sexta-feira, 28 de outubro de 2016

Unión del principio espiritual con la matéria / Kuniĝo de la spirita principo kun la materio

Unión del principio espiritual con la matéria
10. La materia debía ser el objeto de trabajo del espíritu, a efectos del desarrollo de sus facultades. Pero era necesario que éste pudiese actuar sobre aquélla, razón por la cual fue destinado a habitarla, así como el leñador habita en el bosque. La materia sería, a la vez, el objeto e instrumento de trabajo. Pero Dios no quiso unir al espíritu con la piedra rígida, sino que prefirió crear cuerpos organizados, flexibles y capaces de recibir los impulsos de la voluntad, que se prestasen a todos los movimientos. El cuerpo es, a la vez, envoltura e instrumento del espíritu, y a medida que éste adquiere nuevas aptitudes se reviste de la materia apropiada al nuevo tipo de trabajo que deba realizar, exactamente como un obrero a medida que perfecciona su obra se vale del instrumentos más delicados.
11. Para ser más exactos, diremos que el espíritu mismo da forma a su envoltura y la adecúa a sus nuevas necesidades, perfeccionándola. Desarrolla y completa su organismo a medida que siente la necesidad de manifestarse nuevas facultades, es decir, posee el instrumento acorde con su inteligencia. Dios le hace entrega de los materiales; él los pone a trabajar; por ese motivo, las razas más avanzadas poseen un organismo o, si se prefiere, un órgano cerebral más perfeccionado que el de las razas primitivas. También se explica de esta manera el sello especial que el carácter del espíritu imprime a los rasgos de la fisonomía y a los gestos del cuerpo (cap. VIII: “El alma de la Tierra”).
12. Desde el instante en que un espíritu nace a la vida espiritual, debe hacer uso de sus facultades para poder avanzar. En un comienzo estas facultades son rudimentarias, revistiendo una envoltura corporal apropiada a su estado de infancia intelectual, mas a medida que sus fuerzas aumentan deja la vieja envoltura para revestir otra. Ahora bien, como en todos los tiempos ha habido mundos y éstos dieron nacimiento a cuerpos organizados, apropiados para recibir espíritus, en todos los tiempos éstos, fuese cual fuere su grado de adelantamiento, hallaron los elementos necesarios para la vida carnal.
13. Al ser exclusivamente material, el cuerpo sufre las vicisitudes de la materia. Después de haber trabajado durante algún tiempo, se desorganiza y descompone. Al no hallar elemento para su actividad, el principio vital se extingue y el cuerpo muere. Para el espíritu, el cuerpo privado de vida carece de utilidad. Entonces o abandona, como se deja una casa en ruinas o un traje ajado por el uso.
14. El cuerpo sólo es una envoltura destinada a alojar al espíritu. Poco importa su origen o los elementos que lo conforman. Aunque el cuerpo del hombre sea una creación especial, está constituido por los mismos que integran los cuerpos de los animales y es animado por el mismo principio vital, es decir, activado por idéntico fuego, así como es iluminado por la misma luz y está sujeto a vicisitudes de igual tenor e idénticas necesidades: estas aseveraciones nadie las pone en duda. Si consideramos únicamente a la materia, haciendo abstracción del espíritu, no hay nada en el hombre que lo distinga del animal. Pero si hacemos la distinción entre el habitante y la habitación, todo cambia fundamentalmente. Aunque un noble viva en la choza del campesino o vista el sayal del pastor, seguirá siendo un gran señor. Lo mismo sucede con el hombre. No es su vestido de carne el que lo eleva por sobre la bestia y lo convierte en un ser especial, sino su ser espiritual, su espíritu.
EL GÉNESIS – Allan Kardec.
Kuniĝo de la spirita principo kun la materio
10. – Ĉar la materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis loĝi en ĝi, kiel la lignohakisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn, kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.
La korpo estas do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.
11. – Por esti pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas la organismon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la primitivaj rasoj. Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj. (Ĉap. VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)
12. – Naskiĝinte por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgrade kiel kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn necesajn al sia enkarna vivo.
13. – Estante ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa funkciado ĝi malorganiziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.
14. – La korpo do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.
Se oni konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio lin distingus de la besto. Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto.
Ĉu li troviĝas en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.
La Genezo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita