sexta-feira, 15 de maio de 2015

Praktiko / Prática. (2)

Praktiko
377. – Estas studemuloj de la Doktrino, kiuj foriĝas de la kunsidoj, kiam tiuj ĉi ne prezentas fenomenojn. Kiel oni agu rilate al ili?
Tiuj, kiuj tiel agas, atestas, per si mem, plenan nekapablecon por la vera laboro de la sincera Spiritismo. Se ili preferas la pasemajn emociojn de la nervoj anstataŭ servon de sia prilumado, estas ja pli bone, ke ili kelkatempe foriĝu de la seriozaj studoj de la Doktrino, antaŭ ol preni sur sin iun ajn kompromison. La kompreno de Spiritismo ankoraŭ ne estas sufiĉe elvolviĝinta en ilia interna mondo, kaj estas juste, ke la spiritistoj daŭrigu plu siajn eksperimentojn por ĝin atingi.
La sukceso de la klopodo de la spirita sfero, profite al la reviviĝinta Kristanismo, ne dependas de la kvanto da homoj, ĝin serĉantaj, sed de la kvalito de la laboristoj, batalantaj en ĝiaj vicoj.
378. – Kial la evangelizado, ĉe la spiritistaj kunsidoj, favoras ankaŭ la elkarniĝintojn, se estus pli juste, ke ĉi tiuj profitu la lecionojn ricevitajn en la spirita sfero mem?
Granda nombro da animoj elkarniĝintaj sub la iluzioj de la fizika vivo, iluzioj preskaŭ tute konservataj en la interno, restas kelkatempe nekapablaj kapti la vibrojn el la supera sfero, kaj tiuj animoj estas kondukataj de siaj gvidantoj kaj elaĉetitaj  amikoj al la frataj kunvenoj de la evangelia Spiritismo, kie, en la amemaj okuloj de tiuj samaj mentoroj el la nevidebla sfero, plenumiĝas la ordonoj de la leĝo de reciproka helpo kaj bonfaroj, reganta la vivofenomenojn en la du sferoj.
379. – Kiel devos agi la studemulo, por identigi la spiritojn komunikiĝantajn?
La spiritoj, kiuj manifestiĝas pere de la mediumoj, devas esti identigitaj per siaj ideoj kaj per la spirita esenco de siaj vortoj.
Iuj mediumoj, kun specialaj taskoj, povas esti multvalora helpilo ĉe la persona identigado, ĉu ĉe literatura fenomeno, ĉe la sciencaj ekvacioj, ĉu plenumante certajn postulojn de la kontrolo, sed tiu ne estas la ĝenerala regulo. Oni elstarigu, ke la spiritoj ofte trovas nenion alian ol neperfektan materialon, ilin devigantan al tio nepre necesa, rilate al la komunikiĝo.
Ni tamen komprenu, ke la lingvaĵo de la Spirito estas universala, estiĝanta per la nevideblaj fadenoj de la penso, kio, cetere, ne nuligas la neceson de ia atenta studado de ĉiuj ideoj entenataj en la mediumaj mesaĝoj, kaj ni estu tre zorgemaj rilate al la famaj nomoj, kiuj eventuale ilin subskribas.
Ĉe ĉiaspecaj manifestiĝoj tamen la kredanto aŭ studemulo de la problemo de identigo ne povas meti flanken tiun spiritan observemon, kiu ĉiam parolos al li en la plejprofundo de lia konscienco.
380. – Suferinte la apartiĝon de kara estulo, pro lia morto, ĉu estas juste, ke spiritisto okazigu lian manifestiĝon en mediumaj seancoj?
Ĉe tiaj okazoj, la sincera spiritisto serĉu la moralan komforton en la propra fido, kiu devas edifi al li la koron.
Ne estas juste okazigi aŭ trudi komunikiĝon al tiu aŭ alia elkarniĝinto. Krom tio, ke vi ne konas la eblecojn de lia nova kondiĉo en la spirita sfero, vi atentu la problemon de viaj meritoj mem.
La homo povas ja deziri tion aŭ alion, sed ekzistas ia Providenco, kiu planas la aferon, ekzamenante la meriton de la petanto kaj la utilecon de la dono.
Ĉiu komunikiĝo kun la Nevideblo devas esti spontanea, kaj la kristana spiritisto serĉu en sia fido la plej altan rimedon por la ĉesigo de la homa egoismo, konsiderante la neceson de ripozo por tiuj, kiujn li amis, kaj atendante lian rektan parolon, kiu ja venos kiam kaj kiel la spiritaj mentoroj opinios konvene kaj oportune.
381. – Multaj serĉas Spiritismon, plendante pri persekutoj el la Nevideblo. Ĉu tiuj, kiuj protestas kontraŭ tiaj maltrankviligoj, estas iel forlasitaj de siaj spiritaj gvidantoj?
La protekto de la Dia Providenco etendiĝas al ĉiuj kreitaĵoj.
La agado de persekutantaj kaj konfuzitaj Spiritoj praviĝas en la kadro de elaĉetaj provoj, sed tiuj, kiuj plendas kontraŭ la sieĝado de malsuperaj fortoj el la sferoj ligitaj al la terglobo, devas konsulti sian propran koron, antaŭ ol formuli siajn plendojn, tiel ke ili observu, ĉu la perturbanta Spirito ne troviĝas en ili mem.
Ekzistas ja teruraj obsedantoj de homoj, nomataj “fiero”, “vantemo”, “mallaboremo”, “avareco”, “malklereco” aŭ “malbonvolo”, kaj estas grave esplori, ĉu ni ne estas viktimoj de tiuj malvirtigaj energioj multfoje loĝantaj en la koro de la homo, ĝin blindigante je la kompreno de la lumo de Dio. Kontraŭ tiuj detruaj elementoj estas necesa ia nova speco de preĝoj, konsistanta el laboro, fido, klopodo kaj bonvolo.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Prática.
377 – Há estudiosos da Doutrina que se afastam das reuniões, quando as mesmas não apresentam fenômenos. Como se deve proceder para com eles?
Os que assim procedem testemunham, por si mesmo, plena inabilitação para o verdadeiro trabalho do Espiritismo sincero. Se preferirem as emoções transitórias dos nervos ao serviço da auto-iluminação, é melhor que se afastem temporariamente dos estudos sérios da Doutrina, antes de assumirem qualquer compromisso.
A compreensão do Espiritismo ainda não está bastante desenvolvida em seu mundo interior, e é justo que prossigam em experiências para alcança-la.
O êxito dos esforços do plano espiritual, em favor do Cristianismo redivivo, não depende da quantidade de homens que o busquem, mas da qualidade dos trabalhos que militam em suas fileiras.
378 – Por que motivo à doutrinação e a evangelização nas reuniões espiritistas beneficiam igualmente os desencarnados, se a estes seria mais justo o aproveitamento das lições recebidas no plano espiritual?
Grande número de almas desencarnadas nas ilusões da vida física, guardadas quase que integralmente no íntimo, conservam-se, por algum tempo, incapazes de aprender as vibrações; do plano espiritual superior, sendo conduzidas por seus guias e amigos redimidos às reuniões fraternas do Espiritismo evangélico, onde, sob as vistas amoráveis desses mesmos mentores do plano invisível, se processam os dispositivos da lei de cooperação e benefícios mútuos, que rege os fenômenos da vida nos dois planos.
379 – Como deverá agir o estudioso para identificar as entidades que se comunicam?
Os Espíritos que se revelam, através das organizações mediúnicas, devem ser identificados por suas idéias e pela essência espiritual de suas palavras.
Determinados médiuns, com tarefas especializadas podem ser auxiliares preciosos à identificação pessoal, seja no fenômeno literário, nas equações da ciência, ou satisfazendo a certos requisitos da investigação; todavia, essa não é a regra geral, salientando-se que as entidades espirituais, muitas vezes, não encontram senão um material deficiente que as obriga tão-só ao indispensável, no que se refere à comunicação.
Devemos entender, contudo, que a linguagem do Espírito é universal, pelos fios invisíveis do pensamento, o que, aliás, não invalida a necessidade de um estudo atento acerca de todas as idéias lançadas nas mensagens, guardando-se muito cuidado no capítulo dos nomes ilustres que porventura as subscrevem.
Nas manifestações de toda natureza, porém, o crente ou o estudioso do problema da identificação, não pode dispensar aquele sentido espiritual de observação que lhe falará sempre no imo da consciência.
380 – É justo que o espiritista, depois de sofrer pela morte a separação de um ente amado, provoque a comunicação dele nas sessões medianímicas?
O espiritista sincero deve buscar o conforto moral, em tais casos, na própria fé que lhe deve edificar intimamente o coração.
Não é justo provocar ou forçar a comunicação com esse ou aquele desencarnado. Além de não conhecerdes as possibilidades de sua nova condição na esfera espiritual; deveis atender ao problema dos vossos méritos.
O homem pode desejar isso ou aquilo, mas há uma Providência que dispõe no assunto, examinando o mérito de quem pede e a utilidade da concessão.
Qualquer comunicado com o Invisível deve ser espontâneo, e o espiritista cristão deve encontrar na sua fé o mais alto recurso de cessação do egoísmo humano, ponderando quanto à necessidade de repouso daqueles a quem amou, e esperando a sua palavra direta, quando e como julguem os mentores espirituais convenientes e oportunos.
381 – Muita gente procura o Espiritismo, queixando-se de perseguições do Invisível. Os que reclamam contra essas perturbações estão, de algum modo, abandonados de seus guias espirituais?
A proteção da Providência Divina estende-a a todas as criaturas.
A perseguição de entidades sofredoras e perturbadas justifica-se no quadro das provações redentoras, mas, os que reclamam contra o assédio das forças inferiores dos planos adstritos ao orbe terrestre, devem consultar o próprio coração antes de formularem as suas queixas, de modo a observar se o Espírito perturbador não está neles mesmos.
Há obsessores terríveis do homem, denominados “orgulho”, “vaidade”, “preguiça”, “avareza”, “ignorância” ou “má-vontade”, e convém examinar se não se é vítima dessas energias perversoras que, muitas vezes, habitam o coração da criatura, enceguecendo-a para a compreensão da luz de Deus. Contra esses elementos destruidores faz-se preciso um novo gênero de preces, que se constitui de trabalho, fé, esforço e boa -vontade.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita