sábado, 5 de setembro de 2015

Prospero / Prosperidade

Prospero
Prospero sur la Tero signifas riĉecon, feliĉon.
La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...
Oni foruzas multegajn bonojn de la vivo por akiri ĝian prestiĝon, kaj por ĝin elbatali ne mankas tiuj, kiuj sondas la okultajn elementojn, celante altiri ĝian favoron.
Milionoj da homoj nuntempe vivas serĉe de oro kaj superregado tiel klopodeme kiel, en la antikveco, kadre de pli simplaj lernadoj, oni sin donis al la primitivaj okupoj pri ĉaso kaj fiŝkaptado.
Tiel okazas, ĉar, strebante al tiu aŭ tiu alia valoro de la vivo, ni agigas la mensan energion, kiu konsistas el niaj emocioj kaj deziroj.
La spegulo de la koro, en konstanta turniĝado al la objektoj kaj situacioj, kiujn ni serĉas, altiras sur nian vojon tiujn elementojn, kiuj okupas nian animon.
Ni tamen ne forgesu, ke, dum nia penega irado direkte al la Dia Gloro, ni ĉiam identiĝas kun tio reganta nian atenton, restante ĉe tiu aŭ tiu alia kampo de agado laŭ la intenseco kaj daŭro de nia celado.
Kiel ĉe la kinematografa filmo, kie la historio estas rakontata per seninterrompe sinsekvantaj bildoj, tiel same nia sperto, en tiu aŭ tiu alia etapo de nia vivo, konsistas el la ripetiĝantaj reflektoj de niaj sentoj, kiuj reflektoj senhalte naskas ideojn, kies efiko estas difini la temojn de nia vivo, al kiuj nia menso aliĝas, preskaŭ absolute identiĝante kun siaj propraj kreaĵoj, simile al la testudo, kiu sin ŝirmas kaj izoliĝas en sia propra karapaco.
Pro tio, en la mondo ĉiam ankoraŭ diskuteblas la koncepto pri prospero, ĉar ne ĉiuj scias posedi, rangaltiĝi aŭ estri profite al la sanktegaj celoj de la Kreado.
Multaj homoj, per la senĉesa mensa reflektado ĉe la monaj havaĵoj, progresas laŭ materialaj rimedoj; sed ne transformante tiujn rimedojn en faktorojn de ĝenerala progreso, ili elfosas al si orajn abismojn, en kiujn ili sin ĵetas, uzante longan tempon por de si forskui la verdigron de la monavido. Multego da homoj, en ĉiu jarcento, plugante la vivgrundon kun konstanta strebo al individua elstareco, akiras vastan renomon en scienco kaj religio, en beletro kaj artoj; sed se ili ne agigas siajn konkerojn por la protekto kaj la edukado de siaj kunuloj sur la homaj vojoj, ili preskaŭ ĉiam, kvankam brilegante en la geniulgalerioj, suferas la refrapon de siaj ekstravagancaj menso-ondoj kaj falas en danĝerajn elpurig-labirintojn.
Jen kial estas multe da prospero ŝajna, ja pli bedaŭrinda ol la materiala mizero mem, ĉar se la malplena tablo kaj la senfajra forno povas prezenti vojon al beninda riparado, tamen la manĝoriĉaj bankedoj kaj la plenaj kasoj ofte fariĝas avenuoj de diboĉo, kondukantaj en la abismon de kulpo, de kiu ni eliros nur post longaj restadoj en konsterno kaj ombro.
Multaj religiuloj demandas, kiakaŭze Dio protektas la materialan progreson de malpiuloj. Vere, tia fortuno ne ekzistas, ĉar prospero sen honesta konduto estas nenio alia ol senrajta alproprigo, ia kvazaŭa brila vestaĵo kovranta kaŝajn ulcerojn. Tiuj ulceroj postulas la ekeston de reflektoj kontraŭaj al la eraroj, kiuj ilin naskis, por ke la vera prospero, kies esprimo estas servado kaj kulturo, amo kaj honesteco, havigu al la spirito dominan lumreflekton.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Prosperidade
Prosperidade na Terra quer dizer fortuna, felicidade.
Grande parte das criaturas, almejando-lhe a posse, pleiteia relevo, autoridade, domínio...
Gastam-se largos patrimônios da existência para conquistar-lhe o prestigio e não falta quem surja no prélio estudando as forças ocultas para incorporar-lhe o bafejo.
Milhões dos homens de hoje vivem à cata de ouro e predominância, com o mesmo empenho com que antigamente, em aprendizados mais simples, se entregavam aos misteres primitivos de caça e pesca.
E que, na procura desse ou daquele valor da vida, mobilizamos a energia mental, constituída à base de nossas emoções e desejos.
O espelho do coração, constantemente focado no rumo dos objetos e situações que buscamos, traz-nos à rota os elementos que nos ocupam a alma.
Não esqueçamos, todavia, que, na laboriosa jornada para a Glória Divina, nos confundimos sempre com aquilo que nos possui a atenção, demorando-nos nesse ou naquele setor de luta, conforme a extensão e duração de nossos propósitos.
Como no filme cinematográfico, em que a história narrada é feita pelos quadros que se sucedem, ininterruptos, a experiência que nos é peculiar, nessa ou naquela fase da vida, constitui-se dos reflexos repetidos de nossos sentimentos, gerando idéias contínuas que acabam plasmando os temas de nossa luta, aos quais se nos associa a mente, identificando-se, de modo quase absoluto, com as criações dela mesma, à maneira da tartaruga que na carapaça, formada por ela própria, se isola e refugia.
Em razão disso, o conceito de prosperidade no mundo é sempre discutível, porqüanto nem todos sabem possuir, elevar-se ou comandar com proveito para os sagrados objetivos da Criação.
Muita gente, pela reflexão mental incessante em torno dos recursos amoedados, progride em títulos materiais; entretanto, se os não converte em fatores de enriquecimento geral, cava abismos dourados nos quais se submerge, gastando longo tempo para libertar-se do azinhavre da usura.
Legiões de pessoas no século ferem o solo da vida, com anseios repetidos de saliência individual, e adquirem vasto renome na ciência e na religião, nas letras e nas artes; contudo, se não movimentam as suas conquistas no amparo e na educação dos companheiros da senda humana, quase sempre, muito embora fulgurem nas galerias da genialidade, sofrem o retorno das ondas mentais de extravagância que emitem, caindo em perigosos labirintos de purgação.
Há, por isso, muita prosperidade aparente, mais deplorável que a miséria material em si mesma, porque a mesa vazia e o fogão sem lume podem ser caminhos de louvável reparação, enquanto o banquete opíparo e a bolsa farta, em muitas ocasiões, apenas significam avenidas de licença que correm para o despenhadeiro da culpa, de onde só conseguiremos sair ao preço de longos estágios na perturbação e na sombra.
Muitos religiosos perguntam por que motivo protegeria Deus o progresso material dos ímpios. Em verdade, porém, semelhante fortuna não existe, de vez que a prosperidade, ausente da reta conduta, não passa de apropriação indébita e é como roupa brilhante cobrindo chagas ocultas, que exigem a formação de reflexos contrários aos enganos que as originaram, a fim de que a prosperidade legítima, a expressar-se em serviço e cultura, amor e retidão, confira ao espírito o reflexo dominante da luz.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita