domingo, 27 de setembro de 2015

Kristana amo - Paŭlo / I. Korintanoj, 13:1-7


Se, parolante la lingvojn de l’ homoj
kaj de l’ anĝeloj, mi veron atestus,
sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo
estus sonanta nur vane, aŭ estus
kvazaŭ sensente tintanta cimbalo;

Se mi posedus kapablon profeti,
ĉiujn misterojn, sciencojn konpovus,
kaj se mi fidon tielan je Dio
havus, ke montojn per ĝi mi formovus,
tamen sen Amo mi estus nenio.

Mian havaĵon donante, se multajn
homojn de mort’ per malsato mi savus;
se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus
doni la korpon, sed Amon ne havus,
tio al mi ja neniom profitus.

Amo bonfaras sen serĉi profiton,
sin ne ŝveligas, neniam koleras,
fari malbonon neniam intencas,
ne fanfaronas, sen plendi suferas;
ĝi ne envias, nur bonon pripensas.

Amo kondutas laŭ decaj kutimoj,
ĉion konfide eltenas, toleras,
ĉiam la juston kaj veron obeas,
firme ĝi kredas je Di’ kaj esperas.
Amo kristana neniam pereas.

El la greka originalo Parafrazis  F. V. LOREN
Libro: La Evangelio Laŭ  Spiritismo - Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário