sábado, 5 de abril de 2014

ARTO / ARTE

ARTO
 161. – Kio estas la arto?
 La arto pura estas la plej alta spirita kontemplado de la kreitoj. Ĝi signifas la plej profundan eksterigon de la idealo, la dian manifestiĝon de tiu “pli transa”, kiu respegulas la esperojn de la animo.
La vera artisto estas ĉiam la “mediumo” de la eternaj belaĵoj, kaj en ĉiuj tempoj lia laboro estis vibrigi la plej delikatajn kordojn de la homa sento, ĝin altigante de la Tero ĝis la Senfino, kaj malfermante sur ĉiuj vojoj la deziregojn de la koroj al Dio, dum ties superegaj manifestiĝoj de belo, saĝo, paco kaj amo.
162. – Ĉu ĉiu artisto povas esti ankaŭ misiisto de Dio?
Ankaŭ la artistoj, same kiel la tiel nomataj saĝuloj el la mondo, povas esti venkitaj de la surtera konvenciemo, kiam en iliaj koroj ne trembrulas la flamo de la diaj idealoj. Sed plej ofte ili fariĝas grandaj misiistoj de la ideoj, sub la egido de la Sinjoro, en ĉiuj fakoj de sia propra aktiveco, kiel de literaturo, muziko, pentrarto, plastiko.
Ĉiufoje kiam ilia arto liberiĝas de la nedaŭraj, pereemaj mondaj interesoj, por konsideri sole nur la spiritan lumon, venantan de la koro akordanta kun la cerbo, en la realigoj de la vivo, tiam la artisto estas ja unu el la plej sindonaj misiistoj de Dio, ĉar li scios penetri en la korojn ĉe la paco de la meditado kaj silento, atingante la plej altan sencon de la evoluo de si mem kaj de siaj homfratoj.
163. – Ĉu iu povas fariĝi artisto sole nur per la faka edukado en ununura ekzistado?
La teknika, individua perfektiĝo de ia artisto, same kiel liaj plej notindaj karakterizaĵoj, ne estas la rezulto de la aktivecoj de ununura vivo, sed de centjaraj spertoj sur la Tero kaj en la spirita sfero, ĉar la genio, en ĉiu ajan senco, en la plej diversaj artaj manifestiĝoj, estas ja la profunda sintezo de pluraj vivoj, en kiuj la persistemo kaj klopodo kuniĝis por la plej brilaj kaj spontaneaj floradoj.
164. – Kiel ni komprenu la genion?
La genio estas la resumo de la plej longa penado tra multoblaj ekzistadoj je abnegacio kaj laboro por la konkero de la spiritaj valoroj.
Komprenante la vivon tra ĝia reala aspekto, li plurfoje malatentas la malvastan rondon de la surtera vivo, koncerne ĝiajn konvenciajn formulojn kaj antaŭjuĝojn, fariĝante ia fremdulo en sia propra medio, pro siaj superaj, nekonfuzeblaj ecoj.
Jen la motivo, kial la surtera scienco, katenita al la konvenciaj reguloj, pretendas vidi en la genio ian damnindan psikozon, kaj preskaŭ ĉiam lin traktas kvazaŭ malsanan ĉelon de la socia organismo, por plurfoje lin glori, post lia morto, tuj post kiam ĝi povas kapti la grandecon de lia spirita vido en la pejzaĝo de la estonteco.
165. – Kiel ni konprenu la psikismon de la artistoj, psikismon tiel diferencan de tiu, karakterizanta la ordinaran homon?
Ĝenerale, la artisto preskaŭ ĉiam vivas prefere en la spirita sfero ol ĝustedire en la tera mondo.
Lia psikismo ĉiam estas la sekvo de lia interna mondo, plena de sennombraj rememoroj pri la pasintaj ekzistadoj, aŭ de la sublimaj vizioj, kiujn li sukcesis kapti en la spiritaj rondoj, antaŭ sia reenkarniĝo sur la Tero.
Pro la multenombraj spertoj en la pasinteco, liaj sentoj kaj perceptoj transcendas tiujn de la ordinara homo, situacio iafoje kaŭzanta la falsan taksadon de la homa scienco, kiu erare interpretas liajn ekstazojn kiel neŭrozon aŭ nenormalaĵojn.
Vere, pro sia speciala psika pozicio, la artisto neniam cedas al la konvenciaj postuloj de la Tero, sin tenante super la nuntempaj antaŭjuĝoj. Ni reliefigu, ke plurfoje, pro troa indiferento al la disciplino, malgraŭ siaj superaj kvalitoj, li ne povas doni sin al la ekscesoj nocaj al la libereco, kiam ĝi estas malbone direktita aŭ false utiligita.
Jen kial, en ĉiuj situacioj, la dia idealo de la fido ĉiam estos la antidoto kontraŭ la moralaj venenoj, malobstrukcante la vojon de la animo al la altaj konkeroj de la perfekteco.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
ARTE
161 – Que é arte?
A arte pura é a mais elevada contemplação espiritual por parte das criaturas. Ela significa a mais profunda exteriorização do ideal, a divina manifestação desse “mais além” que polariza as esperanças da alma.
O artista verdadeiro é sempre o “médium” das belezas eternas e o seu trabalho, em todos os tempos, foi tanger as cordas mais vibráteis do sentimento humano, alçando-o da Terra para o Infinito e abrindo, em todos os caminhos a ânsia dos corações para Deus, nas suas manifestações supremas de beleza, de sabedoria, de paz e de amor.
162 – Todo artista pode ser também um missionário de Deus?
Os artistas, como os chamados sábios do mundo, podem enveredar, igualmente, pelas cristalizações do convencionalismo terrestre, quando nos seus corações não palpite a chama dos ideais divinos, mas, na maioria das vezes, têm sido grandes missionários das idéias, sob a égide do Senhor, em todos os departamentos da atividade que lhes é próprio, como a literatura, a música, a pintura, a plástica.
Sempre que a sua arte se desvencilha dos interesses do mundo, transitórios e perecíveis, para considerar tão-somente a luz espiritual que vem do coração uníssono como cérebro, nas realizações da vida, então o artista é um dos mais devotados missionários de Deus, porquanto saberá penetrar os corações na paz da meditação e do silêncio, alcançando o mais alto sentido da evolução de si mesmo e de seus irmãos em humanidade.
163 – Pode alguém se fazer artista tão-só pela educação especializada em uma existência?
A perfeição técnica, individual de um artista, bem como as suas mais notáveis características, não constituem a resultantes das atividades de uma vida, mas de experiências seculares na Terra e na esfera espiritual, porquanto o gênio, em qualquer sentido, nas manifestações artísticas mais diversas, é a síntese profunda de vidas numerosas, em que a perseverança e o esforço se casaram para as mais brilhantes florações da espontaneidade.
164 – Como devemos compreender o gênio?
O gênio constitui a súmula dos mais longos esforços em múltiplas existências de abnegação e de trabalho, na conquista dos valores espirituais. Entendendo a vida pelo seu prisma real, muita vez desatende ao círculo estreito da vida terrestre, no que se refere às suas fórmulas convencionais e aos seus preconceitos, tornando-se um estranho ao seu próprio meio, por suas qualidades superiores e inconfundíveis.
Esse é o motivo por que a ciência terrestre, encarcerada nos cânones do convencionalismo, presume observar no gênio uma psicose condenável, tratando-o, quase sempre, como a célula enferma do organismo social, para glorificá-lo, muitas vezes, depois da morte, tão logo possa aprender a grandeza da sua visão espiritual na paisagem do futuro.
165 – Como poderemos entender o psiquismo dos artistas, tão diferente do que caracteriza o homem comum?
O artista, de um modo geral, vive quase sempre mais na esfera espiritual que propriamente no plano terrestre. Seu psiquismo é sempre a resultante do seu mundo íntimo, cheio de recordações infinitas das existências passadas, ou das visões sublimes que conseguiu apreender nos círculos de vida espiritual, antes da sua reencarnação no mundo.
Seus sentimentos e percepções transcendem aos do homem comum, pela sua riqueza de experiências no pretérito, situação essa que, por vezes, dá motivos à falsa apreciação da ciência humana, que lhe classifica os transportes como neurose ou anormalidade, nos seus erros de interpretação.
É que, em vista da sua posição psíquica especial, o artista nunca cede às exigências do convencionalismo do planeta, mantendo-se acima dos preconceitos contemporâneos, salientando-se que, muita vez, na demasia de inconsiderações pela disciplina, apesar de suas qualidades superiores, pode entregar-se aos excessos nocivos à liberdade, quando mal dirigida ou falsamente aproveitada.
Eis por que, em todas as situações, o ideal divino da fé será sempre o antídoto dos venenos morais, desobstruindo o caminho da alma para as conquistas elevadas da perfeição.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita