terça-feira, 29 de julho de 2014

NECESECO / NECESSIDADE

NECESECO
 218. – Ĉu la doktrina propagando, celanta la multobligon de prozelitoj estas ja la tuja neceseco de Spiritismo?
– Neniel. La direktado de Spiritismo, en ĝia karaktero de reviviĝinta Evangelio, apartenas la la Kristo kaj ties komisiitoj, antaŭ ĉia homa diligenteco, fragila kaj pereema.
La tuja neceseco de la spiritistaj rondoj estas tiu de scio kaj aŭtentika apliko de la Evangelio fare de ĉiuj, kiuj batalas en ĝiaj vicoj, avidaj je siaj prilumo kaj evoluo. La unuopa laboro pro la prilumo de si mem devas esti konstanta kaj metoda. La fenomenoj vekas la spiriton dormantan en la karno sed ili ne liveras la internajn lumojn atingeblajn sole nur per grandaj individuaj peno kaj laboro. La parolo de la gvidantoj kaj mentoroj el Transmondo instruas, sed ĝi ne povas esti definitivaj elementoj de elaĉetoj, kies efektivigo postulas de ĉiu homo sanktigajn oferojn kaj rezignojn, ĉe la peniga lernado de la vivo.
219. – Ĉe la spiritistaj laboroj, kie ni trovu la ĉefan fonton de instruo, kiu nin orientu al la prilumado? Ĉu ni povos atingi ĝin per la mesaĝoj de niaj karaj estuloj, aŭ nur per la fakto, ke ni konservas en la koro la valoron de la kredo?
– Sennombraj filozofoj resumis la tezojn kaj konkludojn de Spiritismo en ties filozofia, scienca kaj religia aspektoj.
Por la interna prilumo tamen vi nur havas en la mondo la Evangelion de la Sinjoro, kiun nenia doktrina gvidlibro povos superi.
Cetere, en siaj kristanaj valoroj Spiritismo ne havas pli grandan celon ol tiun restarigi la evangelian veron por la senesperaj, nekredemaj koroj.
Neesksplikeblaj teorioj kaj fenomenoj ekzistis ĉiam en la mondo. La doktrinaj verkistoj kaj scienculoj povos utiligi siajn sciojn ĉe la konstruado de novaj formuloj por la surteraj filozofioj, sed la definitiva verko de Spiritismo estas tiu de la edifado de la profunda konscienco laŭ la Evangelio de Jesuo Kristo.
La nevidebla sfero povos alporti al vi la kortuŝajn kaj konvinkajn mesaĝojn de viaj karuloj; vi povos gardi en via impresa mondo la plej altajn kredprincipojn. Tiu tamen estas la penado, la realigo de la doktrina meĥanismo, aganta ĉe via personeco. Sole nur la laboro de memevangelizo estas tamen firma kaj nepereema. Sole nur la individua diligenteco en la Evangelio de Jesuo povas prilumi, nobligi kaj elaĉeti la spiriton, ĉar, post via edifado per la ekzemploj de la Majstro, vi atingos tiun veron, kiu faros vin libera.
220. – Ĉu estas ia diferenco inter kredo kaj prilumado?
– Ĉiuj homoj sur la Tero, eĉ la materialistoj mem, kredas ion. Sed estas tre malmultaj tiuj, kiuj prilumiĝas. Kiu kredas, tiu nur akceptas; sed kiu prilumiĝas, tiu vibras kaj sentas.
La unua dependas de la eksteraj elementoj, en kiuj li metas la objekton de sia kredo; la dua estas libera de la eksteraj influoj, ĉar estas multe da lumo en lia propra interno, tiamaniere ke li kuraĝe triumfos ĉe la provoj, al kiuj li estis kondukita en la mondo.
Tial la sinceraj spiritistoj devas kompreni, ke ne estas sufiĉe kredi la fenomenon aŭ la aŭtentikecon de la komuniko kun la Transmondo, por ke iliaj sanktaj devoj estu perfekte plenumitaj, ĉar la ĉefa kondiĉo estas la diligento, la laboremo, la sereneco ĉe la provoj de la vivo, la sinofero, tiel ke ili plene komprenu la ekzempladon de Jesuo Kristo, serĉante la Dian Lumon por la plenumado de ĉiuj siaj laboroj en la mondo.
221. – Ĉu la racia analizo povas definitive helpi ĉe la laboro de nia spirita prilumado?
– Estas certe, ke la homo ne povas flanken meti la racion por venki en la tasko konfidita al lia diligenteco, dum la vivo; estas necese tamen konsideri, ke jam de longaj jarcentoj tiu racio estas prilaborata de ĉiaspecaj malvirtoj, sur la Tero.
Plenan konfirmon pri tiu aserto ni havas en la eŭropa ultraracionalismo, kies progresa evolupozicio ankoraŭ nun ne hezitis inter la paco kaj la milito, inter la rajto kaj la forto, inter la ordo kaj la agreso.
Pli ol ĉie ajn en la terglobo, la homa racio tie sin altigis al la plej altaj kulminoj de efektivigo, kaj tamen, malekvilibrita pro manko de sento, ĝi revivigas la sovaĝecon kaj la krimon, malgraŭ la pompo de la civilizacio.
Ni do konfesas, ke en ĉi tiu momento de la terglobo ĉia prilumado de la homo nepre naskiĝos prefere el la sento. Por zorgi pri la aŭtentikaj valoroj de la koro, la senespera saĝulo el la mondo devas sin turni al Dio kiel humila infano, ĉar nur per la reeduko de sento, per propra klopodo, oni povos atendi la sopiratan pliboniĝon de la homoj.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
NECESSIDADE
218 – A propaganda doutrinária para a multiplicação dos prosélitos é a necessidade imediata do Espiritismo?
De modo algum. A direção do Espiritismo, na sua feição do Evangelho redivivo, pertence ao Cristo e seus prepostos, antes de qualquer esforço humano, precário e perecível. A necessidade imediata dos arraiais espiritistas é a do conhecimento e aplicação legítima do Evangelho, da parte de todos quantos militam nas suas fileiras, desejosos de luz e de evolução. O trabalho de cada uma na iluminação de si mesmo deve ser permanente e metodizado. Os fenômenos acordam o espírito adormecido na carne, mas não fornecem as luzes interiores, somente conseguidas à custa de grande esforço e trabalho individual. A palavra dos guias e mentores do Além ensina, mas não pode constituir elementos definitivos de redenção, cuja obra exige de cada um sacrifícios e renúncias santificantes, no laborioso aprendizado da vida.
219 – Nos trabalhos espiritistas, onde poderemos encontrar a fonte principal de ensino que nos oriente para a iluminação? Poderemos obtê-la com as mensagens de nossos entes queridos, ou apenas com o fato de guardarmos o valor da crença no coração?
Numerosos filósofos há compreendido as teses e conclusões do Espiritismo no seu aspecto filosófico, científico e religioso; todavia, para a iluminação do íntimo, só tende no mundo o Evangelho do Senhor, que nenhum roteiro doutrinário poderá ultrapassar.
Aliás, o Espiritismo em seus valores cristãos não possui finalidade maior que a de restaurar a verdade evangélica para os corações desesperados e descrentes do mundo.
Teorias e fenômenos inexplicáveis sempre houve no mundo. Os escritores e os cientistas doutrinários poderão movimentar seus conhecimentos na construção de novos enunciados para as filosofias terrestres, mas a obra definitiva do Espiritismo é a da edificação da consciência profunda no Evangelho de Jesus-Cristo.
O plano invisível poderá trazer-vos as mensagens mais comovedoras e convincentes dos vossos bem-amados; podereis guardar os mais elevados princípios de crença no vosso mundo impressivo. Todavia, esse é o esforço, a realização do mecanismo doutrinário em ação, junto de vossa personalidade. Só o trabalho de auto-evangelização, porém, é firme e imperecível. Só o esforço individual no Evangelho de Jesus pode iluminar, engrandecer e redimir o espírito, porquanto, depois de vossa edificação com o exemplo do Mestre, alcançareis aquela verdade que vos fará livre.
220 – Há alguma diferença entre a crença e a iluminação?
Todos os homens da Terra, ainda os próprios materialistas, crêem em alguma coisa. Todavia, são muito poucos os que se iluminam. O que crê, apenas admite; mas o que se ilumina vibra e sente. O primeiro depende dos elementos externos, nos quais coloca o objeto a sua crença; o segundo é livre das influências exteriores, porque há bastante luz no seu próprio íntimo, de modo a vencer corajosamente nas provações a que foi conduzido no mundo.
É por essa razão que os espiritistas sinceros devem compreender que não basta acreditar no fenômeno ou na veracidade da comunicação com o Além, para que os seus sagrados deveres estejam totalmente cumpridos, pois a obrigação primordial é o esforço, o amor ao trabalho, a serenidade nas provas da vida, o sacrifício de si mesmo, de modo a entender plenamente a exemplificação de Jesus-Cristo, buscando a sua luz divina para a execução de todos os trabalhos que lhes competem no mundo.
221 – A análise pela razão pode cooperar, de modo definitivo, no trabalho de nossa iluminação espiritual?
- É certo que o homem não pode dispensar a razão para vencer na tarefa confiada ao seu esforço, no círculo da vida; contudo, faz-se mister considerar que essa razão vem sendo trabalhada, de muitos séculos no planeta, pelos vícios de toda sorte.
Temos plena confirmação deste asserto no ultra-racionalismo europeu, cuja avançada posição evolutiva, ainda agora, não tem vacilado entre a paz e a guerra, entre o direito e a força, entre a ordem e a agressão.
Mais que em toda parte do orbe, a razão humana ali se elevou às mais altas culminâncias de realização e, todavia, desequilibrada pela ausência do sentimento, ressuscita a selvageria e o crime, embora o fausto da civilização.
Reconhecemos, pois, que na atualidade do orbe toda iluminação do homem há de nascer, antes de tudo, do sentimento. O sábio desesperado do mundo deve volver-se para Deus como a criança humilde, para cuidar dos legítimos valores do coração, porque apenas pela reeducação sentimental, nos bastidores do esforço próprio, se poderá esperar a desejada reforma das criaturas.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita