sábado, 19 de setembro de 2015

Parabolo de la Forvelkinta Figarbo. / Parábola da Figueira que secou.

Parabolo de la Forvelkinta Figarbo.
8. Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj. Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. Jesuo /Marko, 11:12-14 kaj 20-23.
9. La forvelkinta figarbo estas simbolo de la personoj, kiuj nur ŝajnigas inklinon al bonfaro, sed kiuj vere nenian bonon praktikas; ili estas oratoroj, kies parolo havas pli da brilo ol da solideco kaj havas simplan supraĵan briltegon: ĝi plaĉas al la orelo, sed ĝin esplorante, oni trovas en ĝi nenion substancan por la koro; aŭdinte ilian parolon, oni demandas sin, kian profiton ĝi portis.
Ĝi estas ankaŭ la emblemo de ĉiuj personoj, kiuj, havante rimedojn por esti utilaj, tamen ne estas tiaj; kaj simbolo de ĉiuj utopioj, de ĉiuj vantaj sistemoj, de ĉiuj doktrinoj sen solida bazo. Plej ofte mankas la vera fido, la fido fekunda, la fido, kiu skuas la fibrojn de la koro, unuvorte la fido formovanta montojn. Tiuj estas arboj, kiuj havas foliojn, sed ne fruktojn; tial Jesuo kondamnas ilin al senfrukteco, ĉar venos tago, kiam ili forvelkos ĝis la radikoj; tio estas, ĉiuj sistemoj, ĉiuj doktrinoj, kiuj portos nenian bonon al la homaro, falos en la nenion; ĉiuj homoj memvole senutilaj, ĉar ili ne utiligis siajn kunnaskitajn rimedojn, estos traktataj kiel la forvelkinta figarbo.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIX.
Parábola da Figueira que secou.
8. E ao outro dia, como saíssem de Betânia, teve fome. E tendo visto ao longe uma figueira, foi lá a ver se acharia nela alguma coisa; quando chegou a ela, nada achou, senão folhas, porque não era tempo de figos. E falando-lhe, disse: Nunca jamais coma alguém fruto de ti para sempre. E no outro dia pela manhã, ao passarem pela figueira, viram que ela estava seca até as raízes. Então, lembrando Pedro, disse para Jesus: Olha, Mestre, como secou a figueira que tu amaldiçoaste. E respondendo Jesus, lhe disse: Tende fé em Deus. Em verdade vos afirmo que todo o que disser a este monte: Tira-te, e lança-te ao mar, e isto sem hesitar seu coração, mas tendo fé de que tudo o que disser sucederá, ele o verá cumprir assim. Jesus / Marcos, XI: 12-14 e 20-23.
9. A figueira seca é o símbolo das pessoas que apenas aparentam o bem, mas na realidade nada produzem de bom: dos oradores que possuem mais brilho do que solidez, dotados do verniz das palavras de maneira que estas agradam aos ouvidos; mas, quando as analisamos, nada revelam de substancial para o coração; e, quando as acabamos de ouvir, perguntamos que proveito tivemos.
É também o símbolo de todas as pessoas que podem ser úteis e não o são; de todas as utopias, de todos os sistemas vazios, de todas as doutrinas sem bases sólidas. O que falta, na maioria das vezes, é a verdadeira fé, a fé realmente fecunda, a fé que comove as fibras do coração, em uma palavra, a fé que transporta montanhas. São árvores frondosas, mas sem frutos, e é por isso que Jesus as condena à esterilidade, pois dia virá em que ficarão secas até as raízes. Isso quer dizer que todos os sistemas, todas as doutrinas que não produzir nenhum bem para a humanidade, serão reduzidas a nada; e que todos os homens voluntariamente inúteis, que não se utilizaram dos recursos de que estavam dotados, serão tratados como a figueira seca.
 Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIX.

Nenhum comentário:

Postar um comentário