domingo, 13 de setembro de 2015

Oni ekkonas la kristanon laŭ liaj verkoj / Reconhece-se o cristão pelas suas obras.

Oni ekkonas  la kristanon laŭ liaj verkoj.
16. “Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.” Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi.
Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: “Mi estas kristano”, por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. “Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn.” “Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron.” en la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l’ arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj.
Ili volis konformigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!
Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉojn. Ĝiaj bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. “Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj”; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sub la branĉojn de l’ arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi. — “Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj”. Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l’ arbo de vivo.
La dia Savanto, la modela justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: “Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.”
La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! (Simeon, Bordeaux, 1863).
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVIII.
Reconhece-se o cristão pelas suas obras.
16. "Nem todos os que me dizem Senhor, Senhor, entrarão no Reino dos Céus, mas somente o que faz a vontade de meu Pai, que ;está nos céus." Escutai estas palavras do Mestre, todos vós que repelis a doutrina espírita como obra do demônio! Abri os vossos ouvidos, pois chegou o momento de ouvir!
Será suficiente trazer a libré do Senhor, para ser um fiel servidor? Será bastante dizer: "Sou cristão", para seguir o Cristo? Procurai os verdadeiros cristãos e os conhecereis pelas suas obras. "Uma árvore boa não pode dar maus frutos, nem uma árvore má dar bons frutos." - "Toda árvore que não der bons frutos será cortada e lançada no fogo." - Eis as palavras do mestre. Discípulos do Cristo, compreendei-as bem! Quais os frutos que a árvore do Cristianismo deve dar, árvore possante, cujos ramos frondosos cobrem com a sua sombra uma parte do mundo, mas ainda não abrigaram a todos os que devem reunir-se em seu redor? Os frutos da árvore da vida são frutos de vida, de esperança e fé. O Cristianismo, como o vem fazendo desde muitos séculos, prega sempre essas divinas virtudes, procurando distribuir os seus frutos. Mas quão poucos os colhem! A árvore é sempre boa, mas os jardineiros são maus.
Quiseram moldá-la segundo as suas idéias, modelá-la de acordo com as suas conveniências. Para isso a cortaram, diminuíram, mutilaram. Seus ramos estéreis já dão maus frutos, pois nada mais produzem. O viajor sedento que se acolhe à sua sombra, procurando o fruto de esperança, que lhe deve dar força e coragem, encontra apenas os ramos adustos, pressagiando mau tempo. É em vão que busca o fruto da vida na árvore da vida: as folhas tombam secas aos seus pés. As mãos do homem tanto as trabalharam, que acabaram por crestá-las!
Abri, pois, vossos ouvidos e vossos corações, meus bem-amados! Cultivai esta árvore da vida, cujos frutos proporcionam a vida; eterna. Aquele que a plantou vos convida a cuidá-la com amor, que ainda a vereis dar com abundância os seus frutos divinos. Deixai-a assim como o Cristo vo-la deu? Não a mutileis. Sua sombra imensa quer estender-se por todo o universo; não lhe corteis a ramagem. Seus frutos generosos caem em abundância, para alentar o viajor cansado, que deseja chegar ao seu destino. Não os amontoeis, para guardá-los e deixá-los apodrecer, sem servirem a ninguém. "São muitos os chamados e poucos os escolhidos." É que há os açambarcadores do pão da vida, como os há do pão material. Não vos coloqueis entre eles; a árvore que dá bons frutos deve distribuí-los para todos. Ide, pois, procurar os necessitados; conduzi-os sob as ramagens da árvore e partilhai com eles o abrigo que ela vos oferece. "Não se colhem uvas dos espinheiros." Meus irmãos, afastai-vos, pois, dos que vos chamam para apontar os tropeços do caminho, e segui-os que vos conduzem à sombra da árvore da vida.
O divino Salvador, o justo por excelência, disse, e suas palavras não passarão: "Os que me dizem Senhor, Senhor, nem todos entrarão, no Reino dos Céus, mas somente aqueles que fazem a vontade de meu Pai, que está nos céus."
Que o Senhor das bênçãos vos abençoe, que o Deus da luz vos ilumine; que a árvore da vida vos faça; com abundância a oferenda dos seus frutos! Crede e orai! (Simeão Bordeaux, 1863).
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário