domingo, 27 de setembro de 2015

Volo / Vontade

Volo
Ni komparu la homan menson - vivantan spegulon de la klarvida konscienco - al granda kontoro, dividita en diversajn servofakojn.
Tie troviĝas la Fako de l’ Deziro, kie agas la decidoj kaj aspiroj subtenantaj la impulson al laboro; la Fako de la Inteligento, vastiganta la konkerojn de la evoluo kaj de la kulturo; la Fako de la Imago, kolektanta la riĉaĵojn de la idealo kaj sentemo; la Fako de la Memoro, arkivanta la resumojn de la sperto, kaj ankoraŭ aliaj fakoj difinantaj la investojn de la
animo. Sed super ĉiuj staras la Sekcio de la Volo.
La Volo estas la klera kaj vigla administracio, reganta ĉiujn fakojn de la mensa agado.
La Dia Providenco donis ĝin, kiel luman aŭreolon al la racio, post la multjarmila vojaĝo de la kreito tra la obskuraj regionoj de la instinkto.
Por taksi ĝian gravecon, sufiĉas memori, ke ĝi rudras ĉiuspecajn fortojn alkolektiĝintajn al nia sciado.
Elektro estas dinamika energio.
Magnetismo estas energio statika.
Penso estas elektro-magneta forto.
Penso, elektro, magnetismo kunagas en ĉiuj manifestiĝoj de la Universa Vivo, kreante graviton kaj afinecon, asimilon kaj malasimilon sur la multoblaj kampoj de la formo, kiuj servas al la migrado de la spirito direkte al la Superaj Celoj, difinitaj de la Dia Plano.
La Volo, tamen, estas la decida puŝo.
En ĝi ni disponas potencan prembutonon, kiu decidigas la funkciadon aŭ la inertecon de la maŝino.
La cerbo estas la dinamo, kiu produktas la mensan energion laŭ sia reflektivo, sed en la Volo ni vidas la komandon, kiu direktas la mensan energion sur tiun aŭ tiun alian vojon, starigante kaŭzojn, kiuj difinas la problemojn de la destino.
Sen ĝi, la Deziro povas ĉerpi el la trompo afliktajn jarcentojn da riparado kaj sufero, la Inteligento povas kaptiĝi en la karceron de l’ krimado, la Imago povas naski danĝerajn monstrojn en la ombro, kaj la Memoro, kvankam fidela al sia funkcio de registrilo, laŭ la destino al ĝi asignita de la naturo, povas fali en bedaŭrindan malviglecon.
Nur la Volo estas sufiĉe forta por tenadi la harmonion de la spirito.
Efektive, ĝi ne kapablas bari la mensan reefikon sur la kampo de la rilatoj inter similuloj, ĉar la agordiĝo estas nenuligebla leĝo, sed ĝi povas trudi disciplinon al la elementoj, kiujn ĝi direktas, por teni ilin koheraj en la
fluo de l’ bono.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Vontade
Comparemos a mente humana — espelho vivo da consciência lúcida — a um grande escritório, subdividido em diversas seções de serviço.
Aí possuímos o Departamento do Desejo, em que operam os propósitos e as aspirações, acalentando o estimulo ao trabalho; o Departamento da Inteligência, dilatando os patrimônios da evolução e da cultura; o Departamento da Imaginação, amealhando as riquezas do ideal e da sensibilidade; o Departamento da Memória, arquivando as súmulas da experiência, e outros, ainda, que definem os investimentos da alma.
Acima de todos eles, porém, surge o Gabinete da Vontade.
A Vontade é a gerência esclarecida e vigilante, governando todos os setores da ação mental.
A Divina Providência concedeu-a por auréola luminosa à razão, depois da laboriosa e multimilenária viagem do ser pelas províncias obscuras do instinto.
Para considerar-lhe a importância, basta lembrar que ela é o leme de todos os tipos de força incorporados ao nosso conhecimento.
A eletricidade é energia dinâmica.
O magnetismo é energia estática.
O pensamento é força eletromagnética.
Pensamento, eletricidade e magnetismo conjugam-se em todas as manifestações da Vida Universal, criando gravitação e afinidade, assimilação e desassimilação, nos campos múltiplos da forma que servem à romagem do espírito para as Metas Supremas, traçadas pelo Plano Divino.
A Vontade, contudo, é o impacto determinante.
Nela dispomos do botão poderoso que decide o movimento ou a inércia da máquina.
O cérebro é o dínamo que produz a energia mental, segundo a capacidade de reflexão que lhe é própria; no entanto, na Vontade temos o controle que a dirige nesse ou naquele rumo, estabelecendo causas que comandam os problemas do destino.
Sem ela, o Desejo pode comprar ao engano aflitivos séculos de reparação e sofrimento, a Inteligência pode aprisionar-se na enxovia da criminalidade, a Imaginação pode gerar perigosos monstros na sombra, e a memória, não obstante fiel à sua função de registradora, conforme a destinação que a Natureza lhe assinala, pode cair em deplorável relaxamento.
Só a Vontade é suficientemente forte para sustentar a harmonia do espírito.
Em verdade, ela não consegue impedir a reflexão mental, quando se trate da conexão entre os semelhantes, porque a sintonia constitui lei inderrogável, mas pode impor o jugo da disciplina sobre os elementos que administra, de modo a mantê-los coesos na corrente do bem.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário