domingo, 3 de agosto de 2014

S-ino Hélène Michel / Senhora Helena Michel

S-ino Hélène Michel
Dudekkvinjara junulino, subite mortinta en sia hejmo, sen suferoj,sen antaŭe konata kaŭzo. Riĉa kaj iom frivola, la ventanimeco de karaktero inklinigis ŝin pli al la senvaloraĵoj de la vivo ol al la seriozaj aferoj. Sed ŝi posedis bonan koron kaj estis dolĉa, amena kaj karitatema.
Tri tagojn post sia morto, elvokite de konataj personoj, ŝi esprimis jene: “Mi ne scias, kie mi estas... kia konfuzo min ĉirkaŭas! Vi vokis min kaj mi venis. Mi ne komprenas, kial mi ne estas hejme; oni bedaŭras mian foreston, dum mi ĉeestas, ne povante fariĝi rekonata. Mia korpo ne plu apartenas al mi, kaj tamen mi sentas ĝian malvarmon... Mi volas forlasi ĝin kaj mi ĉiam pli ligiĝas al ĝi... Mi estas kvazaŭ du personoj... Ho! Kiam mi fine komprenos tion, kio okazas al mi? Estas necese, ke mi ankoraŭ iru tien... mia alia “memo”, kio al ĝi okazos dum mia foresto?Adiaŭ.”
Tiu sento pri duoblaĵo, kiu ankoraŭ ne estas detruita per kompleta disiĝo, ĉi tie estas evidenta. Nekonstanta karaktero, kun pozicio kaj riĉaĵo konsentantaj al ŝi kontentigon de ĉiuj kapricoj, devis ankaŭ favori ŝiajn inklinojn al frivoleco. Ne mirigas do, ke ŝia malligiĝo estis malrapida, tiel ke, tri tagojn post sia morto, ŝi ankoraŭ sentis sin ligita al sia korpa envolvaĵo. Sed, ĉar ŝi ne posedis gravajn malvirtojn kaj estis bonkaraktera, tiu situacio neniel estis pena kaj ne devis longe daŭri. Post kelkaj tagoj, kiam ŝi estis elvokita, tiam ŝiaj ideoj jam estis tute aliaj. Jen tio, kion ŝi diris:
“Dankon, ke vi preĝis por mi. Mi rekonas la bonecon de Dio kiu evitigis al mi la suferojn kaj la maltrankvilojn, kiuj sekvus la malligiĝon de mia Spirito. Por mia kompatinda patrino rezignacii estos tre malfacile; sed ŝi estos konsolita, kaj tio, kio en ŝiaj okuloj estas granda malfeliĉo, estis fatala kaj nepre necesa, ke la aferoj de la Ĉielo sin turnis en tion, kio devas esti: ĉio. Mi estos apud ŝi ĝis la fino de ŝia surtera provado, helpante ŝin elteni ĝin.
Mi ne estas malfeliĉa, sed mi multon devas fari por alproksimigi min al la situacio de la feliĉuloj. Mi petos al Dio konsenti al mi reveni sur la Teron por regajni la tempon, kiun mi tie perdis, en mia lasta ekzistado.
La fido subtenu vin, miaj amikoj; fidu la efikecon de la preĝo, precipe tiu venanta el la koro. Dio estas bona.”
–– D. Ĉu vi longe restis, ne rekonante vin?
–– R. Mi komprenis la morton en la sama tago, kiam vi preĝis por mi.
–– D. Ĉu via konfuzostato estis dolora?
–– R. Ne, mi ne suferis, mi pensis, ke mi sonĝas kaj mi atendadis la vekiĝon. Mia vivo ne estis senigita je doloroj, sed ĉiu enkarnulo en via mondo devas suferi.
Mi rezignaciis pri la volo de Dio, kaj mia rezignacio estis de Li konsiderata. Mi dankas vin por la preĝoj helpintaj min rekoni min mem. Dankon; mi plezure ĉiam revenos. Adiaŭ.” – Hélène.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec. Ĉap. III / Spiritoj en mezbonaj kondiĉoj.
Senhora Helena Michel
Moça de 25 anos, falecida subitamente no lar, sem sofrimentos, sem causa previamente conhecida. Rica e um tanto frívola, a leviandade de caráter a predispunha mais para as futilidades da vida do que para as coisas sérias. Não obstante, possuía um coração bondoso e era dócil, afetuosa e caritativa.
Evocada por pessoas conhecidas, três dias após o falecimento, assim se exprimia: "Não sei onde estou... que turbação me cerca! Chamou-me e eu vim. Não compreendo porque não estou em minha casa; choram a minha ausência quando presente estou, sem poder fazer-me contudo reconhecida. Meu corpo não mais me pertence e no entanto eu lhe sinto a frigidez...
Quero deixá-lo e mais a ele me atenho sempre... Sou como que duas personalidades... Oh! quando chegarei a compreender o que comigo se passa? É necessário que vá lá ainda... meu outro "eu", que lhe sucederá na minha ausência? Adeus."
É evidente aqui que o sentimento de dualidade não está destruído por completa separação. Caráter volúvel, permitindo-lhe a posição e a fortuna a satisfação de todos os caprichos, deveria igualmente favorecer as tendências de leviandade. Não admira pois tenha sido lento o seu desprendimento, a ponto de, três dias após a morte, sentir -se ainda ligada ao invólucro corporal. Mas como não possuísse vícios sérios e fosse de boa índole, essa situação nada tinha de penosa e não deveria prolongar-se por muito tempo. Evocada novamente depois de alguns dias, as suas idéias estavam já muito modificadas. Eis o que disse:
"Obrigada por haverdes orado por mim. Reconheço a bondade de Deus, que me subtraiu aos sofrimentos e apreensões conseqüentes ao desligamento do meu Espírito. A minha pobre mãe será dificílimo resignar-se; entretanto será confortada e o que a seus olhos constitui sensível desgraça, era fatal e indispensável para que as coisas do Céu se lhe tornassem no que devem ser: tudo. Estarei ao seu lado até o fim da sua provação terrestre, e a ajudarei a suportá–la’’.
”Não sou infeliz porém muito tenho ainda que fazer para aproximar-me da situação dos bem-aventurados. Pedirei a Deus me conceda voltar a essa terra para reparação do tempo que ai perdi nesta última existência.”
"A fé vos ampare, meus amigos; confiai na eficácia da prece, mormente quando partida do coração. Deus é bom."
P. Levou muito tempo reconhecer-se?
R. Compreendi a morte no mesmo dia que por mim orastes.
P. Era doloroso o estado de perturbação?
R. Não, eu não sofria, acreditava sonhar e aguardava o despertar. Minha vida não foi isenta de dores, porque todo ser encarnado nesse mundo deve sofrer. Resignando-se à vontade de Deus, a minha resignação foi por Ele levada em conta. Grata vos sou, pelas preces, que me auxiliaram no reconhecimento de mim mesma. Obrigada; voltarei sempre com prazer. Adeus. – Helena
            Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec. Cap. III / Espíritos em Condições Medianas. 

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita