domingo, 18 de maio de 2014

Devo / Dever – 1

Devo
 190. – Kiam la infanoj estas ribelemaj kaj nekorekteblaj, rezistantaj al ĉiaj edukaj procedoj, kiel kondutu la gepatroj?
Uzinte ĉiujn procedojn de amo kaj energio ĉe la laboro de eduka gvidado de la infanoj, estas juste, ke la respondantoj pri la familia institucio atendu, sen interrompo de siaj sindono kaj ofero, la manifestiĝon de la Dia Providenco por la klarigo de siaj nekorekteblaj infanoj, komprenante, ke tiu manifestiĝo nepre venos tra akraj doloroj kaj provoj, tiel ke la kampo de kompreno kaj sento estu sukcesplene semita.
191. – Kiel la gepatroj povos veki en la sino de sia ribelema infano la sanktajn sentojn pri la devo kaj ŝuldoj al la Ĉiopova Dio, kies infanoj ni estas?
Post la elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj por la bono de la infanoj kaj post la sincera praktikado de ĉiuj amaj, energiaj procedoj por ilia spirita evoluo, sen ia ajn sukceso, estas necese, ke la gepatroj vidu en tiuj plenaĝaj infanoj, kiuj ne komprenis iliajn parolon kaj ekzempladon, indiferentajn aŭ krudajn fratojn de sia animo, krimhelpantojn en delikta pasinteco, kiujn estas necese transdoni al Dio, tiel ke ili estu nature prilaboritaj de la doloraj, perfortaj procedoj de la monda eduko.
La doloro havas nekonatajn povojn por penetri en la spiritojn, kie la amolimfo ne sukcesis flui, malgraŭ la netaksebla agado de la gepatra, homa amemo.
Tial, en certaj cirkonstancoj de la vivo estas nepre necese, ke la gepatroj havu superegan rezignon kaj konstatu en la sufero de siaj infanoj la manifestiĝon de ia supera boneco, kies kaŝita ĉizilo el suferoj reformas kaj perfektigas por la spirita estonteco.
192. – Ĉu la mensogo prokrastas la spiritan elvolviĝon?
Mensogo ne estas ago gardi la veraĵon por oportuna momento, ĉar tiu mensa sinteno praviĝas ĉe la leciono mem de la Sinjoro, kiu rekomendis al siaj disĉiploj ne ĵeti trafe-maltrafe la benitan semon de liaj instruoj de amo.
La mensogo estas insida ago, celanta tujan profiton por la mensoganto, kun malprofito por la aliulaj interesoj, laŭ ties aŭtentika, sankta mieno. Kaj tiu mensa sinteno de la homo estas el tiuj, kiuj plej humiligas la homan personon, ĉiel prokrastante la dian evoluon de la spirito.
193. – Kiam ĝi estas dirita kun nudaj sincereco kaj nekaŝemo, ĉu la vero povas prokrasti la spiritan progreson, pro la doloro, kiun ĝi kaŭzas?
La vero estas la spirita esenco de la vivo.
Ĉiu homo aŭ ĉiu grupo da homoj posedas ja sian porcion da relativaj veroj, per kiu la animoj sin nutras, en la diversaj evoluaj sferoj.
La koro havanta pli grandan porcion, estas kapabla nutri siajn fratojn sur la vojo al pli altaj akiroj, sed estas nepre necesa la plej bona ama kriterio ĉe la disdonado de la bonaĵoj de la vero, ĉar tiuj bonaĵoj devas esti liverataj laŭ la komprenkapablo de la Spirito, al kiu sin destinas la instruo, tiamaniere ke la klopodo ne estu akompanata de kontraŭefikaj sekvoj.
Ankoraŭ en ĉi tiu okazo ni povas ekzameni la ekzemplojn de la materia naturo.
La nutraĵo de infano devas enhavi la substancon subtenantan la vivon, sed ĝi ne povas esti egala al la nutraĵo de plenaĝulo. La senzorgemo pri tiu afero povus konduki la infanon al konsumiĝo, kvankam la substancoj donataj estas plenaj de vivigaj elementoj.
194. – Ĉu ni devas nepre kalkuli je la helpo de la spiritaj gvidantoj al niaj homaj realigoj?
– Spirita gvidanto povos ĉiam kunhelpi ĉe viaj laboroj, ĉu nerekte helpante vin ĉe viaj malfacilaĵoj, ĉu konsolante vin ĉe via doloro, stimulante vin al la morala edifado, nepre necesa por ĉies ilumino. Vi tamen ne prenu liajn fratecajn esprimojn por fomala promeso, sur la kampo de la mondaj realigoj, ĉar tiuj realigo dependas de via propra klopodo kaj troviĝas alĝustigitaj la la meĥanismo de la provoj nepre necesaj por via perfektiĝo.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Dever
190 – Quando os filhos são rebeldes e incorrigíveis, impermeáveis a todos os processos educativos, como devem proceder aos pais?
Depois de movimentar todos os processos de amor e de energia no trabalho de orientação educativa dos filhos, é justo que os responsáveis pelo instituto familiar, sem descontinuidade da dedicação e do sacrifício, esperem a manifestação da Providência Divina para o esclarecimento dos filhos incorrigíveis, compreendendo que essa manifestação deve chegar através de dores e de provas acerbas, de modo a semear-lhes, com êxito, o campo da compreensão e do sentimento.
191 – Como poderão os pais despertar no íntimo do filho rebelde as noções sagradas do dever e das obrigações para com Deus Todo-Poderoso, de quem somos filhos?
Depois de esgotar todos os recursos a bem dos filhos e depois da prática sincera de todos os processos amorosos e enérgicos pela sua formação espiritual, sem êxito algum, é preciso que os pais estimem nesses filhos adultos, que não lhes apreenderam a palavra e a exemplificação, os irmãos indiferentes ou endurecidos de sua alma, comparsas do passado delituoso, que é necessário entregar a Deus, de modo que sejam naturalmente trabalhados pelos processos tristes e violentos da educação do mundo.
A dor tem possibilidades desconhecidas para penetrar os espíritos, onde a linfa do amor não conseguiu brotar, não obstante o serviço inestimável do afeto paternal, humano.
Eis a razão pela qual, em certas circunstâncias da vida, faz-se mister que os pais estejam revestidos de suprema resignação, reconhecendo no sofrimento que persegue os filhos a manifestação de uma bondade superior, cujo buril oculto, constituído por sofrimentos, remodela e aperfeiçoa com vistas ao futuro espiritual.
192 – A mentira retarda o desenvolvimento do espírito?
Mentira não é ato de guardar a verdade para o momento oportuno, porquanto essa atitude mental se justifica na própria lição do Senhor, que recomendava aos discípulos não atirarem a esmo a semente bendita dos seus ensinos de amor.
A mentira é a ação capciosa que visa o proveito imediato de si mesmo, em detrimento dos interesses alheios em sua feição legítima e sagrada; e essa atitude mental da criatura é das que mais humilham a personalidade humana, retardando, por todos os modos, a evolução divina do Espírito.
193 – A verdade quando dita com sinceridade e franqueza rudes pode retardar o progresso espiritual pela dor que causa?
A verdade é a essência espiritual da vida.
Cada homem ou cada grupo de criaturas possui o seu quinhão de verdades relativas, com o qual se alimentam as almas nos vários planos evolutivos.
O coração, que retém uma parcela maior, está habilitado a alimentar seus irmãos a caminho de aquisições mais elevadas; todavia, é imprescindível o melhor critério amoroso na distribuição dos bens da verdade, porquanto esses bens devem ser fornecidos de acordo com a capacidade de compreensão do Espírito a que se destina o ensinamento, de maneira que o esforço não se faça acompanhar de resultados contraproducentes.
Ainda aqui, podemos examinar os exemplos da natureza material.
A nutrição de um menino deve conter a substância mantenedora da vida, mas não pode ser análoga à nutrição do adulto. A despreocupação nesse assunto poderia levar a criança ao aniquilamento, embora as substâncias ministradas estivessem repletas de elementos vitais.
194 – Devemos contar, de maneira absoluta, com o auxílio dos guias espirituais em nossas realizações humanas?
Um guia espiritual poderá cooperar sempre em vossos trabalhos, seja auxiliando-vos nas dificuldades, de maneira indireta, ou confortando-vos na dor, estimulando-vos para a edificação moral, imprescindível à iluminação de cada um; entretanto, não deveis tomas as expressões fraternas por promessa formal, no terreno das realizações do mundo, porquanto essas realizações dependem do vosso esforço próprio e se acham entrosadas no mecanismo das provações indispensáveis ao vosso aperfeiçoamento.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita