quarta-feira, 1 de janeiro de 2014

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro / Dai a César o que é de Cesar

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro.
5. Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povus impliki lin per interparolado. Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ la vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. Jesus / Mateo, 22:15-22; Marko, 12:13-17.
6. La demando prezentita al Jesuo havis kiel motivon la cirkonstancon, ke la Judoj, abomenante la tributon al ili truditan de la Romanoj, estis farintaj el la pago de tiu tributo religian aferon; granda partio estis starigita kontraŭ tia imposto; la pago de la tributo estis do por ili koleriga temo de la momento, kaj, se tiel ne estus, la demando farita al Jesuo: “Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?” havus nenian sencon. Tiu demando estis kaptilo; ĉar, laŭ la respondo, ili esperis instigi kontraŭ li la roman aŭtoritaton, aŭ la skismajn Judojn. Sed “Jesuo, sciante ilian ruzecon”, lerte sin elturnis el la malfacilaĵo, donante al ili lecionon de justeco per tio, ke al ĉiu estu donata, kio estas al li ŝuldata. (Vidu en la enkonduko de tiu ĉi verko la artikolon: Impostistoj.)
7. Ĉi tiu maksimo: “Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro” ne devas esti komprenata en limiga kaj absoluta senco. Kiel ĉiuj instruoj de Jesuo, tie kuŝas ĝenerala principo, resumita sub praktika, komunuza formo, kaj deduktita el aparta cirkonstanco. Tiu principo estas sekvo de tiu alia, laŭ kiu ni devas konduti kontraŭ la aliaj tiel same, kiel ni volus, ke la aliaj kondutu kontraŭ ni; ĝi kondamnas ĉian materian kaj moralan malprofiton, kiun oni povus fari al aliulo, ĉian atencon kontraŭ la rajtoj de aliaj; ĝi ordonas la respekton al ĉies rajtoj, kiel ĉiu deziras, ke oni respektu la liajn; ĝi etendiĝas eĉ al la plenumado de la devoj al la familio, al la socio, al la aŭtoritato, same kiel al la individuoj ĝenerale.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XI.
Dai a César o que é de Cesar
5 – Então, retirando-se os fariseus, projetaram entre si comprometê-lo no que falasse. E enviaram-lhe seus discípulos, juntamente com os herodianos, que lhe disseram: Mestre, sabemos que és verdadeiro, e não se te dá de ninguém, porque não levas em conta a pessoa dos homens; dize-nos, pois, qual é o teu parecer: é lícito dar tributo a César ou não? Porém Jesus, conhecendo a sua malícia, disse-lhes: Por que me tentais, hipócritas? Mostrai-me cá a moeda do censo. E eles lhes apresentaram um dinheiro. E Jesus lhes disse: De quem é esta imagem e inscrição? Responderam-lhe eles: De César. Então lhes disse Jesus: Pois daí a César o que é de César, e a Deus o que é de Deus. E quando ouviram isto, admiraram-se, e deixando-o se retiraram. (Mateus, XXII: 15-22; Marcos, XII: 13-17).
6 – A questão proposta a Jesus era motivada pela circunstância de haverem os judeus transformados em motivo de horror o pagamento do tributo exigido pelos romanos, elevando-o a problema religioso. Numeroso partido se havia formado para rejeitar o imposto. O pagamento do tributo, portanto, era para eles uma questão de irritante atualidade, sem o que, a pergunta feita a Jesus: “É lícito dar tributo a César ou não?”, não teria nenhum sentido. Essa questão era uma cilada, pois, segundo a resposta, esperavam excitar contra ele as autoridades romanas ou os judeus dissidentes. Mas “Jesus, conhecendo a sua malícia”, escapa à dificuldade, dando-lhes uma lição de justiça, ao dizer que dessem a cada um o que lhes era devido. (Ver na Introdução o artigo intitulado Publicanos).
7 – Esta máxima: “Daí a César o que é de César” não deve ser entendida de maneira restritiva e absoluta. Como todos os ensinamentos de Jesus, é um princípio geral, resumido numa forma prática e usual, e deduzido de uma circunstância particular. Esse princípio é uma conseqüência daquele que manda agir com os outros como quereríamos que os outros agissem conosco. Condena todo prejuízo moral e material causado aos outros, toda violação dos seus interesses, e prescreve o respeito aos direitos de cada um, como cada um deseja ver os seus respeitados. Estende-se ao cumprimento dos deveres contraídos para com a família, a sociedade, a autoridade, bem como para os indivíduos.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XI

Nenhum comentário:

Postar um comentário