sábado, 12 de abril de 2014

Arto / arte -1

 
Arto. 
166. – Rilate al la artistoj, kiuj triumfis sen iu ajn helpo de la mondo, kaj kiuj fariĝis notindaj nur pro la klopodoj de sia inklino, ĉu iliaj verkoj estas iaj rememoroj el la vivo en la Senfino? 
Plej ofte, la grandaj artaj ĉefverkoj signifas ja la konkretigon de tiuj profundaj rememoroj. Sed ne ĉiam ili estas eĉ simpla skizo de la belaĵoj duonviditaj, en la Transmondo, de la menso, kiu ilin konceptis, sed rememoroj el antaŭaj ekzistadoj, inter la luktoj kaj larmoj sur la Tero.
Iuj eminentaj pentristoj, mirindaj pro verkoj faritaj sen la homaj modeloj, kreis nenion alian ol siajn proprajn rememorojn perditajn en la tempo, en la duonombro de la pejzaĝo de forpasintaj vivoj. Rilate la verkistojn, la amikojn de la literatura fikcio, ne ĉiam iliaj konceptaĵoj obeas al la fantazio, ĉar tiuj ĉi estas fruktoj de denaskaj rememoroj, per kiuj ili
restarigas la dramon travivitan de sia propra individueco, en la mortintaj jarcentoj.
La impresema mondo de la artistoj havas konstantajn rilatojn kun la spirita pasinteco, el kie ili tiras la materialon necesan por la spirita konstruado de siaj verkoj.
167. – Kiam ili komponas senmortajn verkojn, ĉu ankaŭ la grandaj mizikistoj povas ricevi influon de rememoroj el iu antaŭa ekzistado?  
Tiu influo povas okazi koncerne iliajn eblecojn kaj tendencojn, sed, sur la kampo de la komponado, la grandaj surteraj muzikistoj universale rekonataj, ne obeas al rememoroj el la pasinteco, kaj jes al la gloraj impulsoj de la fortoj de la Senlimo, ĉar la muziko sur la Tero estas la plej altgrade dia arto.
La senmortaj operoj ne naskiĝis ja el la surtera ŝlimo, sed el la profunda harmonio de la Universo, kies sublimaj kantikoj estis parte kaptitaj de la mondaj komponistoj, en la momentoj de sankta inspiro.
Nur tiamaniere vi povos kompreni la sanktan influon de la nobla muziko sur la animojn, ilin forportante, en iuj ajn okazoj, el la dubaj ideoj de la Tero al la vibroj de ilia interno akorde kun la Senlimo.
168. – En la sferoj nevideblaj por la homoj, ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ zorgas pri la artismaj valoroj?
     Ni konsentu, ke ĉiuj artesprimoj sur la Tero estas signoj de spiriteco plurfoje fremda al la surtera vivo.
Laŭ tiu realeco, vi povos rekoni, ke la arto, en kiu ajn el siaj puraj formoj, estas objekto de zorga atento de la Spiritoj, havantaj aliajn eblecojn, kiujn la surtera artisto apenaŭ povas prezenti al si.
En la Transtombo, per ĝia helpo transformiĝas la plej kruelaj sentoj, inklinigante la malfeliĉajn Spiritojn al la elaĉetaj, purigaj provoj. Altiĝante al ĝiaj regionoj de perfekteco kaj beleco, la animo elvolviĝas al Dio kaj riĉiĝas per liaj sublimaj mirindaĵoj.
169. – Ĉu la emocio devas esti disciplinata?
Ĉia emocia esprimo devas esti disciplinata de la fido, ĉar ĝia libera elverŝiĝo, pro la monda nekomprenemo, povas havi gravajn sekvojn.
170. – Kun tiom da superaj kvalitoj por la bono, ĉu la genia artisto povas transformiĝi en instrumento de malico?
La genia homo similas al la intelekto, atinginta la plej perfektajn kondiĉojn de realiganta tekniko, pro tio, ke li sukcesis havigi al si la elementojn de la spontaneeco. Tiu havigo tamen ne liberigas lin de la neceso morale progresi, prilumante lian koron.
Ĉar sennombraj geniuloj ne atingis la kulminon de la sento, ni ofte vidis en la mondo la plej noblajn talentulojn enkarcerigitaj en teruraj obsedoj aŭ degenerintaj en dolorajn devojiĝojn, ĉar la homo devas meti la fidon super ĉiaj ĝustedire materiaj konkeroj, kiel eternan dian idealon.
171. – Ĝenerale, ĉu ĉiuj homoj devos serĉi la artajn valorojn por sia personeco?
Jes; tra siaj pluraj vivoj, la homa animo penos havigi al si tiujn posedaĵojn, ĉar estas juste, ke la surteraj estuloj povu kunporti el sia lernejo de provoj kaj pliperfektiĝo, kiu estas la Tero, ĉiujn spertojn kaj valorojn troveblajn en la luktoj de la materia sfero.
172. – Ĉu ekzistas, efektive, unu arto antikva kaj alia moderna?
La arto elvolviĝas kun la homoj, kaj, estante la spirita kontemplado de ĉiuj, kiuj eksterigas ĝin, ĝi ĉiam estos la manifestiĝo de la eterna beleco, kondiĉita al la tempo kaj medio de ĝiaj disvastigantoj.
La arto do ĉiam estos unu sola en sia riĉeco de celoj, en sia senlima spiriteco.
Ni tamen konsideru, ke, se hodiaŭ ekzistas granda nombro da telentuloj kun troa priokupiĝo pri originaleco, senbridigante la plej strangajn esprimojn de primitivismo, tiuj estas la senripozaj flatantoj de la monda gloro, kiuj, pli malproksimaj de la aŭtentika arto, sukcesas fari nenion alian ol respeguli la konfuzon de la pasintaj tempoj, apogante la nedaŭran regadon de la frivoleco kaj forto. Tiuj tamen forpasos, kiel forpasos ja ĉiaj necertaj situacioj de kataklismo, kvazaŭ burdoj de la sankta abelujo de la dia beleco, kiuj, anstataŭ spiritigi la naturon, penas malnobligi ĝin per siaj strangaj, nocaj konceptoj.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Arte
166 – No caso dos artistas que triunfaram sem qualquer amparo do mundo e se fizeram notáveis tão-só pelos valores da sua vocação, traduzem suas obras alguma recordação da vida no Infinito?
As grandes obras-primas da arte, na maioria das vezes, significam a concretização dessas lembranças profundas. Todavia, nem sempre constituem um traço das belezas entrevistas no Além pela mentalidade que as concebeu, e sim recordações de existências anteriores, entre as lutas e as lágrimas da Terra.
Certos pintores notáveis, que se fizeram admirados por obras levadas a efeito sem os modelos humanos, trouxeram à luz nada mais nada menos que as suas próprias recordações perdidas no tempo, na sombra apagada da paisagem de vidas que se foram. Relativamente aos escritores, aos amigos da ficção literária, nem sempre as suas concepções obedecem à fantasia, porquanto são filhas de lembranças inatas, com as quais recompõem o drama vivido pela sua própria individualidade nos séculos mortos.
O mundo impressivo dos artistas tem permanentes relações com o passado espiritual, de onde os extraem o material necessário à construção espiritual de suas obras.
167 – O grandes músicos, quando compõem peças imortais, podem ser também influenciados por lembranças de uma existência anterior?
Essa atuação pode verificar-se no que se refere às possibilidades e às tendências, mas, no capítulo da composição, os grandes músicos da Terra, com méritos universais, não obedecem a lembranças do pretérito, e sim a gloriosos impulsos das forças do Infinito, porquanto a música na Terra é, por excelência, a arte divina. As óperas imortais não nasceram do lodo terrestre, mas da profunda harmonia do Universo, cujos cânticos sublimes foram captados parcialmente pelos compositores do mundo, em momentos de santificada inspiração.
Apenas desse modo podereis compreender a sagrada influência que a música nobre opera nas almas, arrebatando-as, em quaisquer ocasiões, às idéias indecisas da Terra, para as vibrações do íntimo com o Infinito.
168 – Os Espíritos desencarnados cuidam igualmente dos valores artísticos no plano invisível para os homens?
Temos de convir que todas as expressões de arte na Terra representam traços de espiritualidade, muitas vezes estranhos à vida do planeta.
Através dessa realidade, podereis reconhecer que a arte, em qualquer de suas formas puras, constitui objeto da atenção carinhosa dos invisíveis, com possibilidades outras que o artista do mundo está muito longe de imaginar.
No Além, é com o seu concurso que se reformam os sentimentos mais impiedosos, predispondo as entidades infelizes experiências expiatórias e purificadoras. E é crescendo nos seus domínios de perfeição e de beleza que a alma envolve para Deus, enriquecendo-se nas suas sublimes maravilhas.
169 – A emotividade deve ser disciplinada?
Qualquer expressão emotiva deve ser disciplinada pela fé, porquanto a sua expansão livre, na base das incompreensões do mundo, pode fazer-se acompanhar de graves conseqüências.
170 – Com tantas qualidades superiores para o bem, pode o artista de gênio transformar-se em instrumento do mal?
O homem genial é como a inteligência que houvesse atingido as mais perfeitas condições de técnica realizadora; essa aquisição, porém, não o exime da necessidade de progredir moralmente, iluminando a fonte do coração.
Em vista de numerosas organizações geniais, não haverem alcançado a culminância de sentimento é que temos contemplado, muitas vezes, no mundo, os talentos mais nobres encarcerados em tremendas obsessões, ou anulados em desvios dolorosos, porquanto, acima de todas as conquistas propriamente materiais, a criatura deve colocar a fé, como o eterno ideal divino.
171 – De modo geral, todos os homens terão de buscar os valores artísticos para a personalidade?
Sim; através de suas vidas numerosas a alma humana buscará a aquisição desses patrimônios, porquanto é justo que as criaturas terrenas possam levar da sua escola de provações e de burilamento, que é o planeta, todas as experiências e valores, suscetíveis de serem encontrados nas lutas da esfera material.
172 – Existem, de fato, uma arte antiga e uma arte moderna?
A arte envolve com os homens e, representando a contemplação espiritual de quantos a exteriorizam, será sempre a manifestação da beleza eterna, condicionada ao tempo e ao meio de seus expositores.
A arte, pois, será sempre uma só, na sua riqueza de motivos, dentro da espiritualidade infinita.
Ponderemos, contudo, que, se existe hoje grande número de talentos com a preocupação excessiva de originalidade, dando curso às expressões mais extravagantes de primitivismo, esses são os cortejadores irrequietos da glória mundana que, mais distanciados da arte legítima, nada mais conseguem que refletir a perturbação dos tempos que passam, apoiando o domínio transitório da futilidade e da força. Eles, porém. Passarão como passam todas as situações incertas de um cataclismo, como zangões da sagrada colméia da beleza divina, que, em vez de espiritualizarem a Natureza, buscam deprimi-la com as suas concepções extravagantes e doentias.
            Livro: O Consolador.
            Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita