domingo, 27 de setembro de 2015

Feliĉo, kiun la preĝo Alportas - Sankta Aŭgusteno. / Ventura da Prece - Santo Agostinho

Feliĉo, kiun la preĝo Alportas - Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1861
23. Venu, vi, kiuj volas kredi: la ĉielaj Spiritoj alkuras, por anonci al vi grandajn aferojn; Dio, miaj infanoj, malfermas Siajn trezorojn, por doni al vi bonfarojn. Nekredemaj homoj! se vi scius, kiel la fido bonfaras al la koro kaj kondukas la animon al pento kaj al preĝo! la preĝo! ho! kiel kortuŝaj estas la paroloj el la buŝo en momento de preĝado! La preĝo estas la dia roso, mildiganta la tro fortan varmon de la pasioj; unuenaskita filino de la fido, ĝi gvidas nin sur la vojeton, kiu kondukas al Dio. En via enpensiĝo kaj en soleco, vi estas kun Dio; Li jam ne estas mistero: Li senvualigas Sin al vi. Apostoloj de la pensado, tio por vi estas la vivo, via animo disiĝas de la materio kaj flugas en tiujn mondojn senlimajn kaj eterajn, kiun la kompatindaj homoj ne konas.
Marŝu, marŝu sur la vojo de la preĝo, kaj vi aŭdos la voĉon de l’ anĝeloj. Kia harmonio! Tie jam ne estas la konfuza bruo kaj la malagordaj sonoj de la tero; tie estas la liroj de la ĉefanĝeloj; tie estas la dolĉaj kaj mildaj voĉoj de la serafoj, pli delikataj ol la matenaj ventetoj, ludantaj en la foliaroj de viaj grandaj arbaroj. Meze en kiaj ĉarmoj vi marŝos! viaj lingvoj ne povos difini tiun feliĉon, ĉar ĝi eniras tra ĉiuj poroj, ĉar la fonto, el kiu oni trinkas dum preĝado, estas vivdona kaj refreŝiga! Dolĉaj voĉoj, ravaj parfumoj, kiujn la animo aŭdas kaj ĝue gustumas, flugante per la preĝo en tiujn nekonatajn kaj loĝatajn sferojn! Ne miksite kun karnaj deziroj, ĉiaj aspiroj estas diaj. Vi ankaŭ preĝu, kiel preĝis la Kristo, portante sian krucon al Golgota aŭ Kalvario: portu vian krucon, kaj vi sentos la dolĉajn emociojn, kiuj trapasis lian animon, kvankam ŝarĝita per malhonoriga kruco; li iris al la morto, sed por vivi la ĉielan vivon en la hejmo de sia Patro. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1861.)
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVII.
Ventura da Prece - Santo Agostinho / Paris, 1861
23. Vinde, todos vós que desejais crer. Acorrem os Espíritos celestes, e vêm anunciar-vos grandes coisas! Deus, meus filhos, abre os seus tesouros, para vos distribuir os seus benefícios. Homens incrédulos! Se soubésseis como a fé beneficia o coração, e leva a alma ao arrependimento e à prece! A prece. Ah! Como são tocantes as palavras que se desprendem dos lábios na hora da prece! Porque a prece é o orvalho divino, que suaviza o excessivo calor das paixões. Filha predileta da fé, leva-nos ao caminho que conduz a Deus. No recolhimento e na solidão, encontrai-vos com Deus; e para vós o mistério se desfaz, porque Ele se revela. Apóstolos do pensamento, a verdadeira vida se abre para vós! Vossa alma se liberta da matéria e se lança pelos mundos infinitos e etéreos, que a pobre Humanidade desconhece.
Marchai, marchai, pelos caminhos da prece, e ouvireis a voz dos Anjos! Que harmonia! Não são mais os ruídos confusos e as vozes gritantes da Terra. São as liras dos Arcanjos, as vozes doces e meigas dos Serafins, mais leves que as brisas da manhã, quando brincam nas ramagens dos vossos arvoredos. Com que alegria então marchais! Vossa linguagem terrena não poderá exprimir jamais essa ventura, que vos impregna por todos os poros, tão viva e refrescante é a fonte em que bebemos através da prece! Doces vozes, inebriantes perfumes, que a alma ouve e aspira, quando se lança, pela prece, a essas esferas desconhecidas e habitadas! São divinas todas as aspirações, quando livres dos desejos carnais. Vós também, como o Cristo, orai, carregando a vossa cruz para o Gólgota, para o vosso Calvário. Levai-a, e sentireis as doces emoções que lhe passavam pela alma, embora carregasse o madeiro infamante. Sim, porque ele ia morrer, mas para viver a vida celestial, na morada do Pai!
         Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário