sábado, 12 de abril de 2014

La neekzisto de historiaj sciigoj / A Ausência de Notícias Históricas

La neekzisto de historiaj sciigoj
En tio kuŝas la motivo, kial la historiistoj havis malmulte da scioj pri la primitivaj arjoj, kiuj plantis la celstangojn de la eŭropa civilizacio.
Kvazaŭ vojirantoj al nekonataĵo, ili erarvagis sur la senhomaj ebenaĵoj kaj montoj ne tiel, kiel la hebrea popolo, fide konservanta la dian parolon, sed senkonsilaj kaj sen espero, nur kalkulante je siaj propraj fortoj, pro sia libera kaj ribelema karaktero.
Iliaj invadoj en sovaĝajn tribojn de Eŭropo datiĝas de plimalpli dek mil jaroj antaŭ la veno de la Kristo, malgraŭ tio, ke la homaro lokalizas ilian marŝon nur kvar mil jarojn antaŭ la granda okazaĵo en Judujo. Vere, pro sia psikologia situacio, la primitivaj arjoj de la Malvona Mondo ne postlasis spurojn sur la kampo de la fido, sola vojo en tiuj tempoj, sur kiu ia raso povus signi sian restadon sur la Tero. Ili ne konservadis la buŝan historion de ia religio, ĉar ili ĝin ne posedis. Pli ribelemaj kaj malmolkoraj ol ĉiuj ceteraj kunloĝantoj ekzilitaj sur la terglobon, iliaj rememoroj pri la antaŭa vivo en la pli superaj mondoj, kia tiu de ili spertita en la sistemo de Kapelo, turnis sin en internan, amaran kaj doloran ribelon kontraŭ la diaj decidoj. Nur tre malfrue, en la daŭro de la jarmiloj, la Keltoj revenis al la dia kulto, respektante la fortojn de la Naturo, ĉe la sanktaj kverkoj, kaj la Ĝermanoj komencis siajn devotaĵojn ĉe la fajro, kiu personigis en ilia okuloj la potencon, kiu kreas la estulojn kaj aĵojn, dum aliaj popoloj ekoferis viktimojn kaj objektojn al siaj multenombraj dioj.
 Libro: Sur Vojo al la Lumo.
 Emanuel / Chico Xavier.
A AUSÊNCIA DE NOTÍCIAS HISTÓRICAS
Aí reside a razão do escasso conhecimento dos historiadores, acerca dos árias primitivos que lançaram os marcos da civilização européia.
Caminheiros do desconhecido erraram pelas planícies e montanhas desertas, não como o povo hebreu, que guardava a palavra divina com a sua fé, mas desarvorados e sem esperança, contando apenas com as próprias forças, em virtude do seu caráter livre e insubmisso.
Suas incursões, entre as tribos selvagens da Europa, datam de mais ou menos dez milênios antes da vinda do Cristo, não obstante a humanidade localizar-lhe a marcha apenas quatro mil anos antes do grande acontecimento da Judéia. É que, em vista de sua situação psicológica, os primitivos árias do Velho Mundo não deixaram vestígios nos domínios da fé, único caminho, daqueles tempos, através do qual poderia uma raça assinalar sua passagem pela Terra. Não guardavam a história verbal de uma religião que não possuíam. Mais revoltados e enrijecidos que todos os demais companheiros exilados no orbe terrestre, suas reminiscências da vida pregressa nos planos mais elevados, qual a que haviam experimentado no sistema da Capela, traduziam-se numa revolta íntima, amargurada e dolorosa, contra as determinações de ordem divina. Apenas muito mais tarde, com a contribuição dos milênios, os celtas retornaram ao culto divino, venerando as forças da Natureza, junto dos carvalhos sagrados, e os germanos iniciaram a sua devoção ao fogo, que personificava, a seus olhos, a potência criadora dos seres e das coisas, enquanto outros povos começaram a sacrificar vítimas e objetos aos seus numerosos deuses.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier. 

Nenhum comentário:

Postar um comentário