domingo, 2 de fevereiro de 2014

SPERTO / EXPERIÊNCIA - 1

SPERTO
131. – Kiel la enkarniĝinta Spirito akiras sperton?
– La lukto kaj la laboro estas tiel nepre necesaj por la pliperfektiĝo de la spirito, kiel la materia pano estas neforigebla por la subtenado de la fizika korpo. Laborante kaj luktante, suferante kaj lernante, la animo akiras la necesajn spertojn dum sia marŝo al perfektiĝo.
132. – Ĉu estas, samtempe, determinismo kaj libera volo en la homa ekzistado?
– Determinismo kaj libera volo kunekzistas en la vivo, eniĝante unu en la alian sur la vojo de la destinoj, por la altiĝo kaj elaĉeto de la homoj.
La unua estas absoluta en la plej malaltaj evoluaj tavoloj, kaj la dua pligrandiĝas per la valoroj de la edukado kaj sperto.
Plie, ni rimarku, ke super ili ambaŭ staras la diaj ordonoj, bazitaj sur la sankta, unika leĝo de amo, kies plej elokventa atesto ĉiam estis la profetaĵoj.
Ĉu vi ne rimarkas nun la okazaĵojn antaŭviditajn de la senditoj de la Sinjoro jam antaŭ du kaj kvar jarmiloj, en la diaj simboloj de la Sankta Skribo?
Fiksita la veraĵo, ke la homo estas libera laŭ siaj edukado kaj meritoj, laŭ la leĝo de la provoj, koncernas nin konfesi, ke, laŭmezure kiel li fariĝas respondeca, la homo mem organizas la determinismon de sia ekzistado, pligrandigante aŭ mildigante ŝian rigorecon, ĝis li povos definitive altigi sin ĝis la superaj sferoj de la Universo.
133. – Se ekzistas samtempe determinismo kaj libera volo, en la homa vivo, kiel ni komprenu la parolon de la spiritaj gvidantoj, kiam tiuj ĉi asertas, ke al ili ne estas eble influi sur nian liberecon?
– Ni ne devas forgesi, ke ni parolas pri korpa valoro, kiam temas pri la natura determinismo, pli influanta la homajn destinojn.
La submetiĝo de la homo, en la limoj de lia fizika mondo, estas logika kaj natura laŭ la leĝoj de la kompensoj, en la necesaj provoj, sed, en sia interno, regiono de pura spirita influado, la homo estas libera por elekti sian estontan vojon.
Liaj amikoj el la nevideblo tie lokas la sanktejon de lia sankta sendependeco.
En ĉiuj situacioj la edukita homo povas rekoni, kie la cirkonstancoj de la Dia volo parolas favore por li, kaj kie parolas tiuj, kiujn formiĝas per la forto de lia persona vantamo aŭ per lia egoismo. Ĉe li ĉiam do troviĝos la merito de la elekto, en tiu punkto.
134. – Kiel la homo povas pligrandigi aŭ mildigi la determinismon de sia vivo?
– En la sankta universa leĝo la dia determino ĉiam estas tiu de la bono kaj feliĉo, por ĉiuj homoj.
Ĉu vi ne vidas, en la homa hejmo, ameman, aktivan patron kun vasta programo de laboro por la feliĉo de siaj infanoj? kaj, ĉesinte la penado de la eduko en la infanaĝo, ĉu ĉiu infano ne devus esti, ĉe la preparo por la vivo, ia fidela kunlaboranto de la grandanima gepatra antaŭzorgo por la bono de la tuta  familio? La plimulto de la homaj gepatroj tamen foriras de la Tero, ne estante komprenataj, malgraŭ ĉia penado en la edukado de siaj infanoj.
Kompare kun la dia patreco, en tiu modesta figuro ni vidas ian similaĵon de la situacio.
La spirito, iel konservanta iajn edukajn valorojn, estas kunvokita al tiu aŭ alia respondeca laboro kune kun aliaj estuloj en kruda provado, aŭ serĉantaj konojn por akiro de libereco. Tiu laboro devas esti farita laŭ la rekta linio de la bono, tiamaniere, ke tiu infano estu la bona helpanto de sia
Superega Patro, kiu estas Dio. La administranto de institucio, la estro de laborejo, la verkinto de libro, la instruisto ĉe lernejo, havas sian parton de sendependeco por kunlabori en la dia verko, kaj ili devas reciproki la spiritan konfidon donitan al ili. Tiuj, kiuj edukiĝas kaj konkeras naturajn rajtojn proprajn al la personeco, ĉesas tute obei en la evolua determinismo, ĉar ili estos kapablaj kunlabori per ordonoj, kaj povos krei cirkonstancojn por la suprenira marŝo de siaj subuloj aŭ homaj fratoj, ĉe la meĥanismo de la klara konscienco.
En tiu laboro ordoni kun Dio, la infano devas konsideri la patrajn zorgemon kaj amon, por ke li ne deturnu sian taskon for de la rekta vojo, supozante, ke li estas arbitra sinjoro de la situacioj, komplikante la vivon de la homa familio, kaj prenante certajn kompromisojn iafoje tre penigajn, ĉar, kontraŭ la intenco de la patroj, ekzistas infanoj, kiuj misuzas la “talantojn” metitajn en siajn manojn, pro mallaboremo, egoismo, vantamo kaj fiero.
De tio la neceso, ke ni konkludu kun la apologio de la Homaro, reliefigante, ke la homo atinginta ian parton de libereco reciprokas la konfidon de la Sinjoro, ĉiufoje kiam li agas laŭ Lia favorkora, saĝa volo, rekonante, ke lia individua klopodo estas tre valora ne pro li, sed pro la amo de Dio, kiu lin protektas kaj prilumas en la konstruado de sia senmorta
verko.
135. – Se la dia determinismo estas tiu de la bono, kiu do kreis la malbonon?
– Lia dia determinismo konsistas el ununura leĝo, kiu estas la leĝo de amo al la universa komunumo. Sed, fidante al si mem, pli ol al Dio, la homo transformas sian malfortecon en fokuson de agoj kontraŭaj al tiu sama leĝo, tiamaniere efektivigante ian nekonvenan intervenon en la dia harmonio.
Jen estas la malbono. Urĝas al ni rekunigi la sanktajn ĉenerojn de tiu sublima harmonio. Jen estas la elaĉeto.
Vidu do, ke la malbono, konsiderata en sia esenco, ne povas ekzisti por Dio, ĉar ĝi estas devio de la homo, kiu estas nulo rilate la diajn saĝon kaj providencon.
La Kreinto ĉiam estas la grandanima kaj saĝa, justa kaj amika Patro, konsideranta la devojiĝintajn filojn, spertantajn longajn provojn. Sed, ĉar Jesuo kaj ties komisiitoj estas liaj diaj kunlaborantoj, kaj ili mem estigas la taskojn kontraŭ la deturno de la homoj, ili enfokusigas la malutilojn de la malbono per la forto de siaj edukaj respondumoj, por ke la Homaro rekte iru sian veran vojon al Dio.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
EXPERIÊNCIA
131 – Como adquire experiência o Espírito encarnado?
A luta e o trabalho são tão imprescindíveis ao aperfeiçoamento do espírito, como o pão material é indispensável à manutenção do corpo físico. É trabalhando e lutando, sofrendo e aprendendo, que a alma adquire as experiências necessárias na sua marcha para a perfeição.
132 – Há o determinismo e o livre-arbítrio, ao mesmo tempo, na existência humana?
Determinismo e livre-arbítrio coexistem na vida, entrosando-se na estrada dos destinos, para a elevação e redenção dos homens.
O primeiro é absoluto nas mais baixas camadas evolutivas e o segundo amplia-se com os valores da educação e da experiência. Acresce observar que sobre ambos pairam as determinações divinas, baseadas na lei do amor, sagrada e única, da qual a profecia foi sempre o mais eloqüente testemunho.
Não verificais, atualmente, as realizações previstas pelos emissários do Senhor há dois e quatro milênios, no divino simbolismo das Escrituras?
Estabelecida a verdade de que o homem é livre na pauta de sua educação e de seus méritos, na lei das provas, cumpre-nos reconhecer que o próprio homem, à medida que se torna responsável, organiza o determinismo da sua existência, agravando-o ou amenizando-lhe os rigores, até poder elevar-se definitivamente aos planos superiores do Universo.
133 – Havendo o determinismo e o livre-arbítrio, ao mesmo tempo, na vida humana, como compreender a palavra dos guias espirituais quando afirmam não lhes ser possível influenciar a nossa liberdade?
Não devemos esquecer que falamos de expressão corpórea, em se tratando do determinismo natural, que prepondera sobre os destinos humanos.
A subordinação da criatura, em suas expressões do mundo físico, é lógica e natural nas leis das compensações, dentro das provas necessárias, mas, no íntimo, zona de pura influenciação espiritual, o homem é livre na escola do seu futuro caminho. Seus amigos do invisível localizam aí o santuário da sua independência sagrada
Em todas as situações, o homem educado pode reconhecer onde falam as circunstâncias da vontade de Deus, em seu benefício, e onde falam as que se formam pela força da sua vaidade pessoal ou do seu egoísmo. Como ele, portanto, estará sempre o mérito da escolha, nesse particular.
134 – Como pode o homem agravar ou amenizar o determinismo de sua vida?
A determinação divina as sagrada lei universal é sempre a do bem e da felicidade, para todas as criaturas.
No lar humano, não vê um pai amoroso e ativo, com um largo programa de trabalhos pela ventura dos filhos? E cada filho, cessado o esforço da educação na infância, na preparação para a vida, não deveria ser um colaborador fiel da generosa providência paterna pelo bem de toda a comunidade familiar? Entretanto, a maioria dos pais humanos deixa a Terra sem ser compreendida, apesar de todo o esforço despendido na educação dos filhos.
Nessa imagem muito frágil, em comparação com a paternidade divina, temos um símile da situação.
O Espírito que, de algum modo, já armazenou certos valores educativos, é convocado para esse ou aquele trabalho de responsabilidade junto de outros seres em provação rude, ou em busca de conhecimentos para a aquisição da liberdade. Esse trabalho deve ser levado a efeito na linha reta do bem, de modo que esse filho seja o bom cooperador de seu Pai Supremo, que é Deus. O administrador de uma instituição, o chefe de uma oficina, o escritor de um livro o mestre de uma escola, tenha a sua parcela de independência para colaborar na obra divina e devem retribuir a confiança espiritual que lhes foi deferida. Os que se educam e conquistam direitos naturais, inerentes à personalidade, deixam de obedecer, de modo absoluto, no determinismo da evolução, porquanto estarão aptos a cooperar no serviço das ordenações, podendo criar as circunstâncias para a marcha ascensional de seus subordinados ou irmãos em humanidade, no mecanismo de responsabilidade da consciência esclarecida.
Nesse trabalho de ordenar com Deus, o filho necessita considerar o zelo e o amor paternos, a fim de não desviar sua tarefa do caminho reto, supondo-se senhor arbitrário das situações, complicando a vida da família humana, e adquirindo determinados compromissos, por vezes bastante penosos, porque, contrariamente ao propósito dos pais, há filhos que desbaratam os “talentos” colocados em suas mãos, na preguiça, no egoísmo, na vaidade ou no orgulho.
Daí a necessidade de concluirmos com a apologia da Humanidade, salientando que o homem que atingiu certa parcela de liberdade, está retribuindo a confiança do Senhor, sempre que age com a sua vontade misericordiosa e sábia, reconhecendo que o seu esforço individual vale muito, não por ele, mas pelo amor de Deus que o protege e ilumina na edificação de sua obra imortal.
135 – Se o determinismo divino é o do bem, quem criou o mal?
O determinismo divino se constitui de uma só lei, que é a do amor para a comunidade universal. Todavia, confiando em si mesmo, mais do que em Deus, o homem transforma a sua fragilidade em foco de ações contrárias a essa mesma lei, efetuando, desse modo, uma intervenção indébita na harmonia divina.
Eis o mal.
Urge recompor os elos sagrados dessa harmonia sublime.
Eis o resgate.
Vede, pois, que o mal, essencialmente considerado, não pode existir par Deus, em virtude de representar um desvio do homem, sendo zero na Sabedoria e na Providência Divina.
O Criador é sempre o Pai generoso e sábio, justo e amigo, considerando os filhos transviados como incursos em vastas experiências. Mas, como Jesus e os seus prepostos são seus cooperadores divinos, e eles próprios instituem as tarefas contra o desvio das criaturas humanas, focalizam os prejuízos do mal com a força de suas responsabilidades educativas, a fim de que a Humanidade siga retamente no seu verdadeiro caminho para Deus.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita