sexta-feira, 1 de maio de 2015

Prozelitoj / Prosélitos (1)

Prozelitoj
362. – Ĉu ni povas ricevi novan instruon pri la devoj koncernantaj la spiritistojn?
– Ni ne detaligu la devojn de la kristana spiritisto, ĉar nenia vorto povos superi la ekzempladon de la Kristo, kiun ĉiu disĉiplo devas preni kiel modelon por sia vivo.
Konsilinde estas, ke, en siaj ordinaraj aktivecoj la spiritisto estu ekstreme indulga al siaj similuloj, kaj tute ne indulga al si mem, ĉar, antaŭ ol pensi pri la prilumado de la aliaj, li devos peni prilumi sin mem per la plenumo de siaj devoj.
363. – Kiel oni pravigas la ekziston de certaj kontraŭfrataj luktoj en la sino de la spiritistaj grupoj?
– La spiritistaj grupoj bezonas kompreni, ke ilia organizo ne povas simili tiujn de la ĝustedire homaj societoj.
Spirita-kristana societo havu, pli ol ĉion alian, la familian karakteron, kie la amo kaj la simpleco vidiĝu en la manifestiĝo de ĉiuj sentoj.
Kiam, en spiritisma organizaĵo, aperas malkonsentoj kaj internaj luktoj, montrante partianecojn kaj malamikecojn, tio signifas foreston de la Evangelio en la koroj, manifestiĝantan per la eksceso de homa materialo kaj aŭgurantan la pereon de la plej bonkoraj intencoj.
En tiuj studnukleoj nenia laboro efektiviĝos sen aŭtentikaj frateco kaj humileco, kaj estas nepre necese, ke ĉiuj kunuloj, inter si, viglu kun bonvolo kaj sincereco, por ke ili ne transformu sian bonegan spiritan posedaĵon en imitaĵon de la katolikaj sekretaj kunvenoj, difektitaj de la intrigo kaj hipokriteco.
364. – Por progresi en la Doktrino, ĉu la spiritisto bezonas studi kaj mediti per si mem, aŭ sufiĉas vizitadi la doktrinajn organizaĵojn, atendante la parolojn de la gvidantojn?
– Al ĉiu estas nepre necesa la diligenteco ĉe la studado, meditado, kulturado kaj aplikado de la Doktrino, ĉe ĉiu momento de lia intima vivo.
La vizitado al seancoj aŭ la fakto ĉeesti tiun aŭ alian fenomenon, akceptante ĝian aŭtentikecon, tio ne signifas sciakiron.
Spirita gvidanto povas ja esti bona amiko, sed li neniam povos plenumi viajn proprajn devojn nek deturni vin de la provoj kaj spertoj nepre necesaj por via prilumado.
El tio naskiĝas la bezono, ke vi individue sin preparu ĉe la Doktrino por travivi tiajn spertojn kun spirita digno, ĉe oportuna momento.
365. – Kiel ni ricevu la kritikajn atakojn?
– La spiritistoj ricevu la kritikon de la kampoj de kontraŭa opinio kun maksimumo da morala sereneco, rekonante ĝian esencan utilecon.
Preskaŭ ĉiam tiuj kritikoj prezentiĝas kun netaksebla celo, tia, nature elekti la kontribuojn de la doktrina propagando, forigante la malordigajn, konfuzajn elementojn, kaj valorigante la aŭtentikan, sinceran kunlaboron, ĉar ĉiu atako kontraŭ la pura vero servas nur por elstarigi kaj altigi tiun saman veron.
366. – Kiel devos agi la sincera spiritisto, kiam li troviĝos antaŭ certaj doktrinaj strangaĵoj?
– Ĉe la lumo de la pura frateco ni ne rifuzu la helpon de la saĝa parolo kaj de la rekta kontribuo, ĉiam, kiam ĝi estos konvena al la klarigado de ĉiuj, sed zorgante neniam malobei la verajn evangeliajn principojn, ne ofendante tamen la sentojn de aliaj personoj. Kaj se tiuj personoj persistos en la nekomprenemo, ĉiu laboristo zorgu pri sia tasko, ĉar Jesuo asertis, ke la tritiko kreskas flanke de la lolo, en lia sankta kultivejo, sed Li, la Kulturanto de la Dia Vero, scios elekti la bonan grenon en la tempo de la rikolto.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
PROSÉLITOS
362 – Poderemos receber um novo ensino sobre os deveres que competem aos espiritistas?
Não devemos especificar os deveres do espiritista cristão, porque palavra alguma poderá superar a exemplificação do Cristo, que todo discípulo deve tomar como roteiro da sua vida.
Que o espiritista, nas suas atividades comuns, dispense o máximo de indulgência para com os seus semelhantes, sem nenhuma para consigo mesmo, porque antes de cogitar da iluminação dos outros, deverá buscar a iluminação de si mesmo, no cumprimento de suas obrigações.
363 – Como se justifica a existência de certas lutas antifraternas dentro dos grupos espiritistas?
Os agrupamentos espiritistas necessitam entender que o seu aparelhamento não pode ser análogo ao das associações propriamente humanas.
Um grêmio espírita-cristão deve ter, mais que tudo, a característica familiar, onde o amor e a simplicidade figurem na manifestação de todos os sentimentos.
Em uma entidade doutrinária, quando surgem as dissensões e lutas internas, revelando partidarismos e hostilidades, é sinal de ausência do Evangelho nos corações, demonstrando-se pelo excesso de material humano e pressagiando o naufrágio das intenções mais generosas.
Nesses núcleos de estudo, nenhuma realização se fará sem fraternidade e humildade legítimas, sendo imprescindível que todos os companheiros entre si, vigiem na boa-vontade e na sinceridade, a fim de não transformarem a excelência do seu patrimônio espiritual numa reprodução dos conventículos católicos, inutilizados pela intriga e pelo fingimento.
364 - O espiritista para evoluir na Doutrina necessita estudar e meditar por si mesmo, ou será suficiente frequentar as organizações doutrinárias, esperando a palavra dos guias?
É indispensável a cada um o esforço próprio no estudo, meditação, cultivo e aplicação da Doutrina, em toda a intimidade de sua vida.
A frequência às sessões ou o fato de presenciar esse ou aquele fenômeno, aceitando-lhe a veracidade, não traduz aquisição de conhecimentos.
Um guia espiritual pode ser um bom amigo, mas nunca poderá desempenhar os vossos deveres próprios, nem vos arrancar das provas e das experiências imprescindíveis à vossa iluminação.
Daí surge a necessidade de vos preparardes individualmente, na Doutrina, para viverdes tais experiências com dignidade espiritual, no instante oportuno.
365 – Como deveremos receber os ataques da crítica?
Os espiritistas devem receber a crítica dos campos de opinião contrária, como máximo de serenidade moral, reconhecendo-lhe a utilidade essencial.
Essas críticas se apresentam, quase sempre, com finalidade preciosa, qual a de selecionar, naturalmente as contribuições da propaganda doutrinária, afastando os elementos perturbadores e confusos, e valorizando a cooperação legítima e sincera, porque todo ataque à verdade pura serve apenas para destacar e exaltar essa mesma verdade.
366 – Como deverá agir o espírita sincero, quando encontre perante certas extravagâncias doutrinárias?
À luz da fraternidade pura, jamais neguemos o concurso da boa palavra e da contribuição direta, sempre que oportuno, em benefício do esclarecimento de todos, guardando, todavia, o cuidado de nunca transigir com os verdadeiros princípios evangélicos, sem, contudo ferir os sentimentos das pessoas. E se as pessoas perseverarem na incompreensão, cuide cada trabalhador da sua tarefa, porque Jesus afirmou que o trigo cresceria ao lado do joio, em sua seara santa, mas Ele, o Cultivador da Verdade Divina, saberia escolher o bom grão na época da ceifa.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita