terça-feira, 15 de setembro de 2015

Morto / Morte

Morto
Ĉar la menso estas la spegulo de la vivo, ni tial facile komprenas, ke sur ĝia surfaco elstaras, okaze de la morto, tiuj imagoj plej profunde gravuritaj de niaj deziroj, dank’al interna senĉesa, reflektado. Kaj ĉar la penso - fluideca plasmo - havas la proprecon precise substancigi siajn kreaĵojn, al ili donante kelkatempan vivon kaj movon, la plimulto el la surteraj homoj, ĉe la tomba transiĝo, restas nature obsedata de siaj propraj imagoj, katenita al halucinaj fenomenoj, same kiel fariĝas dum la ordinara dormo, en kiu, en la plimultaj okazoj, la enkarniĝinto, anstataŭ disiĝi de la fizika korpo, restas ligita al ĝi, suferante la reflektojn de la krudaj sensaĵoj, al kiuj li ankoraŭ altiriĝas.
    Ĉiuj sferoj de la ekzistado, por adaptiĝi al la edukprocesoj, bezonas la kutimon, ĉar ĉiuj konkeroj de la spirito efektiviĝas surbaze de refaritaj spertoj.
La klasoj estas vastaj sektoroj de specifa laboro, konkretigantaj, per longa reflektado, siajn apartajn celojn en tiuj, kiuj ilin konsistigas.
Ja tial la junulo destinita al tiu aŭ tiu alia kariero devas submetiĝi, en la lernejaj klasoj, al difinitaj disciplinoj, inkluzive la antaŭan sperton de la instruistoj, kiuj ilin antaŭiris en la elektita profesio.
La estonta militisto frue lernos manipuli la armilojn, kulturante la instruojn de la eminentaj strategiistoj, kaj la medicin-studento devos ripeti, dum sinsekvaj jaroj, la instruojn kaj eksperimentojn de la specialistoj, antaŭ ol fari la Hipokratan promeson.
En ĉiuj profesiigaj lernejoj ni vidas instruistojn alkonformigi infanojn, junulojn kaj plenkreskulojn al la principoj aprobitaj en tiu aŭ tiu alia stud-branĉo kaj fiksantaj ĉe ili apartan karakteron por difinitaj celoj, surbaze de la sistema mensa reflektado, en formo de lecionoj persiste konstantaj kaj progresivaj.
Universitata diplomo kerne signifas tempoatestan pergamenon pri ripetitaj spertoj nepre necesaj por ke lernanto regu certan kampon de la sciado cele al servado en kolektivo.
Laŭ tiu sama principo, la morto liveras la ateston pri la ripetitaj spertoj, al kiuj ni adaptiĝis, ĉar ĉiu spirito, pli aŭ malpli, fariĝas tio, kion li imagis. Ja tiamaniere la morto, eltirante la ĉiomon de nia mensa enhavo, devigas nin kelkatempe resti ene de ĝi. Se tiu enhavo estas la bono, ni rajtos al kvoto da ĉielo responda al la pli bona parto de la konstruaĵo, kiun ni starigis en ni mem, kaj se tiu enhavo estas la malbono, tiam ni nepre restos enfermita en tiu ero de la infero responda al niaj malbonaj agoj tiel longe, ĝis estingiĝos, per meritita elpurigado, la infero, kiun ni mem kreis en la interno de nia konscienco.
Ĉio kontraŭa al la leĝo de amo kaj de progreso, ne havanta renoviĝon kaj sublimiĝon kiel bazon, estigas la mensan enkistiĝon, kiu estas nenio alia ol la produktado de personaj reflektoj, akumuliĝintaj kaj havantaj nenian valoron por la cirkulado de la komuna bono, kiuj reflektoj prezentas la fiksideojn formantajn la atmosferon, en kiu ni transtombe spiras, simile al efektivaj frenezuloj tre malproksimaj de la vera realo.
Ĝuste tial, morti signifas pli profunden penetri en la mondon de nia memo, konsumante longan tempon por demeti la tunikon de niaj malpli noblaj reflektoj aliformiĝintaj en halucinan regionon de nia ombra fiksideismo; aŭ, kontraŭe, simple translokiĝante de unu sfero en alian, plibonigante la atmosferon el niaj reflektoj harmoniantaj kun la bono, antaŭeniĝante, laŭ sinsekvaj ŝtupoj, al novaj horizontoj de ascendo kaj lumo.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Morte
 Sendo a mente o espelho da vida, entenderemos sem dificuldade que, na morte, lhe prevalecem na face as imagens mais profundamente ínsculpidas por nosso desejo, à custa da reflexão reiterada, de modo intenso. Guardando o pensamento — plasma fluídico — a precisa faculdade de substancializar suas próprias criações, imprimindo-lhes vitalidade e movimento temporários, a maioria das criaturas terrestres, na transição do sepulcro, é naturalmente obcecada pelos quadros da própria imaginação, aprisionada a fenômenos alucinatórios, qual acontece no sono comum, dentro do qual, na maioria das circunstâncias, a individualidade reencarnada, em vez de retirar-se do aparelho físico, descansa em conexão com ele mesmo, sofrendo os reflexos das sensações primárias a que ainda se ajusta.
Todos os círculos da existência, para se adaptarem aos processos da educação, necessitam do hábito, porque todas as conquistas do espírito se efetuam na base de lições recapituladas.
As classes são vastos setores de trabalho específico, plasmando, por intermédio de longa repercussão, os objetivos que lhes são peculiares naqueles que as compõem.
É assim que o jovem destinado a essa ou àquela carreira é submetido, nos bancos escolares, a determinadas disciplinas, incluindo a experiência anterior dos orientadores que lhe precederam os passos na senda profissional escolhida.
O futuro militar aprenderá, desde cedo, a manejar os instrumentos de guerra, cultuando as instruções dos grandes chefes de estratégia, e o médico porvindouro deverá repetir, por anos sucessivos, os ensinos e experimentos dos especialistas, antes do juramento hipocrático.
Em todas as escolas de formação, vemos professores ajustando a infância, a mocidade e a madureza aos princípios consagrados, nesse ou naquele ramo de estudo, fixando-lhes personalidade particular para determinados fins, sobre o alicerce da reflexão mental sistemática, em forma de lições persistentes e progressivas.
Um diploma universitário é, no fundo, o pergaminho confirmativo do tempo de recapitulações indispensáveis ao domínio do aprendiz em certo campo de conhecimento para efeito de serviço nas linhas da coletividade.
Segundo o mesmo principio, a morte nos confere a certidão das experiências repetidas a que nos adaptamos, de vez que cada espírito, mais ou menos, se transforma naquilo que imagina. É deste modo que ela, a morte, extrai a soma de nosso conteúdo mental, compelindo-nos a viver, transitoriamente, dentro dele. Se esse conteúdo é o bem, teremos a nossa parcela de céu, correspondente ao melhor da construção que efetuamos em nós, e se esse conteúdo é o mal estaremos necessariamente detidos na parcela de inferno que corresponda aos males de nossa autoria, até que se extinga o inferno de purgação merecida, criado por nós mesmos na intimidade da consciência.
Tudo o que foge à lei do amor e do progresso, sem a renovação e a sublimação por bases, gera o enquistamento mental, que nada mais é que a produção de nossos reflexos pessoais acumulados e sem valor na circulação do bem comum, consubstanciando as idéias fixas em que passamos a respirar depois do túmulo, à feição de loucos autênticos, por nos situarmos distantes da realidade fundamental.
É por esta razão que morrer significa penetrar mais profundamente no mundo de nós mesmos, consumindo longo tempo em despir a túnica de nossos reflexos menos felizes, metamorfoseados em região alucinatória decorrente do nosso monoideísmo na sombra, ou transferindo-nos simplesmente de plano, melhorando o clima de nossos reflexos ajustados ao bem, avançando em degraus conseqüentes para novos horizontes de ascensão e de luz.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita