sábado, 3 de maio de 2014

ALLIGITECO / AFEIÇÃO – 2

ALLIGITECO
178. – Ĉu ni povus ricevi ian klarigon pri la leĝo de la alligiteco inter la elkarniĝintaj Spiritoj?
– Sur la Tero la homoj multfoje malkaŝas siajn afinecojn ĉe la materiaj interesoj, kiuj povas maski la veran moralan pozicion de personeco. Sed en la mondo de la superaj Spiritoj la aŭtentikaj alligitecoj elmontriĝas sen iu ajn artifiko, per la plej puraj sentoj.
179. – Sur la kampo de la surteraj korinklinoj, ĉu geedziĝi aŭ ne geedziĝi dependas aŭ ne de la homa volo?
– La geedziĝo sur la Tero ĉiam estas rezulto de certaj decidoj faritaj jam en la vivo en la Senfino, antaŭ la reenkarniĝo de la Spiritoj, ĉu sub gvidado de la pli altaj mentoroj, kiam la estulo ne havas la necesan edukitecon por uzi siajn proprajn kapablojn, ĉu pro kompromisoj libere prenitaj de la animoj antaŭ siaj novaj spertoj en la mondo. Tial la homaj geedziĝoj estas antaŭviditaj por la ekzistado de la individuoj, en la malluma kadro de la elaĉetaj provoj, aŭ en la amaso da valoroj de la regeneraj, sanktigaj misioj.
180. –  Ĉe la evoluprocesoj de la surtera vivo, en la horoj de ĉagreno kaj ĝojo, ĉu indiferento ĉe la manifestiĝoj de ama sentemo estas ja pravigebla sinteno kiel rimedo de spirita vigleco?
– La indiferento rigardata kiel neŝanĝemo de la sentoj estas ĉiam danĝera por la animovivo; sed ĉe la eksterigo de emocio ekzistas sintenoj, kiuj estas pravigitaj pro la nobleco de sia eduka karaktero.
181. – Kiel oni komprenu la senton de kolero sur la vojoj de la homa vivo?
– La kolero ne solvas la evoluajn problemojn kaj ĝi signifas nenion alian ol rememoraĵoj el la unuaj tempoj de la homa vivo en ĝiaj plej krudaj manifestiĝoj.
La serena energio ĉiam edifas, en la formado de la purigaj sentoj; sed la impulsiĝema kolero, ĉe siaj atrabilaj movoj, estas kvazaŭa venenita vino, el kies ebriigo la animo ĉiam vekiĝas kun la koro plena de amareco.
182. – Ĉu la konsciencriproĉo estas puno?
– La konsciencriproĉo estas forto preparanta la penton, same kiel tiu ĉi estas la energio antaŭiĝanta al la reboniga klopodo. Estante spirita bato ĉe siaj profundaj karakterizaĵoj, la konsciencriproĉo estas la interspaco al la lumo, per kiu la homo ricevas la nerektan kunlaboron de siaj amikoj el la Nevideblo, ke li riparu siajn devojiĝojn kaj renovigu siajn moralajn valorojn dum sia irado al Dio.
183. – Kiel oni komprenu la ĵaluzon en la spirita sfero?
– La ĵaluzo, konsiderata en siaj manifestoj de skandalo kaj perforto, estas ja signo de morala malprogreso aŭ de halto de egoismo, dolora situacio, kiun la homo superos nur per multe da klopodoj, ĉe preĝo kaj vigleco, ke li riĉigu sian internon per la lumo de la universala amo, komencante per kompato al ĉiuj, kiuj suferas kaj eraras, ankaŭ konservante sinceran deziron kunlabori en la plialtigo de ĉiu estulo.
Nur la kompreno de la vivo, metanta nin en la situacion de tiu, kiu eraris aŭ kiu suferas, por ke ni lumigu nian rezonadon por serena analizado de la okazintaĵoj, nur tiu kompreno povos neniigi la ĵaluzon en la koro, tiel ke fermiĝu al la danĝero la pordo, tra kiu ĉiu animo povas sin ĵeti al teruraj tentoj, kun grandaj sekvoj en la estontaj tagoj.
184. – Kiel ni efektivigu nian memedukadon klarigitan per la evangelia lumo, rilate al la problemoj de la seksaj altiroj, kies egoismaj tendencoj multfoje kondukas nin al kontraŭfrataj kondutoj?  
– Ni ne forgesu, ke la seksamo devas esti komprenata kiel la vivimpulso, kondukanta la homon al la grandaj realigoj de la dia amo, en la progreso de sia spiritigo, ĉe sindonemo kaj ofero.
Ĉiun fojon, kiam vi spertos kontraŭfratajn impulsojn en via rondo, tio signifas, ke en via psika organizaĵo superregas nocaj rememoroj, inklinantaj al halto ĉe la evolua irado.
Tiam urĝiĝas ja la penado por memedukado, ĉar ĉiu homo bezonas solvi la problemon de siaj propraj valoroj.
Vi devas rimarki, ke Dio ne ekstermas la homajn pasiojn, sed ilin evoluigas, ilin transformante, per la doloro, en sanktajn posedaĵojn de la animo. Koncernas ĉiujn homojn bridi la koron, gvidi la impulsojn, direkti la tendencojn, ĉe la sublima evoluado de siaj sentoj.
Ekzamenante plu la grandan nombron da devioj de la seksamo, kreitan de la homoj por ilia destino, ni estas devigitaj konsideri, ke, se multaj prenas sur sin penigajn ŝuldojn, inter la ekscesoj de riĉaĵo, intelekto kaj povo, aliaj tion faras per la sekso, trouzante unu el la plej sanktaj punktoj de sia vivo.
Tial ni plurfoje vidas sennombrajn animojn lernantaj, inter la seksaj angoroj de la mondo, la rezignon kaj oferon, serĉe de akiroj de dia amo.
El tio oni konkludas, ke, anstataŭ la seksa edukado per la kontentigo de la instinkto, estas nepre necese, ke la homoj eduku sian animon por la sankta kompreno de la sekso.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
AFEIÇÃO
178 – Poderíamos receber algum esclarecimento sobre a lei das afinidades entre os espíritos desencarnados?
Na Terra, as criaturas humanas muitas vezes revelam as suas afinidades nos interesses materiais, que podem dissimular a verdadeira posição moral da personalidade; no mundo dos Espíritos elevados, porém, as afinidades legítimas se revelam sem qualquer artifício, pelos sentimentos mais puros.
179 – No capítulo das afeições terrenas, o casar ou não casar está fora da vontade dos seres humanos?
O matrimônio na Terra é sempre uma resultante de determinadas resoluções, tomadas na vida do Infinito, antes da reencarnação dos espíritos, seja por orientação dos mentores mais elevados, quando a entidades não possui a indispensável educação para manejar as suas próprias faculdades, ou em conseqüência de compromissos livremente assumidos pelas almas, antes de suas novas experiências no mundo; razão pela qual os consórcios humanos estão previstos na existência dos indivíduos, no quadro escuro das provas expiatórias, ou no acervo de valores das missões que regeneram e santificam.
180 – A indiferença nas manifestações de sensibilidade afetiva, dentro dos processos de evolução da vida na Terra, nas horas de dor e de alegria, é atitude justificável como medida de vigilância espiritual?
A indiferença que se traduz por cristalização dos sentimentos é sempre perigosa para a vida da alma; todavia, existem atitudes no domínio da exteriorização emocional, que se justificam pela natureza de suas expressões educativas.
181 – Como entender o sentimento da cólera nos trâmites da vida humana?
A cólera não resolve os problemas evolutivos e nada mais significa que um traço de recordação dos primórdios da vida humana em suas expressões mais grosseiras.
A energia serena edifica sempre, na construção dos sentimentos purificadores; mas a cólera impulsiva, nos seus movimentos atrabiliários, é um vinho envenenado de cuja embriaguez a alma desperta sempre com o coração tocado de amargosos ressaibos.
182 – O remorso é uma punição?
O remorso é a força que prepara o arrependimento, como este é a energia que precede o esforço regenerador. Choque espiritual nas suas características profundas, o remorso é o interstício para a luz, através do qual recebe o homem a cooperação indireta de seus amigos do Invisível, a fim de retificar seus desvios e renovar seus valores morais, na jornada para Deus.
183 – Como se interpreta o ciúme no plano espiritual?
O ciúme, propriamente considerado nas suas expressões de escândalo e de violência, é um indício de atraso moral ou de estacionamento no egoísmo, dolorosa situação que o homem somente vencerá a golpes de muito esforço, na oração e na vigilância, de modo a enriquecer o seu íntimo com a luz do amor universal, começando pela piedade para com todos os que sofrem e erram, guardando também a disposição sadia para cooperar na elevação de cada um. Só a compreensão da vida, colocando-nos na situação de quem errou ou de quem sofre, a fim de iluminarmos o raciocínio para a análise serena dos acontecimentos, poderá aniquilar o ciúme no coração, de modo a cerrar-se a porta ao perigo, pela qual toda alma pode atirar-se a terríveis tentações, com largos reflexos nos dias do futuro.
184 – Como devemos efetuar nossa auto-educação, esclarecida pela luz do Evangelho, nos problemas das atrações sexuais, cujas tendências egoístas tantas vezes nos levam a atitudes antifraternais?
Não devemos esquecer que o amor sexual deve ser entendido como o impulso da vida que conduz o homem às grandes realizações do amor divino, através da progressividade de sua espiritualização no devotamento e no sacrifício.
Toda vez que experimentardes disposições antifraternais em seu círculo, isso significa que preponderam em vossa organização psíquica as recordações prejudiciais, tendentes ao estacionamento na marcha evolutiva.
É aí que urge o esforço da auto-educação, porquanto toda criatura necessita resolver o problema da renovação de seus próprios valores.
Haveis de observar que Deus não extermina as paixões dos homens, mas fá-las evoluir, convertendo-as pela dor em sagrados patrimônios da alma, competindo às criaturas dominar o coração, guias os impulsos, orientar as tendências, na evolução sublime dos seus sentimentos.
Examinando-se, ainda, o elevado coeficiente de viciação do amor sexual, que os homens criaram para os seus destinos, somos obrigados a ponderar que, se muitos contraem débitos penosos, entre os excessos da fortuna, da inteligência e do poder, outros o fazem pelo sexo, abusando de um dos mais sagrados pontos de referência de sua vida.
É por esse motivo que observamos, muitas vezes, almas numerosas aprendendo, entre as angústias sexuais do mundo, a renúncia e o sacrifício, em marcha para as mais puras aquisições do amor divino.
Depreende-se, pois, que ao invés da educação sexual pela satisfação dos instintos, é imprescindível que os homens eduquem sua alma para a compreensão sagrada do sexo.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita