sábado, 3 de maio de 2014

Mediteraneo kaj la Norda Maro / O Mediterrâneo e o Mar do Norte.

Mediteraneo kaj la Norda Maro.
En tiu epoko aliaj geologiaj fenomenoj skuas la vivon de la terglobo. Jesuo bezonis starigi la definitivajn trajtojn de la granda civilizacio, kies komencoj jam estis vidataj; kaj el tiuj fizikaj skuoj de la terglobo venas renoviĝoj, difinantaj Mediteraneon kaj la Nordan Maron, kiuj limigis la agon de tiuj amasoj da laborantoj por la kolektiva evoluado.
La Kristo povosciis valorigi la aktivecon de la hindeŭropa familio, kiu, se ĝi estis la plej ribelinta kontraŭ la planoj de la Supro, ankaŭ estis la sola, kiu kunfratiĝis kun la sovaĝulo, perfektigante liajn rasajn karakterojn, ne laciĝante en la ago konstrui la laborejojn de la estonteco. Dum jarmiloj Li faciligis ĝiajn ĉagrenojn sur la vojo superplena de luktoj kaj obstinaj doloroj.
Tial Li sendis al ĝi kurierojn, en ĉiuj cirkonstancoj, kontentigante la kaŝitajn petojn de ĝia koro, dum la eduka laboro de la primitivaj triboj de la kontinento. Li mildigis ĝiajn afliktojn kaj amarecon, helpante rekonstrui la templon de la fido en la sinsekvo de la generacioj. En la arbaroj de Armoriko la antikvaj Keltoj starigis la altarojn de la kredo inter la sanktaj arboj de la Naturo.
Dolĉaj spiritaj revelacioj falas en la animon de tiu mistika kaj laborema popolo, kiu tre longe antaŭ la saksoj loĝatigis la regionojn de Britujo.
La reenkarniĝo de multenombraj helpantoj de la Majstro, ĉe liaj diaj laboroj, okazigas novan fazon da evoluo en la sino de la hind-eŭropa familio, jam karakterizita per la plej diversaj rasaj mienoj. Dum la Ĝermanoj kreas novajn aspektojn de progreso, Latio stariĝas en la Centra Italujo, inter Etruskujo kaj Kampanio; Grekujo fariĝas loĝata de majstroj kaj kantistoj kaj la tuta orienta Mediteraneo elvolviĝas per la uzo de la skribo akirita ĉe la najbareco al la civilizacioj pli progresintaj.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
O Mediterrâneo e o Mar do Norte.
Por essa época, novos fenômenos geológicos abalam a vida do globo. Precisava Jesus estabelecer as linhas definitivas da grande civilização, cujos primórdios se levantavam; e dessas convulsões físicas do orbe surgem renovações que definem o Mediterrâneo e o Mar do Norte, fixando-se os limites da ação daqueles núcleos de operários da evolução coletiva.
O Cristo sabia valorizar a atividade da família indo-europeia, que, se era a mais revoltada contra os desígnios do Alto, era também a única que confraternizava com o selvagem, aperfeiçoando-lhe os caracteres raciais, sem esmorecer na ação construtiva das oficinas do porvir. Através dos milênios, aliviou-lhe os pesares no caminho sobrecarregado de lutas e dores tenazes. Assim, enviou-lhe emissários em todas as circunstâncias, atendendo-lhe os secretos apelos do coração, no labor educativo das tribos primitivas do continente. Suavizou-lhe a revolta e a amargura, ajudando a reconstruir o templo da fé, na esteira das gerações. Nos bosques da Armórica, os celtas antigos levantaram os altares da crença entre as árvores sagradas da Natureza. Doces revelações espirituais caem na alma desse povo místico e operoso, que, muito antes dos saxões, povoou as terras da Grã-Bretanha.
A reencarnação de numerosos auxiliares do Mestre, em seus labores divinos, opera uma nova fase de evolução no seio da família indo-europeia, já caracterizada pelas mais diversas expressões raciais. Enquanto os germanos criam novas modalidades de progresso, o Lácio se ergue na Itália Central, entre a Etrúria e a Campânia; a Grécia se povoa de mestres e cantores, e todo o Mediterrâneo oriental evolve com o uso da escrita, adquirido na convizinhança das civilizações mais avançadas.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário