio sendube rezultas lia emo halti ĉe la plej malgranda obstaklo kaj tiel perdi sian tempon, malzorgante pri la atingenda celo.
La malpleneco, la malklareco de la religiaj doktrinoj, la ekscesoj, kiujn ili naskis, ĵetas en materialismon multajn spiritojn. Oni emas kredi, ke ĉio finiĝas kun la morto, ke la destino de la homo estas forneniiĝi en la vakuo.
Pli poste ni rezone elpruvos, kiel tiu ĉi kredo estas rekte kontraŭa al la racio kaj eksperimentado. Ni diru jam nun, ke ĝi estas kontraŭa al ĉia nocio pri justeco kaj progreso.
Se la vivo estas limigita inter lulilo kaj tombo, se la perspektivoj de la senmorteco ne klarigas al ni la ekzistadon, tiam neniu alia leĝo povas gvidi la homon, krom tiu diktata de liaj instinktoj, apetitoj kaj plezuroj. Ne gravas, ĉu li amas la bonon, la justecon. Se lia rolo en la mondo estas nenio alia ol aperi kaj malaperi; se li kunportas en forgeson siajn esperojn kaj korinklinojn, tiam li des pli suferos, ju pli puraj kaj noblaj estos liaj aspiroj; amanto de la justeco, defendanto de la rajto, li rigardos sin kondamnita neniam vidi ties plenumiĝon; entuziasma amanto de la progreso, sentema por la suferado de siaj similuloj, li kredas, ke li estingiĝos antaŭ ol li vidos triumfintaj siajn principojn.
Kun la perspektivo de l’ nenio, la vivo estos des pli riĉa je amaraĵoj kaj elreviĝoj, ju pli oni praktikos abnegacion kaj justecon. Egoismo bone komprenata estus do la superega saĝo; la ekzistado perdus sian tutan indon kaj grandecon. La plej noblaj fakultoj kaj inklinoj de la homa spirito velkadus ĝis kompleta estingiĝo.
La neado de la estonta vivo ankaŭ forigas ĉian moralan sankcion. Tiel ĉia ago, bona aŭ malbona, krima aŭ nobla, kuntrenas la samajn sekvojn: nenian kompenson al tiuj ekzistadoj mizeraj kaj humilaj, al subpremado kaj doloro; ne plu esperon por la afliktitoj, konsolon en la surtera elprovado. Nenia diferenco, en la estonteco, inter la egoisto, kiu nur por si vivis, ofte je la kosto de siaj similuloj, kaj la martiro, aŭ la apostolo, kiu, suferante, pereis en la batalo por la emancipiĝo kaj progreso de la homaro. Ilin englutos la sama obskuro.
Se ĉio finiĝas kun la morto, tiam la homo havas nenian motivon por sin deteni, subpremi siajn instinktojn kaj apetitojn. Ekster la sociaj reguloj, nenio povas lin bridi! Bono kaj malbono, justo kaj maljusto egaliĝas, fordisiĝas en la nenion, kaj memmortigo estos ĉiam rimedo por eskapi el la rigoro de la homaj leĝoj.
La kredo pri la nenio ne nur detruas ĉian moralan sankcion, sed ankaŭ lasas sen solvo la problemon pri diversecon de la fakultoj, kapabloj, situacioj kaj meritoj. Efektive, kial unuj estas dotitaj per ĉiuj kapabloj de la spirito kaj la koro, favorataj de la sorto, dum aliaj nur havas intelektan malriĉecon, malvirtojn kaj mizeron? Kial en unu sama familio parencoj, fratoj, naskitaj el la sama karno, esence diferencas laŭ tiom da vidpunktoj? Jen demandoj nesolveblaj tiel por la materialistoj, kiel ankaŭ por multe da kredantoj. Sed ni ilin mallonge ekzamenos ĉe la lumo de la racio.
Libro: La Kialo de la Vivo.
Léon Denis.
II - OS PROBLEMAS DA EXISTÊNCIA
O que importa ao homem saber, acima de tudo, é: o que ele é, de onde vem, para onde vai, qual o seu destino. As idéias que fazemos do universo e de suas leis, da função que cada um deve exercer sobre este vasto teatro, são de uma importância capital. Por elas dirigimos nossos atos. Consultando-as, estabelecemos um objetivo em nossas vidas e para ele caminhamos. Nisso está a base, o que verdadeiramente motiva toda civilização. Tão superficial é seu ideal, quanto superficial é o homem. Para as coletividades, como para o indivíduo, é a concepção do mundo e da vida que determina os deveres, fixa o caminho a seguir e as resoluções a adotar.
Mas, como dissemos, a dificuldade em resolver esses problemas, muito freqüentemente, nos faz rejeitá-los. A opinião da grande maioria é vacilante e indecisa, seus atos e caracteres disso sofrem a conseqüência. É o mal da época, a causa da perturbação à qual se mantém presa. Tem-se o instinto do progresso, pode-se caminhar mas, para chegar a onde? É nisto que não se pensa o bastante. O homem, ignorante de seus destinos, é semelhante a um viajante que percorre maquinalmente um caminho sem conhecer o ponto de partida nem o de chegada, sem saber porquê viaja e que, por conseguinte, está sempre disposto a parar ao menor obstáculo, perdendo tempo e descuidando-se do objetivo a atingir.
A insuficiência e obscuridade das doutrinas religiosas e os abusos que têm engendrado, lançam numerosos espíritos ao materialismo. Crê-se, voluntariamente, que tudo acaba com a morte, que o homem não tem outro destino senão o de se esvanecer no nada.
Demonstraremos a seguir como esta maneira de ver está em oposição flagrante à experiência e à razão. Digamos, desde já, que está destituída de toda noção de justiça e progresso.
Se a vida estivesse circunscrita ao período que vai do berço à tumba, se as perspectivas da imortalidade não viessem esclarecer sua existência, o homem não teria outra lei senão a de seus instintos, apetites e gozos. Pouco importaria que amasse o bem e a eqüidade. Se não faz senão aparecer e desaparecer nesse mundo, se traz consigo o esquecimento de suas esperanças e afeições, sofreria tanto mais quanto mais puras e mais elevadas fossem suas aspirações; amando a justiça, soldado do direito, acreditar-se-ia condenado a quase nunca ver sua realização; apaixonado pelo progresso, sensível aos males de seus semelhantes, imaginaria que se extinguiria antes de ver triunfarem seus princípios.
Com a perspectiva do nada, quanto mais tivesse praticado o devotamento e a justiça, mais sua vida seria fértil em amarguras e decepções. O egoísmo, bem compreendido, seria a suprema sabedoria; a existência perderia toda sua grandeza e dignidade. As mais nobres faculdades e as mais generosas tendências do espírito humano terminariam por se dobrar e extinguir inteiramente.
A negação da vida futura suprime também toda sanção moral. Com ela, quer sejam bom ou maus, criminosos ou sublimes, todos os atos levariam aos mesmos resultados. Não haveria compensações às existências miseráveis, à obscuridade, à opressão, à dor; não haveria consolação nas provas, esperança para os aflitos. Nenhuma diferença se poderia esperar, no porvir, entre o egoísta, que viveu somente para si, e freqüentemente na dependência de seus semelhantes, e o mártir ou o apóstolo que sofreu, que sucumbiu em combate para a emancipação e o progresso da raça humana. A mesma treva lhes serviria de mortalha.
Se tudo terminasse com a morte o ser não teria nenhuma razão de se constranger, de conter seus instintos e seus gostos. Fora das leis terrestres, ninguém o poderia deter. O bem e o mal, o justo e o injusto se confundiriam igualmente e se misturariam no nada. E o suicídio seria sempre um meio de escapar aos rigores das leis humanas.
A crença no nada, ao mesmo tempo em que arruína toda sanção moral, deixa sem solução o problema da desigualdade das existências, naquilo que toca à diversidade das faculdades, das aptidões, das situações e dos méritos. Com efeito, por que a uns todos os dons de espírito e do coração e os favores da fortuna, enquanto que tantos outros não têm compartilhado senão a pobreza intelectual, os vícios e a miséria? Por que, na mesma família, parentes e irmãos, saídos da mesma carne e do mesmo sangue, diferem essencialmente sobre tantos pontos? Tantas questões insolúveis para os materialistas e que podem ser respondidas tão bem pelos crentes. Essas questões, nós iremos examinar brevemente à luz da razão.
Livro: O Porquê da Vida.
Léon Denis

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita