terça-feira, 5 de maio de 2015

Sokrato / SÓCRATES

Sokrato
Tial, el ĉiuj grandaj figuroj en tiuj foraj tempoj, ni estas devigitaj elstarigi tiun grandiozan figuron de Sokrato, en la malnova Ateno.
Supera ol Anaksagoro, lia majstro, ankaŭ same neperfekte komprenata de siaj tri plej famaj disĉiploj, la granda filozofo estas aŭreolita per la plej diaj spiritaj helecoj, en la daŭro de ĉiuj jarcentoj. Lia ekzistado, en kelkaj cirkonstancoj, proksimiĝas al la ekzemplado de la Kristo mem. Lia parolo konfuzas ĉiujn malŝatindajn spiritojn en tiu epoko kaj malfermigas novajn florojn de sento kaj kulturo en la soifanta animo de la junularo.
Sur publikaj placoj li instruas al la infanaro kaj al la junularo la belan idealon de frateco kaj farado de bono, ĵetante la benatajn semojn de frateco de la posteularo.
Sed Ateno, kvazaŭ cerbo de la mondo, malgraŭ sia granda progreso, ne sukcesas kompreni la altan lecionon de la eminenta sendito de Jesuo.
Sokrato estas akuzita pri malvirtigo de la atenaj junuloj kaj inokulo de la veneno de libereco en iliaj koroj.
Arestita kaj humiligita, tamen lia nobla spirito ne malkuraĝiĝis antaŭ la krudaj provoj, transbordantaj el lia kaliko da amaraĵoj. Konscia pri la misio, kiun li alportis, li evitis forkuri el la karcero, kies pordoj sekrete al li estis malfermitaj de la grandanimeco de kelkaj juĝistoj.
La senditoj el la nevidebla mondo ĉirkaŭas lian noblan kaj kompreneman koron, en la horoj plej krudaj kaj doloraj de lia provado; kaj kiam lia edzino Ksantipa montriĝas ĉe la kradoj de la malliberejo por komuniki al li tiun abomenindan kondamnon al la morto per cikuto, jen ŝi ekkrias en la apogeo de siaj angoro kaj malespero:
– “Sokrato, Sokrato, la juĝistoj vin kondamnis al morto...
– “Kion do tio signifas? – rezignacie respondis la filozofo – ili ankaŭ estas kondamnitaj de la Naturo.”
– “Sed tia kondamno estas maljusta...” – ankoraŭ singultante diris la konsternita edzino.
Kaj li kun pacienca kaj amema rigardo demandas:
– “Ĉu vi volus, ke ĝi estu justa?
Posedante bravan kaj rezignacian heroecon, Sokrato forlasas la Teron, ree altiĝante al la konstelacia firmamento, kie lin atendis la beno de Jesuo.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
SÓCRATES
É por isso que, de todas as grandes figuras daqueles tempos longínquos, somos compelidos a destacar a grandiosa figura de Sócrates, na Atenas antiga.
Superior a Anaxágoras, seu mestre, como também imperfeitamente interpretado pelos seus três discípulos mais famosos, o grande filósofo está aureolado pelas mais divinas claridades espirituais, no curso de todos os séculos planetários. Sua existência, em algumas circunstâncias, aproxima-se da exemplificação do próprio Cristo. Sua palavra confunde todos os espíritos mesquinhos da época e faz desabrochar florações novas de sentimento e cultura na alma sedenta da mocidade. Nas praças públicas, ensina à infância e à juventude o formoso ideal da fraternidade e da prática do bem, lançando as sementes generosas da solidariedade dos pósteros.
Mas Atenas, como cérebro do mundo de então, apesar do seu vasto progresso, não consegue suportar a lição avançada do grande mensageiro de Jesus. Sócrates é acusado de perverter os jovens atenienses, instilando-lhes o veneno da liberdade nos corações. Preso e humilhado, seu espírito generoso não se acovarda diante das provas rudes que lhe extravasam do cálice de amarguras. Consciente da missão que trazia, recusa fugir do próprio cárcere, cujas portas se lhe abrem às ocultas pela generosidade de alguns juízes.
Os enviados do plano invisível cercam-lhe o coração magnânimo e esclarecido, nas horas mais ásperas e agudas da provação; e quando a esposa, Xantipa, assoma às grades da prisão para comunicar-lhe a nefanda condenação à morte pela cicuta, ei-la exclamando no auge da angústia e desesperação:
– “Sócrates, Sócrates, os juízes te condenaram à morte...”
– "Que tem isso? – responde resignadamente o filósofo – Eles também estão condenados pela Natureza.”
– “Mas essa condenação é injusta..." – soluça ainda a desolada esposa.
E ele a esclarece com um olhar de paciência e de carinho:
– “E quererias que ela fosse justa?"
Senhor do seu valoroso e resignado heroísmo, Sócrates abandona a Terra, alçando-se de novo aos páramos constelados, onde o aguardava a bênção de Jesus.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita