quarta-feira, 2 de julho de 2014

INTELEKTISMO / INTELECTUALISMO - 2

Intelektismo.
208. – Ĉu la intelekto havas specialan taskon sur la terglobo?
– Kiel multenombraj Spiritoj ricevas la provon de riĉeco, de nedaŭra regado kaj de aŭtoritato, tiel same ekzistas tiuj, kiuj ricevas la santkan mision, en elaĉetaj luktoj aŭ sanktigaj komisioj, plenumi la bonan taskon de la intelekto, por reala profito de la kolektivo.
Sed, kiel la mono kaj la elstara pozicio estas kvazaŭ medioj de luktoj, kie ĉiu spirita sukceso estas pli disputata kaj malfacila, tiel ankaŭ la intelekta reliefo ofte malpliigas en la mondo la vidokapablon de la enkarna spirito, kondukante lin al la nepravigebla vantemo, kie la plej puraj intencoj neniiĝas.  
209. – Ĉu la verkinto de ia libro estos juĝata laŭ la efikoj produktitaj de sia intelekta laboro sur la Tero?
– La libro similas al semado. La solida, sincera, bonintenca verkisto estas kvazaŭ antaŭzorgema terkulturisto, kiu trafos abundan rikolton kaj altan rekompencon de la diaj leĝoj por sia aktiveco. La frivola literaturisto, amiko de bagatelaĵoj kaj vantemo, estas ĝuste tiu mallaborema, senvalora laboristo, kiu “semas ventojn por rikolti tempeston”. Kaj la intelektulo, kiu vendas sian plumon, sian opinion kaj sian penson, ĉe la merkato de la kalumnio, intereso, ambicio kaj malico, tiu estas simila al la krima terkulturisto, kiu humiligas la malavarajn eblecojn de la Tero, kiu priŝtelas najbarojn, kiu nek plantas nek permesas la disvolviĝon de la aliula semejo, ĉar li kulturas dornojn kaj pliigas ŝuldojn, por kiuj li respondos unu tagon, kiam li estos demetinta siajn karnajn vestojn por aperi antaŭ la veraĵoj de la Senlimo.
210. – Por kompreni siajn spiritajn devojn, ĉu la laborantoj de Spiritismo devas iri al la intelektuloj?
– La laborantoj de la doktrino estu ĉiam pretaj en la klariga tasko, ĉiufoje, kiam al ili venos tiuj, kiuj sincere deziras kunlabori kun ili. Sed veki la atenton de aliuloj por ilin regeneri, kiam ni ĉiuj, eĉ la elkarniĝintoj, strebas al perfektiĝo kaj lernado, ne ŝajnas juste, ĉar ni ankoraŭ havas unu esencan devon, kiu estas tiu de nia propra edifado.
En la doktrina laboro ni devas konfesi, ke Spiritismo estas la reviviĝinta Kristanismo, per kiu ni devas atesti la veron, kaj, laŭ nia koncepto pri relativeco, la tuta fundamento de la vero, sur la Tero, troviĝas en Jesuo Kristo.
La vero triumfas per si mem, sen la helpo de la malfortaj homaj eblecoj. Neniu homo devos serĉi ĝin, opiniante sin elemento nepre necesa por ĝia venko. Kiel ĝia voĉo sur la Tero, Spiritismo ne bezonas iajn homojn por konsoli kaj instrui la estulojn. El tio oni konkludas, ke la surteraj intelektuloj mem devas ja spontanee serĉi, ĉe la fonto de la doktrinaj scioj, la favoron de ĝia prilumado.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Instelectualismo.
208 - Há uma tarefa especializada da inteligência no orbe terrestre?
Assim como numerosos Espíritos recebem a provação da fortuna, do poder transitório e da autoridade, há os que recebem a incumbência sagrada, em lutas expiatórias ou em missões santificantes, de desenvolverem a boa tarefa da inteligência em proveito real da coletividade.
Todavia, assim como o dinheiro e a posição de realce são ambientes de luta, onde todo êxito espiritual se torna mais porfiado e difícil, o destaque intelectual, muitas vezes, obscurece no mundo a visão do Espírito encarnado, conduzindo-o à vaidade injustificável, onde as intenções mais puras ficam aniquiladas.
209 – O escritor de determinada obra será julgado pelos efeitos produzidos pelo seu labor intelectual na Terra?
O livro é igualmente como a semeadura. O escritor correto, sincero e bem intencionado é o lavrador previdente que alcançará a colheita abundante e a elevada retribuição das leis divinas à sua atividade. O literato fútil, amigo da insignificância e da vaidade, é bem aquele trabalhador preguiçoso e nulo que “semeia ventos para colher tempestades”. E o homem de inteligência que vende a sua pena, a sua opinião e o seu pensamento no mercado da calúnia, do interesse, da ambição e da maldade, é o agricultor criminoso que humilha as possibilidades generosas da Terra, que rouba os vizinhos, que não planta e não permite o desenvolvimento da semeadura alheia, cultivando espinhos e agravando responsabilidades pelas quais responderá um dia, quando houver despido a indumentária do mundo, para comparecer ante as verdades do Infinito.
210 – Os trabalhadores do Espiritismo devem buscar os intelectuais para a compreensão dos seus deveres espirituais?
Os operários da doutrina devem estar sempre bem dispostos na oficina do esclarecimento, todas as vezes que procurados pelos que desejem cooperar sinceramente nos seus esforços. Mas provocar a atenção dos outros no intuito de regenera-los, quando todos nós, mesmos os desencarnados, estamos em função de aperfeiçoamento e aprendizado, não parece muito justo, porque estamos ainda com um dever essencial, que é o da edificação de nós mesmos.
No labor da Doutrina, temos de convir que o Espiritismo é o Cristianismo redivivo pelo qual precisamos fornecer o testemunho da verdade e, dentro do nosso conceito de relatividade, todo o fundamento da verdade da Terra está em Jesus-Cristo.
A verdade triunfa por si, sem o concurso das frágeis possibilidades humanas. Alma alguma deverá procura-la supondo-se elemento indispensável à sua vitória. Com seu órgão no planeta, o Espiritismo não necessita de determinados homens para consolar e instruir as criaturas, depreendendo-se que os próprios intelectuais do mundo é que devem buscar, espontaneamente, na fonte de conhecimentos doutrinários, o benefício de sua iluminação.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita