domingo, 6 de setembro de 2015

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro Eniros en la Regnon de la ĉielo / Nem todos os que dizem: Senhor, senhor entrará no reino dos Céus!

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro Eniros en la Regnon de la ĉielo.
6. Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. Jesuo / Mateo, 7: 21-23.
7. Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo. Jesuo / Mateo, 7:24-27.
8. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. Jesuo / Mateo, 5:19.
9. Ĉiuj, kiuj konfesas la mision de Jesuo, diras: Sinjoro! Sinjoro! Sed, kion helpas nomi lin Majstro aŭ Sinjoro, se oni ne sekvas liajn instruojn? Ĉu estas kristanoj tiuj, kiuj honoras lin per eksteraj agoj de pieco kaj samtempe nutras fieron, egoismon, avidecon kaj ĉiujn siajn pasiojn? Ĉu estas liaj disĉiploj tiuj, kiuj pasigas la tagojn en preĝado kaj ne sin montras pli bonaj, pli karitemaj, pli pardonemaj por siaj similuloj? Ne, ĉar, same kiel la Fariseoj, ili havas preĝon sur la lipoj, ne en la koro. Per la formo, ili povas sin trudi al la homoj, sed ne al Dio. Vane diros ili al Jesuo: “Sinjoro, ni profetis, tio estas, instruis en via nomo; ni elpelis demonojn en via nomo; ni trinkis kaj manĝis kun vi”; li respondos: “Mi ne konas vin; foriru de mi, farantoj de maljustaĵoj, vi, kiuj malkonfirmis viajn parolojn per viaj agoj, kiuj kalumnias vian proksimulon, kiuj prirabas vidvinojn kaj adultas; foriru de mi, vi, kies koroj ellasas malamon kaj galon, vi, kiuj elverŝas la sangon de viaj fratoj en mia nomo, vi, kiuj elfluigas larmojn, anstataŭ ilin forviŝi. Por vi estos plorado kaj grincado de dentoj, ĉar la regno de Dio estas destinita por la mildaj, humilaj kaj karitemaj. Ne esperu fleksi la justecon de la Sinjoro per la multeco de viaj paroloj kaj de viaj surgenuiĝoj; la sola vojo al vi malfermita, por ke vi trovu gracon antaŭ Li, estas la sincera praktikado de la leĝo de amo kaj karito.”
La paroloj de Jesuo estas eternaj, ĉar ili estas la vero. Ili estas ne nur la promeso de la ĉiela vivo, sed ankaŭ la garantio de la paco, de la trankvileco kaj de la staremo pri l’ aferoj de la surtera vivo; tial ĉiuj institucioj humanaj, politikaj, sociaj kaj religiaj, sin apogantaj sur tiuj paroloj, estas firmaj, kiel domo konstruita sur roko; la homoj konservos ilin, ĉar en tiuj institucioj ili trovos sian feliĉon; kontraŭe, la institucioj, atencantaj la parolon de Jesuo, estas kiel domo konstruita sur sablo: la vento de la revolucioj kaj la rivero de la progreso ilin forportos kun si.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVIII.
Nem todos os que dizem: Senhor, senhor entrará no reino dos Céus!
6. Nem todo o que me diz: Senhor, Senhor, entrará no Reino dos Céus, mas sim o que faz a vontade de meu Pai, que está nos céus, esse entrará no Reino dos Céus. Muitos me dirão, naquele dia: Senhor, Senhor, não é assim que profetizamos em teu nome, e em teu nome expelimos os demônios, e em teu nome obramos muitos prodígios? E eu então lhes direi, em voz bem inteligível: Pois eu nunca vos conheci; apartai-vos de mim, os que obrais a iniquidade. Jesus  / Mateus,VII :21-23.
7. Todo aquele, pois, que ouve estas minhas palavras, e as observa, será comparado ao homem sábio, que edificou a sua casa sobre a rocha. E veio a chuva, e transbordaram os rios, e assopraram os ventos, e combateram aquela casa, e ela não caiu, porque estava fundada sobre a rocha. E todo o que ouve estas minhas palavras, e não as observa, será comparado ao homem insensato, que edificou a sua casa sobre a areia. E veio a chuva, e transbordaram os rios, e assopraram os ventos, e combateram aquela casa, e ela caiu, e foi grande a sua ruína. Jesus / Mateus, VII: 24-27 e semelhante em Lucas, VI: 46-49.
8. Naquele, pois, que quebrar um destes mínimos mandamentos, e que assim ensinar aos homens, será chamado mui pequeno no Reino dos Céus; mas o que os guardar, e ensinar a guardá-los, esse será reputado grande no Reino dos Céus. Jesus / Mateus, V:19.
9. Todos os que confessam a missão de Jesus, dizem: Senhor, Senhor! Mas de que vale chamá-lo Mestre ou Senhor, quando não se seguem os seus preceitos? São cristãos esses que o honram através de atos exteriores de devoção, e ao mesmo tempo sacrificam no altar do egoísmo, do orgulho, da cupidez e de todas as paixões? São seus discípulos esses que passam os dias a rezar, e não se tornam melhores, nem mais caridosos, nem mais indulgentes para com os seus semelhantes? Não, porque, à semelhança das formas, podem impor-se aos homens, mas não a Deus. É em vão que dirão a Jesus: "Senhor, nós profetizamos, ou seja, ensinamos em vosso nome; expulsamos os demônios em vosso nome; comemos e bebemos convosco!" Ele lhes responderá: "Não sei quem sois. Retirai-vos de mim, vós que cometeis iniqüidade, que desmentis as vossas palavras pelas ações, que caluniais o próximo, que espoliais as viúvas e cometeis adultério! Retirai-vos de mim, vós, cujo coração destila ódio e fel, vós que derramais o sangue de vossos irmãos em meu nome, que fazeis correrem as lágrimas em vez secá-las! Para vós, haverá choro e ranger de dentes, pois o Reino de Deus é para os que são mansos, humildes e caridosos. Não espereis dobrar a justiça do Senhor pela multiplicidade de vossas palavras e de vossas genuflexões. A única via que está aberta, para alcançardes a graça em sua presença, é a da prática sincera da do amor e da caridade."
As palavras de Jesus são eternas, porque são a verdade. Não são somente a salvaguarda da vida celeste, mas também o penhor da paz, da tranqüilidade e da estabilidade do homem entre as coisas da vida terrena. Eis porque todas as instruções humanas, políticas sociais e religiosas, que se apoiarem nas suas palavras, serão estáveis como a casa construída sobre a pedra. Os homens as conservarão, porque nelas encontrarão a sua felicidade. Mas aquelas que apoiarem na sua violação, serão como a casa construída sobre areia: o vento das revoluções e o rio do progresso as levarão roldão.
Livro: O Evangelho Seg. O Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário